2007-12-02

Diferencoj

Ni malplenigis aron da boteloj da ruĝa vino, sud-afrika, kun Golo kaj Flavio. Golo: "Kiom?" Flavio: "Vi pagis ŝian lumonon, vere, ĉu? Bone, sed vi ja dum monatoj pagis la lumonon de Erika, ĉu ne?" Mi: "Diferas la aferoj." Flavio: "Jes, estas diferenco, vi pravas."

Mi: "Ne diru ĉi-ĉion al Renata." Flavio: "Mi ne parolas kun Renata." Ĝuste, prokcimiĝas la geedziĝo de Adriana kaj Flavio, kaj Flavio parolas nek kun Adriana nek kun Renata. Laŭ Golo du geedzigontoj ne vidu unu la alian dum la lastaj tagoj antaŭ la geedziĝo, laŭ tradicio el la naŭa jarcento. Laŭ mi li ne bone komprenas la hodiaŭan situacion. Flavio proponas ke li transprenu la tutan aferon. Golo diras ke li pripensu tion.

Ni forlasis la loĝejon de Flavio, por trovi la danĝeran krimulon kiu ĵetis ŝtonon tra la fenestro de Antonio. Mi ankoraŭ pensas ke Renata ĵetis la ŝtonon, sed Flavio ne deziras paroli kun Renata, tial ni devas trovi alian kulpulon. Unue ni serĉas la frakasitan fenestron. Ni ne trovas ĝin. Tio, laŭ Flavio, estas tre suspektinde, kaj montras nur en unu direkto. Laŭ Golo oni simple jam enmetis novan fenestron. Ne, oni devas, laŭ mi, ĉiam atendi ĝis kiam oni trovis la kulpulon. (Mi aldonas, al Golo: "Laŭ leĝa tradicio de la dekkvara jarcento, antaŭ Kristnasko.")

Sur la Placo kelkaj punkulinoj deziris mortbati Golon. Eble li diris ion al ili. Fine, tamen, unu el ili, ridaĉe: "Li verŝajne eĉ ne havas kacon ..." Ili foriris, ridante. Apud la Preĝejo de la Sep Virgulinoj kelkaj nigerianinoj batalas pri la atento de Golo. Fine mi sukcesis fortiri lin, dum Flavio dum kelka tempo paroletas kun la ulinoj.

Renata vekis min: "Golo dormas sur la sofo, ĉu vi scias?" Mi: "Se vi vidis lin, tio verŝajne estas la kazo." Doloregas al mi la kapo.

No comments: