2010-02-27

Gravede

Renata kuŝis surventre, nuda, kapo surkusene. Mi amoremis, ŝi dormemegis. Mi masaĝis al ŝi la dorson, kaj konstatis ke ŝi jam ekdormis. Mi leĝere kisis al ŝi la nukon, rigardetis al ŝi la larĝetan postaĵon, fine kovris ŝin per la kovrilo kaj eniris la salonon, kie mi televidile rigardis olimpikan glitŝtonludon.

Renata nun fine rompis la rilaton kun la islandano. Mi komprenis tion nur kiam li aperis antaŭ la pordo, furioza kiel gejsero. Renata ne ĉeestis. Li rakontis tion ke Renata estas graveda kaj kulpigis min pri tio ke ŝi nun forlasis lin. Kiam mi fine sukcesis enkapigi al li tion ke Renata loĝas ĉi tie dum pli ol kvar jaroj, li iom post iom trankviliĝis. (Mi: "Renata gravedas, ĉu?" Li: "Jes, tion ŝi diris. Kaj ŝia ventro videble pligrandiĝis." Tion mi pridubas. Nur antaŭ kelkaj tagoj Renata havis sian periodon de la monato, kaj la grandeco de ŝia ventro tutcerte havas alian kaŭzon.)

Poste mi rakontis al Renata pri la vizito de la islanda profesoro. (Ŝi: "Mi neniam plu deziras vidi lin, ne paroli kun li." Mi: "He, vi gravedas, ĉu?" Ŝi: "Kompreneble ke ne. Sed li pravas: mi tion diris al li." Mi: "Li eĉ diris tion ke via ventro pligrandiĝis." Renata ekkoleris, sed feliĉe nur kontraŭ la islandano.)

Dum la pasintaj semajnoj la gotikulino plurfoje vizitis nin, sen Ĝoni la Vakero, aŭ verŝajne pli ĝuste: ŝi vizitis Renatan. Kelkfoje la du ulinoj ludis ŝakon, sed plej ofte ili tuj malaperis en la gastoĉambron. Al mi la gotikulino gaje ridetis kiam ŝi alvenis, pli mistere kiam ŝi foriris. Unufoje ni vizitis la naturistan banadon, triope. Renata: "He, mi pensas ke vi plaĉas al ŝi." Mi: "Ĉu tion ŝi diris?" Ŝi: "Diri verŝajne ne estas la vorto."

Surstrate mi hazarde renkontis Anĝelinan. Ŝi ĉirkaŭbrakis min. Ŝia ventro nun estas grandega. Ĉu ĉiuj ulinoj nun gravedas? Mi ankaŭ renkontis Nataŝan, ŝi atendis sian duan infanon. (Kun Maŭra mi vizitis festenon de la Studanta domo. Ĉeestis tie graveda studantino, sufiĉe bela. Ŝi ne drinkis. Ŝi permesis al mi ke mi tuŝas al ŝi la ventron, eĉ la mamojn. Ŝi: "Ĉu plaĉas al vi?" Mi: "Plaĉas al mi gravedulinoj." Ŝi ekridis: "Se tion vi deziras, mi povas doni al vi manlaboron." Maŭra, ĵus alveninte: "He, nun sufiĉas, ĉu ne?")

2010-01-31

Novjare

Mi pasigis novjaron kun Flavio, Ĝoni la Vakero, la gotikulino kaj Renata (verŝajne la islandano pasigis novjaron kun sia edzino, aŭ kun alia koramikino). Jana tiam estis en Rusio (ŝi nun revenis), tial Flavio jam dum tagoj malbonhumoris. Ni hejtigis la saŭnon. Ĝoni interesiĝis pri Renata, kaj faris proponojn kiuj ridigis ŝin, dum Flavio kaj mi okupiĝis kun la gotikulino. Ŝi nun havas novan traboraĵon (maldekstra cico) kaj tatuaĵon (draketo apud la dekstra kalkano). Mi ankoraŭ ne aŭdis ŝin paroli. (Ĝoni, poste, al mi: "Eĉ ne dum la amorado oni aŭdas ŝian voĉon. Oni apenaŭ aŭdas ŝian spiradon. Foje, kiam ŝi prokcimiĝas al la orgasmo, ŝi ŝajne eĉ ĉesas spiradi, kaj post la orgasmo ŝi ĝeme ekspiras profunde. Sed ŝian voĉon oni ne aŭdas." Mi: "Diru, ŝi scipovas paroli, ĉu?" Ĝoni: "Kompreneble. Ne esas malinteligenta ulino.")

Ĝoni okupis la gastoĉambron kun la gotikulino, Flavio dormis malantaŭ la sofo, dum mi enlitiĝis kun Renata. Ni amoris. Renata ĝemadis kiel eble plej mallaŭte, por ne vekigi la gegastojn, kaj kiam mi tro laŭte spiradis, ŝi diris: "He, silentiĝu, karulo." Fine ŝi forgesis tion, kaj ŝi orgasmis kun laŭta ekĝemo. La sekvan tagon la du ulinoj ŝakludis. Ili portis endomajn robojn, kaj konsentrite sidis ĉiu je sia flanko de la malgranda tablo. Tio daŭris verŝajne du horojn, fine venkis la gotikulino. Poste ili senvorte foriris, kaj malaperis en la gastoĉambron. (Flavio: "Kio faradas niaj ulinoj?" Ĝoni: "Nu, mi pensas tion ke ili enlitiĝis.")

La ĉiofaristo nun fine jam riparis la tuban sistemon super la kuirejo, kaj mi tie pasigis iom da tempo kun Ĝoni dum Flavio antaŭ la televidilo kaj la ulinoj enlite pasigis la tempon. Ĝoni demandis al mi pri tio kial mi ne plu vizitas Veronikan. Mi promesis tion ke mi denove vizitu ŝin (almenaŭ unufoje, certe la lastan).

Maŭra nun revenis el la Kanarioj, kun siaj gepatroj. Ŝi vizitis min, sunbronzita. Ŝi: "Estis 25 gradojn, kaj mare kaj aere." Maŭra altigis al si la ĉemizon kaj rapide brilumis la mamojn. Ŝi ne portis mamzonon. (Mi: "He, vi sunumis nudbruste, ĉu?" Ŝi: "Certe." Mi: "Ĉu en la ĉeesto de viaj gepatroj?" Ŝi: "Jes, kial ne? Ankaŭ Panjo faras tiel." Nu, mi ankoraŭ ne vidis ŝian patrinon, la faman advokatinon. Ĉu ankaŭ ŝi havas inversitajn cicojn?)

Mi lekis Maŭran. Ŝi ankoraŭ portis la ĉemizon. Mi komprenis: nudaj mamoj nur surplaĝe, ne enlite. Dum la lekado mi tuŝadis al ŝi la malantaŭan truon, unue per leĝeraj fingromovoj, poste, kiam ŝi tute malsekiĝis, la fingro fine malaperis en la truon. Mi daŭrigis la lekadon kaj Maŭra orgasmadis.

Ŝi: "Venu!" Mi karesis al ŝi la postaĵon: "Kion vi pensas, ĉu eĉ anuse?" Ŝi: "Bone." Mi: "Nu, ĉu vi jam provis antaŭe?" Ŝi: "He, kompreneble ke ne." (Plaĉas al mi la memkomprenebla maniero laŭ kiu ŝi diris tion.)

Mi trovis lubrikaĵon, kiun mi metis en la enirejon. Poste mi premis la kapon de la ilo kontraŭ ŝian truon. Ŝi: "Atentu, ne tiom rapide." Mi malrapide englitiĝis, dum ŝi movetis al si la postaĵon por faciligi la penetradon. Ŝia truo estis agrable strikta, malgraŭ la lubrikaĵo, kaj post kelkaj tiroj mi orgasmis.

Maŭra kuŝis surdorse, femuroj dise. Ŝi leĝere tuŝetis al si la palan haŭton de la pubo, senpense. Mi: "He, ĉu tiel vi plezurigas vin?" Ŝi: "Ne. Tiel ne." Malaperis la mano, ŝi maldisigis al si la femurojn kaj turniĝis surventren. Mi: "He, montru al mi." Ŝi: "Ne. Mi ne deziras tion. Tio estas tro private." (Bone, mi jam vidis ŝiajn mamojn, tiuj de la inversitaj cicoj, mi lekis al ŝi la pubon kaj orgasmadis en ŝian malantaŭan truon, sed la ludo de ŝiaj fingroj estas tro private.)

Ŝi stariĝis, ekridante: "Venu." Ŝi demetis al si la ĉemizon kaj dum momento mi denove ekvidis ŝiajn sunbronzitajn mamojn. Ŝi malfermis al pordon. Kun plaĉo mi rigardadis la movojn de ŝia postaĵo dum ŝi rapidete forlasis la ĉambron.

2009-12-31

Likaĵe

Renata ankoraŭ plendas pri tio ke la ĉiofaristo eniris la loĝejon sen unue frapegi al la pordo. (Mi: "La havas ŝlosilon. Mi petis ke li venu por ripari la likaĵon de la kuirejo." Ŝi: "Kaj mi petis al vi ke vi venigu lin. Sed li devas frapi al la pordo antaŭ ol eniri.") Bone, mi komprenas. Renata kompreneble estis vestita, sed povus esti alimaniere: Renata kiu iris de banejo dormoĉambren, kun malsekaj piedoj, duonnuda, kun tuko ĉirkaŭ la koksoj. Aŭ povus esti ke Anĝelina ... ne, Anĝelina kompreneble ĉiam estas vestita, verŝajne eĉ kiam ŝi duŝadas. Renata plendas pri tio ke la ĉiofaristo eniris nefrapinte, sed ne tiom pri tio ke li ankoraŭ ne riparis la akvan likaĵon.

Anĝelina nun reiris al siaj gepatroj, verŝajne post malkonsento kun Renata. (Renata: "He, estas ulino de etaj mamoj, kaj de eĉ pli malgranda cerbo.") Nur unufoje mi ekvidis mameton, matene, kiam Anĝelina vestiĝis per granda bluzo, verŝajne tiu de Renata, kun larĝa dekoltaĵo. Anĝelina ete kliniĝis, serĉante botelon da lakto. Rozkoloraj pintoj, ne malallogaj.

Mi pasigis kelkajn tagojn vilaĝe, vizitante familianojn. Renata laŭdire pasigis tempon kun Franka, verŝajne tamen ŝi vizitis la islandanon. Kiam ni revenis, la planko de la kuirejo estis kovrita de akvo. Ni sekigis la plankon, poste manĝis picon kaj trinkis italan vinon, kiantion. Poste ni amoris. Renata suĉis min, poste ni amoris misiiste, fine Renata suĉis min denove kaj mi orgasmis en ŝian buŝon. Kiam ni revenis al la kuirejo, la planko estis kovrita de akvo, ktp.

2009-11-30

Novembre

Antaŭ tri semajnoj, ĵaŭde, mi kun Renata vizitis la naturistan banadon. Ni demandis al Anĝelina, mi moke, Renata pli persvademe, ĉu partoprenu ankaŭ ŝi, sed ŝi firme malakceptis tion, tamen kun la kutima rideto. Tio kompreneble ne surprizis min. La banadon partoprenis du ĝemelinoj, unu el ili havas umbilikan traboraĵon, krome ili aspektas same, tute identaj. Altstaturaj, malhelharaj, etaj mamoj, larĝetaj koksoj. Mi demandas al mi ĉu iliaj koramikoj vidas tion kiu estas kiu. Aŭ eble ili havas la saman koramikon.

La sekvan tagon mi kun Maŭra manĝadis ĉe Antonio, ne en la malnova restoracio, sed en la mezepoka (nun fine ankaŭ Antonio nomas ĝin Mezepoka, ne Mezaĝa). Mi ne pensas ke Antonio rekonis Maŭran. Ni manĝadis, kaj trinkis mezepokan bieron, de mielo. Maŭra: "Ĉu Anja revenis al vi?" Mi komprenis tion ke Mandy jam ĉion rakontis al ŝi. Mi rakontis al ŝi tion kiun ŝi jam scias. Maŭra: "Mi esperas tion ke Anja revenu al vi." Mi ne komprenis kial Maŭra tion esperas. La vespero frue finiĝis.

Post semajno Maŭra telefonis al mi: "Vizitu min ĉi vespere, mi ne deziras resti sola. Miaj gepatroj jam ne estas hejme dum kelkaj tagoj." Mi pensis pri la frua fino de la vespero de antaŭ semajno. Kio estas tio? Ĉu la venĝo de Maŭra? Mi kompreneble ankoraŭ memoras la okazaĵojn de antaŭ duona jaro. Maŭra: "Vi ne deziras, ĉu?" Mi: "Trankviliĝu, karulino. Mi venos. He, kie vi loĝas?" Ŝi diris la adreson. Estas strateto kies nomo mi ne konas.

Kun iom da peno mi fine trovis la strateton de Maŭra, kaj la domon de ŝiaj gepatroj. Estas granda domo, vilao. Mi: "Bela domo, ĉu via patro estas direktoro?" Ŝi: "Mia patrino estas advokato. Paĉjo estas verkisto." Ni manĝis picon, kaj trinkis ruĝan vinon. Ŝi montris al la libroskatoloj. Mi: "Ĉu via patro verkis ĉiujn tiujn librojn?" Ŝi forte kapneis.

Ni iris en ŝian ĉambron. Ĝi estas sufiĉe granda, helkolora, kun larĝa lito. Mi pensis pri la malgranda ĉambro de Mandy kaj tuj komprenis kial Maŭra ne loĝas en la studanta domo. Ni senvestiĝis. Maŭra surmetis blankan T-ĉemizon. Mi: "He, viaj belaj mamoj." Ŝi kapneis. Mi deziris rigardi ŝiajn mamojn kun inversitaj pintoj, sed ŝi ne demetis la T-ĉemizon. Mi lekis ŝin ĝis ŝi orgasmis. Poste ŝi malrapide masturbis min. Ni dormis en la larĝa lito de Maŭra.

La sekvan matenon Maŭra vekis min. Ŝi ankoraŭ portis la blankan T-ĉemizon, kaj mi rigardis ŝiajn pubajn lipojn je la malforta lumo de la fenestro.

2009-10-31

Anĝelina

Posttagmeze, kiam mi revenis post elĉerpiga kurado ĉirkaŭ la parko, mi senvestiĝis en la dormoĉambro kaj iris al la banejo. Mi longe duŝadis, prirazis al mi la pubon kaj la ovojn, poste eliris la banejon, ankoraŭ nuda. Mi nur skribas tion por montri kiel senkulpa estas mi.

Renata: "Kial vi estas nuda? Anĝelina estas en la salono." Ne sciis mi kiu estas Anĝelina, sed mi supozis tion ke temas pri la ulino kiu tuj aperis malantaŭ la dorso de Renata. Anĝelina rigardis min, pudece ridema. Mi rigardis ŝin: bela okuloj, mezgrandaj mamoj, laŭmode ĉifonita pantalono. Renata: "He, vestiĝu!" Mi eniris la dormoĉambron. Mi surmetis endoman robon.

Kiam mi malfermis la pordon, mi aŭdis la voĉon de Anĝelina, duonlaŭte al Renata: "Vi ne diris tion ke li estas razita ..." Mi ne aŭdis la respondon de Renata. (Antaŭ du semajnoj, post ĝemaj petoj de Renata, mi denove razis al mi la pubon.) Kiam mi kuireje retrovis la ulinojn, Anĝelina ankoraŭ rideme rigardadis min.

Renata, poste: "Anĝelina loĝos ĉi tie dum iom da tempo." Mi: "Kial?" Renata: "Ŝi estas graveda." Ĉu tio estas kialo? Mi: "Kial ŝi ne loĝas kun la patro de la infano?" Renata: "Vi komprenas nenion." Bone, verŝajne Anĝelinan elĵetis la koramiko, aŭ eble ŝi eĉ ne scias tion kiu estas la patro. Mi pensis pri la ventro de Nataŝa: "Oni ne povas vidi ke ŝi estas graveda." Renata: "Ankoraŭ ne. Ŝi ĵus eksciis."

La unuan nokton Renata dormis kun Anĝelina. La sekvan tagon, kiam mi aliris la banejon, la pordo estas ŝlose fermita. Nur post duonhoro eliris Anĝelina, ankoraŭ kun la ridema vizaĝo.

2009-09-17

Komedie

Kun Jana kaj Flavio ni rigardis rusan komedion de popola kulturo. Jen ĉevaloj, lignaj domoj, hejtbanoj, dikaj uloj, nudaj nudulinoj, ĉapeloj, ŝajnigita amorado, vodko kaj senfina ridado. Mi komprenis tri vortojn: "Biero estas kiel virino" (almenaŭ en la rusa lingvo tio estas tri vortoj). Jana honteteme ridetis, kompreneble la sola komprenante la ŝercojn. Flavio: "La rusaj virinoj estas la plej belaj de la mondo. Kial ne ankaŭ en filmo?"

Dum la lasta semajno mi pasigis tempon kun Mandy. La kunĉambranino nenie videblis, tiel ni povis senĝene amoradi, ĝenitaj nur per domanoj kiuj jen kaj denove fermis kaj malfermis la pordon de la ĉambro. Dum la semajno mi nur malofte vidis Renatan, verŝajne ŝi vizitis sian islandanon. Nur unufoje ni amoris. Kun Mandy mi fine parolis pri Maŭra. Ŝajnas ke Maŭra supervivis ĉion. Mi: "Kial Maŭra ne loĝas ĉi tie, en la studanta domo?" Mandy: "He, ŝiaj gepatroj neniam akceptus tion."

Pasintan ĵaŭdon mi denove vizitis Veronikan, ĉi foje en ŝia loĝejo. La loĝejo estis hela sed malgranda, tamen taŭga por unu persono, kaj sufiĉa por dupersona rendevuo. Laŭ Ĝoni la Vakero la patro de Veronika pagas la luon. Ĉi foje ni amoris. Unue mi lekis ŝin, poste ni amoris. Tiun fojon ŝi ne tiel forte orgasmis kiel dum la unua renkontiĝo. Kie ŝi estas hodiaŭ? Ĉu denove kun Ĝoni la Vakero?

2009-09-08

Ĵaŭde

Ĵaŭdon, post la finskribado de la antaŭa poŝto, mi longe duŝadis, revestiĝis, kaj iris al la loĝejo de Ĝoni la Vakero. Mi tuj rekonis ŝin. Alta, maldikece svelta, rondaj okulvitroj. Ne malbela. Ŝi kun Ĝoni gustumis glaseton da brando, li prezentis al mi samon. Ni mansalutis, ŝi nomiĝas Veronika. Ĝoni: "Bone, mi lasu vin gesolaj." Li foriris.

Mi sentis ekscitigan nervozecon, eble ankaŭ ŝi tiel ekscitiĝis. Sur seĝo troviĝis tukoj kaj endomaj roboj, blankaj. Veronika: "Mi deziras rigardi vin, senvestiĝu, bonvole." Poste: "Unue la ĉemizon." Ŝi karesis al mi la dorson, la bruston, fine disligis al mi la zonon: "Kaj la pantalonon." Ŝiaj fingroj glitis laŭlonge de la erekta ilo. Ŝi: "He, jen bona signo." Ŝi alloge bonodoris.

Ŝi metis blankan tukon sur la sofon: "Mi deziras ke vi leku min." Ŝi senceremonie demetis al si la pantalonon, ŝi ne portis kalsoneton. Kiam ŝi kliniĝis, ete glatigante la tukon, mi parte ekvidis ŝian postaĵon. Ŝi sidiĝis, kun gamboj krucigitaj. Jen ekscitiga vido: ŝiaj nudaj gamboj. Ŝi: "Venu." Mi genuiĝis, ŝi disigis al si la femurojn. Ŝia pubo estis bele pala, senhara. Mi lekis ŝin, dum ŝi tuŝetis al mi la ŝultrojn. Fine ŝi premis al mi la vizaĝon kontraŭ la pubon kaj ŝi ĝeme orgasmis.

Mi rigardis ŝin. Ŝi forte spiradis. La pubo estis malseka kaj la lipoj ŝveliĝis, malfermiĝis. Ŝi: "Venu ..." Mi sidiĝis apud ŝin, sofe. Ŝi enmanigis mian ilon kaj rapide masturbis min. Mi orgasmis parte sur la blankan tukon, parte sur ŝian femuron. Ŝi gaje ekridis.

Veronika donis al mi endoman robon. Ŝi prenis sian pantalonon kaj iris en la banĉambron. Mi surmetis la endoman robon kaj sidiĝis en seĝo, observante la salonon de Ĝoni la Vakero. Kiam Veronika revenis, vestite, ni malrapide adiaŭis, ŝi kisis min sur la vango, kaj ŝi foriris. Mi longe duŝadis. Kiam mi finiĝis, Ĝoni jam revenis. Verŝajne li atendis en la kafejo je la alia flanko de la strato.

Ĝoni: "Nu, kaj ĉu ŝi bonis pagis?" Mi: "Ni ne parolis pri mono." Li montis al koverto sur la tablo. Konsentite, mi memoras tion ke Veronika metis ĝin sur la tablon. Li: "Cetere, ŝi deziras revidi vin, venontan ĵaŭdon." Mi: "Ĉu vi jam parolis kun ŝi?" Li: "Ne, ŝi sendis sms-on." Kaj aldone: "En ŝia loĝejo."

Mi ĝojiĝis pri tio ke Renata ne estas hejme, ne tiam dezirante aŭdi ŝiajn vortojn denove ("Jam la duan fojon vi amoras hodiaŭ"). Ŝi revenis je la kvara horo de la nokto, ebria, eĉ ebriega, post gestudanta festeno, kaj ne estis alparolebla antaŭ la posta vespero. Nur sabate ni amoris, kaj tiam ĉiuj bonodoroj de Veronika espereble jam forlaviĝis.

2009-09-03

Dome

Renata iris tien kaj reen, talone klakanta. Nur nun mi atentas pri la klakado de Renata. Al uloj jam sufiĉas la klakado de la militserva tempo, dum inoj klakadas la tutan vivon.

Mi iris al la studanta domo. La lekcioj kaj prelegoj jam komenciĝis post la somero, kaj la gestudantoj retrovis siajn ĉambrojn en la domo (la ulinoj talonklakante, la uloj silentŝue). Mi iris al la ĉambro de Mandy. Mandy havas novan kunĉambranino, eta dikulineto kun bukla hararo. Mi vidis tion ke Mandy surpriziĝis vidi min. Fine la dikulineto komprenis tion ke ŝi devus foriri, kaj ŝi forlasis la ĉambron.

Mandy: "Ŝi pagas la lumonon." Ni paroladis, duonhore. Mi ne demandis, sed Mandy menciis la nomon de Maŭra. Ŝajne ke Maŭra fartas bone. Mi estis forironta, sed Mandy haltis min: "Atendu, ne foriru." Ni amoris. La pubo de Mandy nun estas razita. Mi lekis ŝin, poste ŝi rajdis min. Kiam mi fine foriris, mi koridore ekvidis la dikulineton. Ŝi strange rigardis min.

Poste mi amoris kun Renata. Ŝi: "Ĉu vi vizitis Tinan?" Mi: "Ĉu hodiaŭ? Ne." Ŝi: "Ĉu Frankan." Mi: "Ankaŭ ne. Kial vi demandas?" Ŝi: "Jam la duan fojon vi amoras hodiaŭ. Kun kiu?" Mi: "Kun Mandy." Ŝi: "Mi apenaŭ memoras ŝin. Ŝi bonas, ĉu?" Mi: "Eble plaĉus al vi ŝia kunĉambranino ..."