2007-03-21

Eroj

Sabate mi vizitis festenon kun Erika, en la studenta domo, aŭ pli ĝuste: du festenojn. Mi iris tien kaj reen inter la tria kaj la kvara etaĝo. Mi vere preferis la festenon de la kvara etaĝo, kaj en tria etaĝo ebria ulino ĉiam minacis pri tio ke ŝi senvestiĝu. Poste mi ne retrovis Erikan.

Flavio jam vidis la filmon de Al Gore, pri la estonteco de nia mondo. Lia impreso: "Bone, la klimato plivarmiĝas, la maroj plialtiĝas, kaj la dinosaŭroj reaperos. Jen kie la problemo? Al ĉiuj plaĉas varma vetero, la plaĝoj prokcimiĝas al la homoj, kaj mi ĉiam dezirus renkonti veran dinosaŭron."

Pasintan ĵaŭdon mi vizitis la naturistan banadon, kun Renata. Ulo, kiun mi antaŭe ne vidis, rakontis kiel li, kun sia edzino (tre larĝa postaĵo), ĉiujare vizitis la kroatan naturistejon de Monsena, sed nun ne plu, ĉar tieaj religemuloj sukcesis fermi la kampadejon. Tion mi ne komprenas. Kial religemuloj faras tiel? Ĉu ili nun preĝas ĉe la marbordo? (Ili povus eĉ malsekiĝi).

Hieraŭ mi diskutis tion kun Erika (jam delonge retrovita). Ŝi: "Nu, mi pensis ke Monsena estas veturejo de Formulo Unu, kaj jen mi scias ke mi devas porti bankostumon ĉe la kroata marbordo." Poste mi glitigis manon en ŝian pantalonon, palpis al ŝi la sekson, fine fingrumis ŝin orgasmen. Erika ankoraŭ ne memoras kien ŝi iris el la du festenoj. (Laŭ mi ŝi tion memoras.)

2 comments:

Rick Miller said...

Tiaj religiuloj ĉiam trudas al ĉiu sian tro-pudoron.

Jadun Jonikima said...

Jes, ŝajne vi pravas ... bedaŭrinde ...