2007-06-12

Ventumile

Mi aĉetis novan ventumilon. (Kvardek centimetrojn, tri rapidecoj.) Renata plendis pri la varmeco, kaj fine mi aĉetis la ventumilon. Jes ja, estas varmege, sed mi pensas ke ankaŭ estas ŝia tempo de la monato. (Nu, ŝi plendis pri la endoma temperaturo dum pli ol semajno, sed foje ĉiu tago estas certa tempo de la monato, ĉu ne? Kompare al inoj, uloj ja estas tre simplaj animaloj.)

La ventumilo ŝajne solvis ĉiujn problemojn pri endoma fluo de aero. Kaj ĝi plie atentigis min pri la bonodoroj de Renata.

Dimanĉe ni denove vizitis la rokaĵojn. (Renata, Erika kaj mi.) Jam ĉeestis dudeko da gehomoj kiam ni alvenis. Mi rekonis la paron, kun kiu ni mallonge parolis la antaŭan fojon, kaj ili rekonis nin. (La ulo kun la strangaj demandoj kaj lia kunulino kun la belaj mamoj.) Aŭ pli ĝuste: mi tuj rekonis lian kunulinon, kaj li verŝajne rekonis Renatan aŭ Erikan. (La kunulino ĉi-foje ne portis kalsoneton kun nekompreneblaj literoj - sed mallongan, blankan jupeton. Ĉu ŝi portis kalsoneton sub la jupeton?)

Vespere mi kun Flavio kaj Golo rigardis novan filmon: Lie With Me, kanada filmo. Ĉeestis ankaŭ Oksana. Estas ĉiam interese rigardi tiajn filmojn en la ĉeesto de inoj kun kiuj oni (ankoraŭ) ne amoris. Laŭ la kovrilo temas pri "kompleta, necenzurita versio por la UK." (Ĉu filmo por la Universala Kongreso? Ne, laŭ Flavio "UK" signifas "Britio" en la angla lingvo.) Plue: "Ĉio, kion celis Naŭ Kantoj". Nu, mi preferis Naŭ Kantojn. Certe, Lauren Lee Smith ne estas malbela, kaj foje ŝi eĉ senvestiĝis, sed mi ankoraŭ revas pri Margo Stilley.

Sur la rokaĵoj, mi ne forgesu, Renata flustre demandis al mi: "Ĉu belajn ulinojn vi vidas? Kun kiom da ili vi dezirus amori?" Mi ĉirkaŭrigarde nombris: "Nu, kvin aŭ ses. Kaj vi, kun kiom da uloj?" Renata: "Kun unu ..." Mi: "Nu, kun kiu?" Ŝi: "He, kun vi." Bone, mi trompiĝis. Kaj nia amiko de la strangaj demandoj, ĉu li preferus Renatan aŭ Erikan? certe, mi inkluzivigis lian belmamulinon en miaj kvin aŭ ses amorindulinoj. "Kun kiom da ili vi dezirus amori?" - nature jen tipa demando de Renata.

No comments: