2007-10-20

Kvardek du

Antaŭhieraŭ, dum ni atendis, atendadis, Renatan kaj Adrianan, mi kun Flavio pasigis la tempon ĉe Antonio. Konforme al la bela kaj varmeta vetero, Antonio ree metis kelkajn tablojn sur la trotuaron. Ni babilis kaj observis la inojn kiuj iris tien kaj reen sur la Placo. Foje ni havas la samajn perferojn, Flavio kaj mi, foje malsamajn. Multaj inoj portis leĝerajn ĉemizetojn, aŭ portis malfermitaj siajn aŭtunajn jaketojn. Kaj belaj postaĵoj nature estas de ĉiuj sezonoj.

Ni nombradis la inojn kun kiuj ni ŝatus amori. Fine la nombrado de Flavio atingis kvardek unu, dum mi ankoraŭ restis ĉe dudek sep. Laŭ mi Flavio nombris multajn inojn pli ol unufoje. Flavio: "Se ulino refoje iras tien kaj reen, tio ne signifu ke mi ne deziras amori kun ŝi." (Pasis denove rufulino kun etaj mamoj.)

Fine Renata kaj Adriana aperis ĉe nia tablo. Flavio: "Kvardek du!" Renata: "Ĉu kvardek du? Nu, kion?" Flavio: "Dum ni atendis, atendadis, ni trinkis kvardek du glasojn da biero. He, kie vi restis?" (Nu, kie restis la inoj? Ili aĉetumadis.) Ni rigardis, enrigardadis, la saketojn kun novaj vestaĵoj. Adriana montris al ni novan mamzonon. Fine ni tediĝis pri la teknikaj aspektoj de ina vestado.

Mi al Flavio: "Kiu fine estas la kvardek dua glaso? Ĉu la granda aŭ ĉu la eta?" Flavio: "Laŭ la Petveturanta Gvidisto al la Galaksio, la respondo al la demando plej granda, grava, fina kaj lasta estas: kvardek du." Nu, mi ne dubas pri tio. Eble mi eĉ timis tion.

No comments: