2008-03-30

Dolfene

Flavio interrete trovis bildojn kaj eĉ filmeton pri la altosaltantino. Flavio: "Bela ulino, tro altstatura laŭ miaj gustoj, sed perfektaj femuroj kaj ĉarma vizaĝo." Evidentiĝis ke ŝi ne nomiĝas Sabrina (aŭ similnome). Kiel Flavio tamen sukcesis trovi bildojn pri ŝi? (Nu, laŭ Flavio, interrete ne estas malfacile trovi bildojn pri belaj ulinoj.) Ankaŭ plaĉis al li la vidon de ŝia ventro sub la eta supraĵo, kiujn portas atletikistinoj.

Mi kompreneble inicis Flavion en la okazaĵojn de la pasinta semajno, fortenante kelkajn detalojn kaj pliellaborante aliajn. Flavio: "He, mi ne kredas ke ŝi tiel lasis vin esplori al ŝi la brustaĵojn. Ne plu pli da pingvenaĵoj, mi petas ..." Mi: "Mi ĵuras!" Flavio: "Nu, sur kio? Ĉu sur la Biblio?" Mi: "Ne, kompreneble ke ne. Sur la Petveturanta Gvidisto al la Galaksio, se vi volas." Flavio: "Bone, akceptite, mi kredas vin."

Ĉe Flavio loĝis Jana, nova rusino, laŭdire fora konatulino de Oksana. Ĉu ŝi ankoraŭ loĝos tie kiam revenas Adriana? Nu, ne estas mia problemo.

Poste, vizito ĉe Antonio, kun Golo kaj Johano. La nova servistino ĉe Antonio portas tre profundan dekoltaĵon. Barbulo kun grandaj okulvitroj, legante la Ĉifron de Davinĉi, tute ne vidis tion. Golo, male, tiom profunde enrigardadis al ŝi la dekoltaĵon, ke ŝi poste servis al li malvarman kafon. Golo trinkis ĝin: "Kafo estas kafo." Ĉu vere estis kafo? Johano diris nenion.

Mi iris al la Studanta Domo, kompreneble sen Golo kaj Johano, kiuj deziris rigardi piedpilkan matĉon. Mi serĉis la altosaltantinon, sed tiun fojon mi trovis Mandy-n, ne la altosaltantinon. Mandy kisis min, kaj ni longe kaj lange kisadis dum mi knedis al ŝi la postaĵon. Mi demandis al ŝi pri la altosaltantino, kies plena nomo mi nun konas. Mandy, grimace: "Ĉu la glacia reĝidino?" Nu, mi tuj komprenis ke Mandy ne estos helpo, male, ke ŝi estas malhelpo en mia riloto kun la dolfeno. ("Riloto" estas "estonta rilato", ĉu ne?) Ni havis kverelon, kaj Mandy eĉ forte frapis min post kiam mi nur leĝere frapetis al ŝi la postaĵon. Ŝi iomete trankviliĝis kiam mi fine enŝranke trovis ŝian fakturon, ĉar prokcimiĝas la fino de la monato.

Kiam mi revenis hejmen, mi trovis Renatan kaj Anjan en la kuirejo, kun, sur la tablo, dekduo da boteloj. Ili jam estis sufiĉe ebriaj. Mi surpriziĝis pri la nombro da boteloj je tia frua horo de la tago, kaj tiel unue ne trovis fremda la ĉeeston de Anja. Mi pensas ke Anja rekonis min, sed Renata apenaŭ sukcesis sidi sur la seĝo.

Mi prenis du el la boteloj kaj reiris al la Studanta Domo. Mi fine amoris kun Mandy. Poste, kiam dormis Mandy, mi ree serĉis Sabrinan (kiu ne nomiĝas Sabrina). Denove mi ne trovis ŝin. Ulo proponis ke ŝi, se ŝi vere deziras kvalifikiĝi pro la Olimpiaj Ludoj, nun verŝajne trejnas en iu altmontara vilaĝo. Mi: "Tio estas trompaĵo, ĉu ne?" Li: "Laŭ mi, trejnado simple estas trompaĵo. Oni devus esti kiel oni estas."

Kiam mi revenis hejmen, en la frua mateno, Renata dormis, sola. Kiam mi fine povis paroli kun ŝi, en la malfrua posttagmezo, mi demandis: "Ĉu Anja estis ĉi tie?" Renata: "Ĉu nova pingveno, laŭ vi?" Mi: "Ne, sed baldaŭ espereble alvenos dolfeno." Renata kompreneble ne komprenis tion: "Nu, pingveno aŭ dolfeno ... mi pensas ke vi vidis kion vi vidis." (Nu, ĉu Renata estis en stato kompreni kion mi vidis?)

No comments: