2007-03-11

Bildoj kaj respondoj

Laŭ Flavio ekzistas en la interreto tiom da bildoj pri nudaj ulinoj, ke oni povus pensi ke ĉiuj inoj, pli malpli, serĉis kontakton kun tia industrio. Kiaj estos la bildoj de Erika? Ĉu staranta, sidanta, kuŝanta, ĉe rivero, en domo, en lito? Kaj plej grave: kiom da nudeco? Al la plej belaj ulinoj ŝajne sufiĉas nuda brusto. Al aliaj: for la kalsoneton, pli riskaj pozoj, femuroj disigitaj, lipoj disigitaj, traboraĵoj, cice kaj lipe, aĵoj inter la lipojn: fingro, du fingroj, karoto, banano, maizo, tri fingroj, mano, peniso. Ĉu peniso? (Flavio laŭdire havas nudbildojn pri ĉiuj ulinoj kun kiuj li amoris, krom unu.)

Nu, ni parolu pri aliaj aferoj. Dum la lasta semajno mi parolis tri fojojn kun Anja, telefone. Kiam mi vidis Anjan, lastatempe? Jes, en ŝia vilaĝo. Nun ni renkontiĝos denove, ne en ŝia vilaĝo, sed en apuda urbeto, hotele. Mi scias ke Anja mendis du ĉambrojn. (Sed ĉiuj ĉambroj havas duoblan liton, ĉu ne?)

Mi pensas ke Anja deziras edziniĝi. (Mi konas Anjan, malgraŭ ĉio). Samtempe mi jam la trian monaton pagas la lumonon de Erika, kaj Renata (ankoraŭ) deziras viziti grupseksajn orgiojn (aŭ reviziti, laŭdire), kun mi. Kaj mi ne forgesu Nataŝan, kaj mi ankaŭ dezirus amori kun Sonjo, la fratino de Golo.

Mi havas demandojn, sed ne respondojn. Eble Erika devas trovi siajn limojn kaj mi devas trovi la miajn. Kaj kiaj estas la limoj de Anja? Post ĉio.

No comments: