2008-01-06

Adiaŭ

Mi adiaŭis kun la rufulino. Ŝi ĉirkaŭbrakis min, kaj mi sentis la premon de ŝiaj etaj mamoj. Malgraŭ mia dika kaj vintra jako, mi sentis ŝian varmecon kaj ŝiajn mamojn, ŝajne agrable firmajn. Ŝi vojaĝos al lando varma kaj malmultekosta, ekzemple Tajlando, dum monato. Poste ŝi iros al Britio. Certe, ŝi mankos al mi. Diable.

Sonjo: "Ĉarma ulineto. Beleta. Mi esperas ke plaĉos al ŝi Tajlando. Eble ŝi eĉ edziniĝos al tajo." (Jes, mi kunportis Sonjon, por ke ŝi vidu la rufulinon.) Poste ni promenis tra la stratoj, kaj fine en la parkon.

Ni vidis kelkajn inojn kiuj portas vualon. Mi serĉis Ajŝan, sed ne vidis ŝin. Mi, al Sonjo: "Kion vi opinias pri vualoj?" Sonjo: "Ĉu kion mi opinias pri vualoj?" Mi: "Kial ĉu kion mi k.t.p.?" Ŝi: "Ĉu kial?" Mi: "He, lasu tion." Ŝi: "Bone, mi jam forgesis la demandon. Vidu, jen bela postaĵo, ĉu ne?"

Kiam ni tiel promenis tra la stratoj kaj stratetoj, Sonjo ne malpermesis al mi komenti pri la postaĵoj de aliaj virinoj, kondiĉe ke mi ne komentu pri ŝia postaĵo. Ŝi eĉ mem faris kelkajn komentojn (kondiĉe ke ŝi ne komentu pri la postaĵoj de viroj.) Ekzemple, mi: "He, rigardu!" Ŝi: "Nu, laŭ mi, tro karnoza. Tio signifas karnoplena." Mi: "Bone, mi scias tion."

Ni parolis pri Mandy. Sonjo: "Mandy estas bona knabino, sed ŝi nepre mem devus pagi sian lumonon. Ŝi devus serĉi postenon. Sed Flavio troigas, kiel ĉiam. Ĉiutage amori kun dudek geuloj! Nu, Mandy verŝajne ne amoris kun pli ol kvin aŭ ses viroj dum sia tuta vivo. Kaj estu certa, vi sola pagis ŝian lumonon. Mi estas certa pri tio." Mi prenis ŝian manon. Dankon, Sonjo. Sed kie nun estas Mandy? Ĉe Flavio, ĉu ne?

Sonjo dormis en la gastoĉambro (la ĉambro de Renata, kie Adriana k.t.p.): "Mi ne volas lasi vin sola, sed en via dormoĉambro vi nun devas esti sola." Mi dormis, sola, dum mi pensis pri la firmaj mametoj de la rufulino. Ĉu post kelkaj tagoj ŝi kuŝas nudbrusta sur tajlanda plaĝo legante libron en la kimra lingvo? (Ĉu oni havas plaĝojn en Tajlando?) Kaj la palmipedo? Mi ekvekiĝis, malseka de ŝvito. Rigardu, tie apud la fenestro ...

Sonjo, kiam ni matenmanĝis: "Bone, mi restas ĉi tie ĝis kiam revenos Renata." Ĉu mi vere deziras ke Renata revenu? Nu, mankas al mi miaj du amikinoj.

No comments: