2007-11-24

Ŝtono

Mi kuŝas surventre. Renata tuŝas al mi la hararon, ĵus tonditan. Mi ĝuas la kontakton de ŝiaj mamoj kun mia haŭto. (Mi ne mencias la mamojn de Dinjo la frizistino, kiujn mi ĵus sentis kontraŭ miaj ŝultroj.)

Mi: "Oni ĵetis ŝtonon tra la fenestron ĉe Antonio, ĉu vi aŭdis?" Renata: "Ĉu oni alligis paperon kun mesaĝo?" Mi: "Vi vidis tiom da usonaj filmoj ... Cetere, mi pensis ke estus eble vi kiu ĵetis la ŝtonon."

Renata nun sidas ĉevalece, dum ŝi masaĝas al mi la dorson: "Ĉu mi? He, mi ne estas iraka teroristino. Cetere, se mi volus doni al Antonio novan vidon pri la mondo, mi tutcerte ne limigis min al simpla ŝtono."

Nu, mi dubas pri tio. Sed ŝtono, kial ne? Aliflanke, mi vidis Renatan ĵeti teleron, kusenon, revuon, ŝuon, eĉ balon foje sur la strando. Ŝi praktikas manieron ege inecan de ĵetado, kaj verŝajne ne trafus grandan fenestron je unumetra distanco. Sed eble ŝi celis unu el la ses fenestroj de la apuda fasado, kaj erare trafis unu el la ceteraj kvin.

Renata karese knedas al mi la postaĵon: "Vi ankoraŭ vere pensas ke mi ĵetis tiun ŝtonon, ĉu?" (Ne, se Renata ĵetis la ŝtonon, ŝi certe alligis paperaĵon kun iu mesaĝo. sendube.) Ŝi leĝere, hezite, tuŝetas al mi la truon, poste ni amoras.

No comments: