2007-11-25

Malfermite

Ne estis malfacile trovi la restoracion. Mi demandis pri la vojo ĉe du junulinoj kiuj ŝajne konis la urbon. Unu el ili asertis ke la restoracio ankoraŭ ne malfermiĝis, tiel mi komprenis ke mi estis sur la ĝusta vojo. La ulinoj miris pri tio ke mi preferis viziti nemalfermintan italan restoracion anstataŭ turkan kiu ĵus malfermiĝis.

Mi trovis Anjan kaj Antonion en la malplena ĉambro de la itala restoracio, inter tabloj kaj seĝoj. Anja estis tre trankvila kaj firme rigardis min, dum Antonio havis aspekton iom pli ĉagrenita. Mi tuj komprenis: Renata jam avertis Anjan pri mia alveno. Diable. Anja diris ke ŝi dum iom da tempo laboros kiel kelnerino en la restoracio. Tio kompreneble povus klarigi ŝian ĉeeston. Nu, kion diri?

Mi menciis la ŝtonon kiu frakasis la fenestron ĉe Antonio. Li simple altigis al si la ŝultrojn: "Ne estis la unua fojo." Mi: "Ĉu la itala mafio?" Antonio: "He, ĉesu tion! Vi scias nenion pri tiaj aferoj." Nu, bone. Alvenis la parenco de Antonio, la posedanto de la entrepreno, kun sia edzino: mi salutis al Klaŭdio kaj Marĉela, la edzino (iom severaj trajtoj, tamen ne maljuna, svelta, kun strikta ĵerso kiu siluetigis la firmajn mametojn).

Anja kondukis min en la apudan ĉambron kaj ŝlose fermis la pordon. Mi tuj pensis rekoni la Anjan kiun mi ekkonis antaŭ jaroj. Mi sidis sur seĝo, ŝi sidiĝis sur miajn genuojn kaj ni longe kisiĝis. Poste ŝi malfermis mian pantalonon kaj subenŝovis ĝin. Ŝi suĉis min, varme kaj malseke, poste ŝi demetis al si la kalsoneton de sub la jupo. Ŝi surmetis kondomon, denove sidiĝis sur min kaj permane helpis al mi la penetradon. Mi malbutonumis al ŝi la bluzon, dum ŝi malrapide rajdis min, kaj knedis al ŝi la mamojn. Ĉu ŝi havis orgasmon? Jes, mi pensas ke jes.

Fine Anja adiaŭis al la kompanio, kaj veturis hejmen (lasta aŭtobuso de la vespero). Antonio proponis ke mi tranoktu. Li montris al mi unu el la matracoj kiuj kuŝis sur la planko en la ĉambro kie ni ĵus amoris. Poste, en la mallumo, mi rigardis kiel la ombroj de Klaŭdio kaj Marĉela senvestiĝis kaj enlitiĝis. Mi aŭdis malaltajn voĉojn kaj diskretajn kisojn. Mi komprenis ke mi okupis la matracon de Antonio. Kie li dormis?

Kiam mi vekiĝis, Klaŭdio kaj Marĉela jam vestiĝis. Ili preparis la matenmanĝon: panon, fromaĝon kaj aliajn italaĵojn. Mi demandis al Klaŭdio pri la kieo de Antonio: "Antonio! Kie?" Li respondis kun longa frazo en la itala dum li mane gestadis. Marĉela faris kelkajn grimacojn. Fine Antonio envenis, fajfante. Kompare al la antaŭa tago, li estis tre bonhumora. Kie pasigis la nokton li?

Kiam mi veturis hejmen, aŭtobuse, mi faris miajn konkludojn: la unua ĉagreno de Antonio, la paketo da kondomoj, Anja kiu foriris, Antonio kiu revenis fajfante. Nu, vere, fine kion mi komprenas? Eble nur tio ke mi bedaŭras tion ke mi ne akompanis la du ulinojn al la turka restoracio. Ĉu turkinoj? Sufiĉe belaj, kaj mi pensas ke mi ankoraŭ neniam manĝis turke.

No comments: