2007-11-22

Rande

Nataŝa telefonis: "Venu ĉi-vespere. Mi dezirias paroli kun vi." Zorgema voĉo, ĉu problemoj? Mi: "Ĉu io okazis kaj al kiu?" Ŝi: "Mi ne scias. Venu ĉi-vespere. Vi scias kie estas." Bone, mi scias.

Unue mi iris al la Studenta Domo. En la ĉambro de Erika kaj Mandy Mandy sidis sur la rando de la lito, legante ĵurnalon. Mi: "Saluton" Ŝi: "Salaton ..." Mi sidiĝis sur la rando de la lito de Erika. Mandy retrovis sian botelon de Brando. (Ĉu la sama? Verŝajne ke ne.) Ŝi portis grizan trejnvestan pantalonon kaj bluecan supraĵon. Kiam ŝi kliniĝis, por retrovi glasojn, mi konstatis ke Mandy ne portas kalsoneton sub la pantalono. Mi vidis grandan parton de ŝia pala postaĵo. Interese. La mamojn gardis forta mamzono, nigra. La ŝultroj estis nudaj. Ŝi ne malbele aspektis, certe.

Mandy elektis temon: "Vi dum kelkaj monatoj pagis nian lumonon, ĉu ne?" Mi kapjesis, gustumante la brandon. Ŝi: "Dankon." Mi rigardis ŝin, ŝi parolu. Ŝi: "Erika nature rakontis ĉion." Mi kapjesis, ne dubante pri tio ke Erika rakontis ĉion. Mi: "Kaj nun vi devas pagi la lumonon mem, ĉu?" Ŝi altigis al si la nudajn ŝultrojn: "Se Erika ĉi-monate ne kontribuas sian parton, mi ne sukcesos pagi." Bone, mi nature jam komprenis la intencon de Mandy.

Mi: "Kaj via amiko, ĉu li ne helpas al vi?" Ŝi ekridis: "Malriĉuloj ne havas monerojn, ĉu ne?" Ŝi serioziĝis: "Mi ne deziras akcepti la proponojn de iu kvindekjarulaĉo. Tial mi demandas al vi." Mi nek jesis, nek neis. Ŝi: "Pensu pri tio." Certe, mi pensos pri tio. Kiel mi povus ne pensi pri tio? Mandy: "Vi revenos, ĉu?" Mi kapjesis. Ŝi rapide kisetis al mi la buŝon.

Mi iris al Antonio. Je tiu horo de la vespero la restoracio ja estis plena de gastoj. Tial daŭris kvarona horo antaŭ ol mi povis libere paroli kun Nataŝa. Antonio ne ĉeestis. Mi: "Kie estas Antonio?" Ŝi: "Jen vi vidas. Li ne estas ĉi tie!" Mi: "Bone, kio okazis?" Ŝi: "Mi pensas ke Antonio estas ĉe Anja." Mi ege eksurpriziĝis: "Ĉu Anja venis ĉi tien?" Nataŝa: "Ne, stultulo, Antonio iris al ŝi." Ĉu en la vilaĝo? Ne, en la apuda urbo. Nataŝa: "Venis parenco de Antonio, nepo de onklino lia, aŭ simila samfamiliano, italo, kiu deziras malfermi italan restoracion, picmanĝejaĉon, kaj li petis la helpon de Antonio. Kaj. Ili. Elektis. Ĝuste. Tiun. Urbon."

Mi haltigis ŝin: "Jen ĉio, ĉu? Antonio hazarde estas en urbo tridek kilometrojn for de la vilaĝo de Anja? Kial li ne helpu al sia parenco? Vi edziniĝis al italo kaj ankoraŭ ne komprenas ke li faros ĉion por sia familio, ĉu?" Nataŝa: "Mi komprenas tion. Samtempe mi havas senton, kaj Anja tre plaĉas al li, ĉu ne?" Dum momento revenis al mi la vido de Antonio kun la manoj ĉirkaŭ Anja. Ĉu Nataŝa nun pravas? Ne, mi pensas ke ne.

Mi iris hejmen. Adriana kaj Renata rigardis televidon. Adriana stariĝis, ĝinze vestita, nudbrusta. Ŝi amikeme ĉirkaŭbrakis min. ("He, kio okazis al viaj vestaĵoj?" "Restas en la ŝranko.") Mi rakontis al Renata pri la zorgoj de Nataŝa kaj la propono de Mandy. Aŭdante pri Mandy, ŝi simple altigis al si la ŝultrojn. Kiam mi menciis Antonion, tamen, ŝiaj okuloj nigriĝis: "Li vidu ..."

La fratinoj daŭrigis la televidadon. Mi enlitiĝis. Mi pensis pri la postaĵo de Mandy kaj la vortoj de Nataŝa. Poste mi sonĝis, verŝajne pri tute aliaj aferoj.

No comments: