2007-07-15

Lampetoj

Renata aĉetis lampeton. ŝi vizitis la ĉefurbon, certe, kaj aĉetis tiaĵon: lampeto, virforma, la ŝaltilo troviĝas tuj sub la ventro de la vireto. Laŭ mi: sengusta. Kiam mi diris tion al Renata, ŝi malbonhumoriĝis. (Sed duonhoron pli malfrue ĉio forgesiĝis kaj ni amore renkontiĝis sub la kovrilo de la dormĉambra lito.)

La sekvan matenon, Adriana ride okupiĝis pri la lampovireto, dum la matenmanĝo: ŝi dekduon da fojoj rapide ŝalte-malŝalte premadis la butonon, ĝis la aparato ĉesis funkcii. (Kiam ankaŭ mi ekridis, Renata denove malbonhumoriĝis.)

Ĉifoje Adriana havas verdan, ne bluan, hararon. Ĉu pro medipolitikaj kialoj, aŭ ĉu pro la verdlingvaj vortoj kiujn ŝi lernis? Jes, Adriana lernis iom da Esperanto. (Ŝi jam regas impresan aron da vortoj, ŝia uzo de la akuzativo tamen estas iom nefundamenta, kaj ŝi ne komprenas la tabelon de korelativoj.)

Amuzaĵo: Kiam Adriana penis komprenigi sin al Flavio, ŝi malkovris ke li komprenas nenion. (Ĉu Renata vere, verdaĉe, diris al la fratino ke ĉiuj parolas la lingvon?). Flavio, poste: "Se vi dirus al mi ke mi tiel povas interkompreniĝi kun la eta verdulino, mi verŝajne tuj mendis korespondan kurson."

Antaŭ duonjaro mi demandis pri tio kial tiaj ulinoj ne vizitas nin mezsomere. Nun mi demandas al mi: Kial pluvadas la tutan tagon kiam tiaj ulinoj vizitas nin mezsomere? (Adriana scivolis ĉu ni vizitos la kampadejon se ankoraŭ pluvadas. Tio nature estas interesa demando al kiu nur ŝia plej aĝa fratino konas la respondon.)

No comments: