2007-02-25

La barĉo de Oksana

Sabate mi kun Golo vizitis Flavion. Ni manĝis barĉon, kiun preparis Oksana, kaj trinkis bieron (ne vodkon). Tre bonguste. Oksana surhavis blankan, striktan T-ĉemizon (ŝi ne portis mamzonon), kaj dum la manĝado mi observis la movojn de la fortaj cicoj kaj la konturojn de la etaj mamoj. Sub la tablo mi sentis hardiĝon. Tre bongusta barĉo. Ĉu tia supo vere haltigas la kreskon de inaj brustaĵoj?

Evidente ke Lena ne plu mankas al Flavio. Ĉu Oksana nun kunloĝas kun Flavio, aŭ ĉu ŝi nur pasigas la plejmulton de sia tempo en liaj ĉirkaŭaĵoj? Mi ankoraŭ ne scias, kaj mi havas la impreson ke la duopo ne scias pli ol mi.

Fine aperis la vodko. (Vodko ne tre plaĉas al mi.) Oksana, nudpiede, ĝinze, T-ĉemize, iris tien kaj reen. Flavio: "Bela pugo, ĉu ne?" Oksana ĵetis glason liadirekten. Jes, ne malbela postaĵo, sed mi preferas la mamojn. Mi tre ŝatus vidi Oksanan nudbrusta.

Flavio ame ĉirkaŭbrakis Oksanan, kaj tra la ŝtofo de ŝia ĉemizo mi vidis la skapolojn. Ĉu la flugiloj de la anĝelino? Nu, eble mi gustumis la vodkon.

No comments: