2008-01-20

Adriana

Antaŭ du tagoj, fine, mi demandis pri Adriana: "Nu, ĉu ŝi estas malsana?" Renata, post eta paŭzo: "He, gravedeco ne estas malsano." Mi: "Graveda, Adriana, ĉu?" Renata: "Jes, ŝajnas ke ŝi, malgraŭ ĉio, malgraŭ ĉio kion ŝi diris, iel-tiel, pasigis tempon kun Flavio." Ŝi rigardis min: "Mi nature supozas ke vi, saĝulo, uzis kondomon." (Kiam mi pripensas la okazaĵojn, mi nature forte pridubas tion, sed tiun dubon mi kompreneble ankoraŭ ne prezentis al Renata.)

Mi: "Kaj nu, kion? Ĉu abortigo?" Renata: "Malpermesate." Mi: "Ne ĉi tie." Ŝi: "Sed memoru ke Adriana ne estas ĉi tie. Cetere, ĉu abortigo estas via unua penso? Jen vira respondeco: Forigi ĉion kio unuavide ŝajnas problema. Eble Adriana deziras gardi la infaneton, ĉu ne?"

Poste mi parolis kun Golo, nature sen mencii nomojn. Kaj Golo nenion komprenis, kompreneble, li interesiĝis nur pri la leĝaj principoj kiujn ni gardis el la romia pratempo. Bone, jen kion mi konkludis: Se temas pri needzinigita patrino, oni tuj serĉas la identecon de la patro. Sed Adriana estas edzinigita virino, kaj aplikeblas la t.n. principo pri la "patro familia": oni tuj supozas ke la edzo ankaŭ estas la patro, nur malofte oni pli profunde esploras la aferon.

Unue tio trankviligis min, kaj mi forlasis Golon, sed ekster la Preĝejo de la Sep Virgulinoj venis al mi novan penson: se Flavio, la "patro familia", vere neniam amoris kun Adriana, li nature tuj petus profundan esploron pri la aferoj de sia edzino. Tiukaze Adriana verŝajne komencus paroli pri la identeco de la patro.

(Eble mi forgesis skribi ke mi ne deziras estis la patro de infaneto. Ne nun. Eble post kvin aŭ dek jaroj, kiu scias? Aŭ eble eĉ neniam.)

Ĉu Adriana vere estis virgulino kiam ni amoris? Mi ne memoras sangajn makulojn. Eble ŝi vere jam amoris kun Flavio. Aŭ eĉ kun tute alia ulo. (Povus esti ĉiu viro ajn, ĉu ne? - krom Golo, kompreneble.)

Mi vagis tri fojojn ĉirkaŭ la Preĝejo de la Sep Virgulinoj. Poste mi iris hejmen. Renata jam dormis.

No comments: