2007-07-22

Agrablaj tagoj

Hieraŭ, sabaton, mi kun Erika decidis frue iri al la rokaĵoj. Kaj Renata? Nu, Renata preferis butikumi antaŭ la foriro al la kampadejo (lunde). Ĉu ŝi aĉetus vestaĵojn? (Inoj iam-tiam estas iom senraciaj. Sed tio estas nur mia privata opinio.) Adriana, male, deziris iri al la rokaĵoj. Belege, jen mi survoje al la rokaĵoj, kun Adriana, sen Renata, dum Erika estas pordeca kunulino. (Erika kiel por-deca kunulino, he, jen kio!)

Ni senvestiĝis. Adriana ankoraŭ ne demetis la kalsoneton, sed la vido de ŝiaj firmaj mamoj kun la fortaj cicoj jam estis al mi pli ol sufiĉe. Mi faris rondeton de la tereno, por plonĝi en la malvarman akvon de la rivero, malgrandigi la efekton de la ĉebrusto de Adriana kaj pririgardi la aliajn ulinojn.

Kiam mi revenis, post dudek minutoj, ambaŭ inoj kuŝis surventre. Ankaŭ Adriana nun estis sen kalsoneto. Mi admiris la du belajn postaĵojn. Poste ili banis sin en la rivero. Kiam ili revenis, man-en-mane, mi la unuan fojon vidis Adrianan deantaŭe. Mi turnis min kaj kuŝiĝis surventre.

En la vespero, kun Flavio kaj Golo mi rigardis hungaran filmon, "Agrablaj tagoj", kiun Flavio kunportis el Hungario: Maja vendas sian bebon al Marika, la fratino de Petro. Poste Petro altiriĝas al Maja. Marika estas nuda en la ĉeesto de sia frato, eĉ kun alia frato. Majan oni traktas malbone. Cinika mondo, ĉu tiel estas Hungario? Ĉu tiel ili traktis Ildikon? Ĉu tiel ni mistraktis Ildikon?

Poste ni rerigardis kelkajn scenojn el la filmo Lie With Me. Laŭ mi, la filmo estis pli bona tiun fojon. Eble oni devus rigardi ĉiun filmon dufoje. Eble oni devus ĉion legi duan fojon.

2007-07-18

Hieraŭ

Hieraŭ Renata kaj Adriana kun Erika pasigis la tagon sur la Rokaĵoj. Laŭdire ankaŭ Franka akompanis ilin. Kaj mi? Nu, kelkaj personoj ankoraŭ devas gardi sian laboron, eĉ dum la someraj tagoj. Bone, dum la ina kvaropo gustumis la sunon, mi karceriĝis en la nova oficeja pejzaĝo de la laborejo. Mi somerteme paroletis kun Lada, Elizabeta, Tania kaj Agneŝka, dum mi laboris kiel eble plej malmulte.

Renata kaj Adriana revenis vespere. Adrianan surprizis la nudeco de la rokaĵuloj, almenaŭ tion ŝi rakontis. ("Kaj vi ...?" Adriana: "Ĉu mi? ... topless.") Ŝi uzis la anglan vorton. Bone, Adriana hodiaŭ sunumis sin nudbrusta sur la rokaĵoj.

Erika trovis postenon, ĉe Lidlo. ("Ne, mi ne fikis la mastron ...") Ŝajne tiom da kasistinoj malaperis dum la somero, ke oni devis redungi tiujn kiuj malaperis dum la novjaraj ferioj. Jen bela sistemo!

Dum Adriana rigardis reelsendon pri ia franca kunkurso de biciklado, mi puŝis Renatan en la dormoĉambron. Ni senvestiĝis. Renata permanumis min dum ŝi de tempo al tempo lekis al mi la ovojn. Mi ĉuris sur ŝian ventron. Poste mi kuŝiĝis sur ŝin, kaj ni amoris ĝis mi orgasmis la duan fojon.

Mi ekvidis ke la pordo de la dormoĉambro ne estis tute fermita. Mi estas certa pri tio ke mi zorge fermis ĝin. Tion mi ne diris al Renata, tamen rapidege iris en la banĉambron, kie mi renkontis ... Adrianan. Feliĉe ŝi estis vestita. Jen mi, nuda, antaŭ la fratineto de mia amantino, tuj post la amorado. Adriana rapide pririgardis min, diris du vortojn ("bela birdo") kaj forlasis la ĉambron. Mi eniris la duŝejon kaj turnis la ŝaltilon al malvarma.

2007-07-16

Fratinoj

Adriana ankoraŭ amuzite rigardas nin kiam ni direktiĝas al la dormoĉambro. Ne ĝenas min. (Ŝajne tio ĝenas Renatan.) Mi eble eĉ ekscitiĝas: la plej juna fratino kiu gardas sian pli aĝan fratinon.

Mi ĉeestis studentdoman festenon, kun Erika. Mi pensas ke mi trinkis almenaŭ kelkajn botelojn da biero. Ĉeestis ankaŭ multaj el tiuj kiuj vizitas la someran universitaton. (Ŝajnas ke la plej tedaj sciencoj allogas al si la plej belajn ulinojn.) Mi tuŝadis la mamojn de studantino pri generativa fonetiko. Ŝi: "Kion vi studas?" Mi: "Fotogenan cibernetikon!" (Jen la mia sola malveraĵo de la vespero.) Ŝi, flustre: "Interese, ĉu ne?" Kaj denove mi sentis la firmecon de ŝiaj mamoj.

En angulo de unu el la ĉambroj mi rigardis tri ulinojn, malhelharajn, kiuj sidis sur la planko, dum ili dividis sigaredon. (Verŝajne ne estis sigaredo kiun oni ordinare povas aĉeti en vendejo.) Mi tuj rekonis unu el ili: la figuron, la okulojn. Mi demandis al Erika: "Ĉu vi konas ŝin?" Erika: "Konas-nekonas." Mi: "Ŝi kutimas porti vualon, ĉu ne?" Erika: "Aŭskultu, vi ne kaŭzu pliajn problemojn ..." (Mi pensas ke la problemoj tre facile kaŭziĝas ankaŭ sen mia interveno.) "Ŝi nomiĝas Ajŝa, ĉu ne?" Erika: "Mi ne pensas ke ŝi nomiĝas Elizabeta ..."

Erika foriris, verŝajne al la subetaĝa necesejo. Ankaŭ unu el la amikinoj de Ajŝa foriris, eble en la subetaĝon. (Kion ĉiuj ĉiam serĉas en la suba etago?) Bone, mi sidiĝis sur la plankon, inter Ajŝan kaj la lastan amikinon, kiu tuj stariĝis kaj fuĝis en najbaran ĉambron. Ajŝa havas bele buklan hararon. Mi: "Saluton!" Ŝi: "Saluton ..." Ŝi proponis al mi la sigaredon. Mi: "Ne dankon." Ŝi larĝe ridetis. Revenis la amikinoj. Ili kaptis la manojn de Ajŝa kaj fortiris ŝin de mi. Ekestis iom da tumulto.

Erika: "Mi avertis vin, ĉu ne?" Mi, flustre en la orelo de Erika: "Mi nur volas scii ĉu ŝi ankoraŭ havas sian klitoron." Ŝi: "Forgesu tion!" Mi: "Nu, kial?" Erika: "Bone, estu certa pri tio ke ŝi ankoraŭ posedas sian klitoron." Mi: "Kiel tion scias vi?" Ŝi: "Ĉu ŝi aspektas kiel somalianino?"

Mi tediĝis pri Erika, kaj serĉis la studantinon pri generativa fonetiko. Mi trovis ŝin en la koridoro, kie ŝi kisiĝis kun studantino pri kompara teologio. (Aŭ almenaŭ tion ŝi diris.) Interese. Poste mi iris en la suban etaĝon. Tie mi restis sola. Mi pensas ke mi ekdormis en unu el la garderoboj. Verŝajne temas pri la ina garderobo, kaj dum la mateno min forpelis kelkaj akre kriantaj ulinaĉoj.

Mi rampis hejmen kaj bankuve pasigis la plejparton de la tago. Mi eĉ forturnis la kapon kiam la du fratinoj razis al si la akselojn ktp. Kiam Adriana portis al mi glason da oranĝa suko, mi seninterese rigardis ŝiajn mamojn tra la dekolto de ŝia matena robo.

2007-07-15

Lampetoj

Renata aĉetis lampeton. ŝi vizitis la ĉefurbon, certe, kaj aĉetis tiaĵon: lampeto, virforma, la ŝaltilo troviĝas tuj sub la ventro de la vireto. Laŭ mi: sengusta. Kiam mi diris tion al Renata, ŝi malbonhumoriĝis. (Sed duonhoron pli malfrue ĉio forgesiĝis kaj ni amore renkontiĝis sub la kovrilo de la dormĉambra lito.)

La sekvan matenon, Adriana ride okupiĝis pri la lampovireto, dum la matenmanĝo: ŝi dekduon da fojoj rapide ŝalte-malŝalte premadis la butonon, ĝis la aparato ĉesis funkcii. (Kiam ankaŭ mi ekridis, Renata denove malbonhumoriĝis.)

Ĉifoje Adriana havas verdan, ne bluan, hararon. Ĉu pro medipolitikaj kialoj, aŭ ĉu pro la verdlingvaj vortoj kiujn ŝi lernis? Jes, Adriana lernis iom da Esperanto. (Ŝi jam regas impresan aron da vortoj, ŝia uzo de la akuzativo tamen estas iom nefundamenta, kaj ŝi ne komprenas la tabelon de korelativoj.)

Amuzaĵo: Kiam Adriana penis komprenigi sin al Flavio, ŝi malkovris ke li komprenas nenion. (Ĉu Renata vere, verdaĉe, diris al la fratino ke ĉiuj parolas la lingvon?). Flavio, poste: "Se vi dirus al mi ke mi tiel povas interkompreniĝi kun la eta verdulino, mi verŝajne tuj mendis korespondan kurson."

Antaŭ duonjaro mi demandis pri tio kial tiaj ulinoj ne vizitas nin mezsomere. Nun mi demandas al mi: Kial pluvadas la tutan tagon kiam tiaj ulinoj vizitas nin mezsomere? (Adriana scivolis ĉu ni vizitos la kampadejon se ankoraŭ pluvadas. Tio nature estas interesa demando al kiu nur ŝia plej aĝa fratino konas la respondon.)

2007-07-10

Klitoro

Post la foriro de Erika, kaj antaŭ la alveno de la du fratinoj, mi televide rigardis francan elsendaĵon pri klitoro. (Ĉu oni diras "la klitoro" aŭ nur "klitoro"?) Meza klitoro havas la longecon de 8 centimetroj, ĉefe kaŝita malantaŭ la pubaj lipoj. La videbla pinto de la klitoro unuigas pli ol 8000 nervofadenojn, ĝi estas la sola organo de la homa korpo kies sola celo estas la dono de plezuro. Kaj, kiel oni scias, ĝi troviĝas nur en la ina korpo. Certe, mi envias al la inoj tian pinton de plezuro ...

Min trankviligis la informo pri tio ke la g-punkto, malgraŭ ĉio, ne ekzistas. Vere, klitoro estas pli facile trovebla (eĉ uloj povas trovi ĝin). Laŭ la elsendaĵo, klitoro estas la sola (fizika) vojo al ina orgasmo. (Vagina orgasmo ne eblas sen stimulado de klitoro.) Ĉe kelkaj inoj, ekzemple ĉe Renata, tiu parto de la korpo estas tiel sentema, ke senpera tuŝado ne estas bonvena (nedirekta ekscitigo tamen eblas), dum aliaj tie senprobleme havigas al si traboraĵojn.

En la mezepoko, ĝis la 16-a jarcento, oni pensis ke ina orgasmo ludas rolon dum la gravediĝo. (Tiel funkcias la uloj, tial ankaŭ la inoj, eble tiel oni pensis.) Tial stimulado de klitoro estis grava parto de la seksa vivo en tiu epoko. Kiam la unuaj modernaj medicinistoj malkovris ke inoj facile gravediĝas ankaŭ senplezure, oni ekkonsideris malmorala la inan orgasmon kaj forte malkuraĝigis la stimuladon de klitoro. Kelkaj medicinistoj eĉ rekomendis la forigon de klitoro. En Britio, tiaj operacioj okazis ĝis en la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento.

En kelkaj religiaj landoj oni ankoraŭ forigas la klitoron de inoj. Tio devas esti unu el la plej grandaj krimoj. (Mi pensas pri Ajŝa, la vualulino. Espereble ŝia lando ne estas tiel religiema.)

2007-07-05

Vampiroj

Pasintan sabaton: Matene Renata televide rigardis elsendaĵon de Bufi la Mortigantino de Vampiroj, poste ŝi kun Ŝila la Najbarino trajne veturis ĉefurben. ("Mi revenos dimanĉe je la 23-a kaj 16 minutoj.") Unue mi pensetis ke Renata tro serioze interpretis la filmon, sed verŝajne la du alilandaninoj nur deziras semajnfine gustumi la alogaĵojn de nia kara ĉefurbo. Eble tiaĵojn trovos ili.

Bone, mi restis sola dum la tuta semajnfino kaj la sekvan semajnon ... ne tio ne estas vere. Erika endomiĝis malpli ol horon post la forveturo de Renata.

Ni amoris ("kiel kunikloj," laŭ Erika). Lite, sofe, bankuve, fine ankaŭ terase. Kial ne? La najbaro estas en Aŭstralio kaj la najbarino traserĉas la vendejojn de la ĉefurbo.

Iun tagon ni havis kverelon. Erika diris ke mi tro forte pinĉis al ŝi la mampintojn. (Verŝajne ŝi pravis. Estas ŝiaj cicoj, ĉu ne?) Poste ni trinkis kafon ĉe Antonio. ("Pli multekoste ol la studentaj kafejoj trans la Ponto.") Antonio, kiel ĉiam, demandadis pri Anja.

Eble Erika poste diris kelkajn saĝajn vortojn: "Anja ne revenos ..." Kiel povas scii tion ŝi? Laŭ mi Erika neniam parolis kun Anja, eĉ ne renkontis ŝin. Erika: "Ĉu post tiom da tempo? Ĉu vi ankoraŭ kredas tion?"

Lundon posttagmeze ni vizitis la rokaĵojn. La paro de la antaŭaj fojoj okupiĝis sian kutiman lokon. (Evidentigis ke ili venas ĉiun tagon du la lastaj semajnoj.) Ŝajne la belmamulino fine alĝustiĝis al la etoso (aŭ eble ŝi nur forgesis kunmeti la kalsoneton).

Post la unua nokto, mi akompanis Erikan en la banĉambro. "Kara Erika, mi petas sur miaj genuoj, ĉu mi povus denove vidi viajn orajn gutojn?" Erika: "Mia karulo, tiaj vidaĵoj turnigas al vi la kapon." Ŝi sidiĝis. Mi: "Ne, ne sur la necesejo!" Ŝi: "Kial ne?" - "Mi ne deziras rigardi en la necesejon ..."

Bone, sed kie? Mi proponas: "En la bankuvon!" Erika: "He, mi ne pisas en la bankuvon." - "Bone, sur la planko, tutsimple!" - Erika energie kapneas. Mi: "Honeste, temas pri banĉambra planko, de kaheloj, facile laveblaj." Kapneado denove. Mi: "En vinglason, ĉu?" Ŝi: "Tiel celtrafa mi ne estas." Mi: "Ĉampana glaso eble pli taŭgus, ĉu?"

Fine Erika stariĝis. Ŝi iris en la kuirejon kaj trovis la pelvon de Anja (nu, kion fari?). Erika seremonie metis ĝin sur la blankaj kaheloj de la banĉambra planko. Ŝi kaŭre sidiĝis kaj post iom da hezitado, fine venis la orajn gutojn. Kiaj sorĉigaj estaĵoj estas la inoj.

Verŝajne mi preskaŭ forgesis diri ke Renata ankoraŭ ne revenis el la ĉefurbo. Hodiaŭ estas ĵaŭdo, ĉu ne? Ĉu Renata ankoraŭ forestos kiam alvenas Adriana? Alloga pensaĵo. (Kaj la televidaj novaĵoj ankoraŭ ne raportis pri ĉefurbaj vampiraĵoj. Nu, mi pensas ke ĉi tiun semajnon eĉ ne unufoje rigardis la televidan ĵurnalon. Mi eĉ ne vizitis la laborejon. Tio eble estas pli grave.)

2007-06-24

Najbarine

Vendrede, posttagmeze, mi trovis Renatan sur la teraso kun Ŝila, la najbarino. Ili kuŝis surventre, portantaj nur la kalsonetojn. (La ĉeesto de du tasoj da teo indikis ke ili ĵus sidis sur la terasaj seĝoj, sed honore al mi ili nun kuŝiĝis surventre. Ili subridetis, kiel junulinoj ektrovitaj en malpermesita loko. Mi trovis tion tre ĉarme.)

Renata flustris al mi kelkajn vortojn en Esperanto. La najbarino jam informiĝis: "He, jen la sekreta lingvo!" Renata korektigis: "Ne. La lingvo de la sekretoj. Pardonu." Ŝila petis al mi, ke mi donu al ŝi la ĉemizon. (Ĝi ankoraŭ troviĝis sur unu el la seĝoj.) Mi donis ĝin al ŝi. Ŝi turniĝis, eksidis. Belformaj mamoj, eta tatuaĵo ĉe la maldekstra cico. Ŝi restis nudbrusta momenton antaŭ ol revestiĝi. Interese. (Ŝiaj mamoj estas tro grandaj kompare al la mallarĝaj koksoj. Mi estas tre sentema koncerne proporciojn. Cetere, sufiĉe ĉarma ulino.)

La najbaro (la edzo de la najbarino) reiris Aŭstralien. (Ĉu por ĉiam? Ne, por tri monatoj.)

Vespere, Renata diris: "Mi pensas ke ŝi dezirus amori kun vi." Mi: "Ĉu ŝi diris tion?" Ŝi: "Ne. Ina intuicio. Cetere, ni parolis pri vi." - "Kaj kion vi diris?" - "Inajn aferojn."

Nu, ĉu mi dezirus amori kun nia ĉarma najbarino? Mi pensas ke ne. (Kiel dirite, mi estas tre sentema koncerne proporciojn. Kaj mama tatuaĵo certe estas malŝaltilo.) Bone, mi reĵetis al ŝi la pilkon: "Male, mi pensas ke ŝi dezirus enlitiĝi ne kun mi, sed kun vi ..." Renata: "He, kun mi, ĉu? Kiel venis al vi tia penso?" Mi: "Ula intuicio. Cetere, kun vi ŝi kuŝis duonnuda sur la teraso, ne kun mi."

Renata: "Ne, definitive ke ne ..." (Aŭ "ankaŭ al Renata ne plaĉas la proporcioj de la najbarino" aŭ "Renata ne enlitiĝas kun alia ino.") Cetere, rapida fluo da vortoj: "Ĉu laŭ vi vere ekzistas ula intuicio? Laŭ mi tute ne ekzistas. Uloj pensas ne tiel, ofte uloj tute ne pensas. Vidu: kial ni ne tuj kune invitas ŝin al agrabla triangulo?" (Ŝi remetis al si la sunŝirmilojn. Ni duope enlitiĝis tiun vesperon.)

Laŭ Renata nun fiksiĝis la datoj de nia kampadeja restado. (Laŭ mi ŝi jam delonge konas la datojn, sed nur nun deziris informi min.) Bone, ni restos en la naturista kampadejo de la 23-an de julio al la 12-an de aŭgusto. (Tio nature estas tri semajnoj, ne du. Hazarde mi havas miajn feriojn dum tiuj semajnoj, sed tion Renata nature jam scias.)

Adriana alvenos la 7-an, 8-an, 9-an aŭ 10-an de julio (depende de diversaj eblaj kaj maleblaj korespondoj de trajnoj kaj vizaj reguloj.) Verŝajne ŝi restos dum pli ol du semajnoj, eble dum tuta monato. Kiam mi demandas ĉu Adriana akompanos nin en la kampadejon, Renata nekompreneme rigardas min. Nu, eble ni invitu Ŝilan, la najbarinon.

2007-06-20

La bildoj de Flavio

Flavio havas du ekzemplerojn de La Mallonga Buso. Kial Flavio havas du ekzemplerojn de tiu filmo? Nu, kiam li mendis ĝin ĉe reta vendejo li ricevis mesaĝon pri tio ke oni ne havas ĝin enstoke: Oni plenumos la mendon nur post dekkvaron da tagoj. La sekvan tagon li konstatis ke alia vendejo jes havas ĝin enstoke. Li tuj mendis la filmon.

Kiam Flavio revizitis la unuan vendejon, kun la deziro malmendi, evidentiĝis ke oni, malgraŭ ĉio, jam sendis al li la filmon. Li revenis al la dua vendejo, kaj konstatis ke ankaŭ tiu vendejo plenumis la mendon. Bone, post kvin tagoj li poŝte ricevis du identajn sendaĵojn. Nu, Flavio ne estas certa pri tio ke ili estas identaj. La vendejoj troviĝas en du malsamaj landoj (ja ĉiuj landoj estas malsamaj), kaj ambaŭ landoj laŭdire foje cenzurigas filmojn. Tial li (ĉu ni?) devas rigardi ambaŭ filmojn ...

Flavio montris al mi retan paĝon kie uloj prezentas privatajn nudbildojn pri nunaj kaj eksaj amikinoj kaj edzinoj. (Mi supozas ke ino rapide eksiĝos se ŝi retrovus tiajn bildojn enrete.) La bildkvalito estis malbona - domaĝe, ĉar kelkaj el la ulinoj ne estis malallogaj. Laŭdire Flavio posedas nudbildojn pri ĉiuj inoj kun kiuj li amoris - krom unu. Li montris al mi stoketon da fotoj. ("Jen ĉiuj. Nu, mi ne havas fotojn pri la ununoktaĵoj. Ĝenerale mi nokte ne kunportas fotilon. Nepardoneble, jen la vorto."). Mi rekonis Lenan kaj la plejmulton de la inoj. Kelkaj restis nekonataj. (Mi eĉ ne havas nudbildon pri Anja, kaj mi ankoraŭ ne ricevis tiun kiun faris Flavio en la naturista kampadejo. Mi demandas al mi ĉu ĝi ekzistas ankoraŭ. La foto, ne la kampadejo. La kampadejo ekzistas, sed mi ankoraŭ ne revidis la foton, kiel oni vidos.)

Mi denove foliumis la stoketon, dum Flavio trovas botelaron da biero. Mi konstatas ke Lena estas la sola grandmamulino. La aliaj amikinoj de Flavio havas pli mezgrandajn aŭ eĉ etajn brustaĵojn. Mi: "Mankas Oksana!" Flavio: "Mi nur montras al vi la bildojn pri la eksulinoj."

Ĉu Flavio planas enretigi la bildojn? "Ĉu?" Li: "Eble, se mi havus la plenan dozenon. Dek unu estas piedpilka teamo, ne tre erotike. Kaj sendube estas senfrukta tasko post tiom da tempo peti nudbildon de eksulino."

Mi: "Sendube. Alia strategio: unue momente maleksigu ŝin, poste faru la foton." Flavio: "He, ĉu vi jam ebriiĝis?" Mi: "Kial vi eksiĝis?" Li: "Ŝi transloĝiĝis ĉefurben." Mi: "Bonege! Jen aldona kialo. Momente savu ŝin de la ĉefurbuloj." Li: "Nu, jes ja. Ankoraŭ botelon, ĉu?"

Flavio retrovis la fotojn kiujn li faris en la kampadejo. "Mi ne montros al vi tiun pri Anja. Sed jen vidu!" Mi rigardis la foton pri Renata, kun la plenkreska pubhararo de tiam. Alloge. Eble ankaŭ mi aĉetos fotilon.