2008-01-14

Sekureco

Kiam mi relegas tion kion mi skribis dum la pasintaj semajnoj, mi ja iasence rekonas la etoson de tiuj tagoj, la mankon, la spiritan solecon, la faŭnon, la frenezecon de la jarfino. Mi pasigis preskaŭ semajnon enlite, kun gripo. Kial jaroj finiĝas? Saĝa fino foje prezentas interesan novkomencon, sed, laŭ mi, la fino kaj komenco de jaroj estas malbona ideo.

Revenis Mandy: "Pardonu al mi ..." Mi: "Bone, mi pardonas vin." Ŝi sidiĝis sur la plankon: "Ĉu vi ankoraŭ amas min?" Ĉu mi amas ŝin? Ĉu mi iam amis ŝin? Mi ne scias. Mi rigardis ŝin: "Ĉu vi uzis kondomon?" Ŝi profunde spiris, poste kapjesis, fine, kun defio: "Jes, ni uzis multajn kondomojn." Bone, jen mi rekonas ŝin. Eble mi eĉ povus ami ŝin. Ni amoris, poste venis Sonjo. (Ŝi vizitis min dufoje tage, dum la pasintaj du semajnoj, almenaŭ dum tiuj tagoj kiujn mi pasigis kun gripo, enlite.)

Laboreje fine ĉesiĝis la erotika altiraĵo. El la interna reto mi kopiis la foton pri la rufulino. Oni ankoraŭ ne forigis ĝin. Bedraŭrinde temas pri foteto de nuraj 7 kB-oj. Ŝi ridetas nesekure, kaj mi ne rekonas ŝian hararon. Ĉu ne ekzistas aliaj bildoj? Mi vizitis Andreon de Sekureco. Li: "Nu, kion vi deziras? Jen 27 kameroj, ĉiuj movoj de la lastaj 30 tagoj." Mi telefonis al Sonjo. Ŝi: "Estis sabato. Ni eniris la Akceptejon je dek kvin minutoj antaŭ la unua. Poste vi paroletadis kun la rufulino dum dek minutoj."

Mi, al Andreo: "Nu, antaŭlastan sabaton, kvin minutoj antaŭ la unua." Jen la difusaj figuroj de tri personoj. Andreo: "Jen, kion ili faras?" Nu, ĉu tio estas sekureco?

Morgaŭ, laŭ Sonjo, revenos Renata. Mi: "Ĉu vi estas certa?" Ŝi: "Jes, mi estas certa. Ŝi revenos morgaŭ. Tiun vi diris al mi antaŭ pli ol semajno." Bone, revenos Renata. Tiam certe foriros la lastaj pingvenoj.

No comments: