2007-12-12

Geedziĝo

La geedziĝo de Flavio kaj Adriana komenciĝis eŭrope kaj finiĝis kiel brazila telenovelo. Nu, dum la urbodoma seremonio ambaŭ tre zorge ludis sian rolon. Kiel atestanto mi skribis mian nomon en la protokolo. (Renata estis la atestanto de Adriana.) Laŭ Golo, la civila seremonio adoptiĝis laŭ la preĝeja seremonio en 1806 kaj poste ne ŝanĝiĝis. Tiel oni nun ankoraŭ, ĉe la rando de 2008, parolis pri "ci, Flavio filo de Aŭgusto kaj ci, Adriana filino de Simeono." Ne etose kongruas kun la oficeja ĉambro el la 80-aj jaroj, kaj kun la oranĝkolora hararo de Adriana.

Poste Flavio sola iris hejmen, dum mi kun la fratinoj kaj Golo manĝis ĉe Antonio. Renata ĵetis glason en la direkto de Antonio, sed trafis la muron. Ĉiuj tial pensis ke estas tradicio el la lando de la fratino de la novedzino. Renata proponis ke Golo transprenu la rolon kiel novedzon. Fine li iris en la necesejejon kaj ne revenis. Kiam finiĝis la manĝo restis ankoraŭ la trinkaĵoj.

Kiam ni revenis hejmen, poste, mi kun Adriana ĉirkaŭbrakiĝis. Adriana: "Mi ne deziras dormi sola." Mi: "Mi volonte prenos vian virginecon, sed ne dum via geedziĝa nokto, honton al vi!" Adriana ploris, ĉu pro mia rimarko, ĉu alial, ĉu ĉial. Fine ŝi dormis kun Renata.

Meze de la nokto mi telefonis al Golo, sed li ne respondis. Ĉu li ankoraŭ estas en la necesejejo de Antonio? Fine mi telefonis al Flavio. Ankaŭ li ne respondis.

No comments: