2007-12-30

Pingveno

Mandy kuŝis surdorse, la femuroj disigitaj, ni ĵus amoris. Inter ŝiaj pubaj haroj, la lipoj montras ŝian malfermitan sekson. Ĝi estas varma kaj malseka, kaj sekrecias la odorojn de ina sekso. Mandy: "Kion vi faras?" Mi: "Rigardas. Rigardadas eĉ." Ŝi, dormeme: "Nu, kion vi pensas?" Mi: "Mi ne pensas. Mi nur rigardadas. Kaj enflaras viajn bonodorojn."

Mi ege surpriziĝis, vendrede, kiam mi denove vidis la rufulinon deĵori ĉe la akceptejo. Evidentiĝis ke mi komprenis nur la esencon, sed ne la detalojn: ŝi laboros dum la resto de la jaro, kaj semajnon de la nova jaro. Ŝi tediĝis de la laboro kaj de la urbo kaj ne pli zorge respondas la telefonajn alvokojn kaj ne pli ĝentile alparolas la vizitantojn. Ŝi ne vojaĝos al Skotlando, sed ien ajn, ŝi ankoraŭ ne scias kien. Ŝi ridetas al mi, kaj mi denove ekvidas ŝiajn delikatajn brakojn kaj ŝiajn senharajn akselojn. Ŝi portas senmanikan ĉemizon, malgraŭ la regulojn de la firmo. Ĉu ŝi cetere estas same senhara? Nu, mi konjektas ke jes.

Nu, kial mi laboris je la alia flanko de la konstruaĵo, kaj kial mi sciiĝis pri la rufulino nur tri semajnoj antaŭ ŝia vojaĝo al Antarkto? Cetere, laŭ Elizabeta, ŝi havas amikon. Ĉu pingveno?

Mi iris hejmen, al Mandy. Ni manĝis, trinkis botelon da vino, ruĝa, kaj amoris sur la tapiŝo. Poste ŝi ekdormis, kaj mi portis ŝin en la liton. Mi surmetis la kovrilon. Mi jam vidis sufiĉe.

Mi iris al la Placo, serĉis la rufulinon. Ĉu ŝi estas ĉe la Placo? Ne, kompreneble ke ne. Ŝi jam diris ke ŝi ĉiun vesperon ordigas siajn loĝejon kaj posedaĵojn, ŝi transloĝas meze de januaro. Kie estas ŝia loĝejo? Nenian ideon, morgaŭ petu informojn ĉe Ekonomio. Apud la Placo mi trovis Flavion. Ni trinkis kelkajn glasojn da biero ĉe Antonio. Flavio: "Mia edzino forlasis min." Unue li estis trista, ege malgaja, poste ni ekridadis. Mi demandis ĉu li vidis la rufulinon. Li: "Jes, mi vidis kvar rufulinojn kaj amoris kun du da ili." Mi: "Kaj mi amoris kun Adriana, trifoje." Flavio trovis tion tre amusa. Ni trinkis ankoraŭ kelkajn glasojn da biero kaj botelon da vino. Sur la Placo mi ekvidis grandan pingvenon kiu parolis al mi. Flavio: "He, kion li diras?"

No comments: