2008-03-11

Ĵurnaloj

Nu, mi ne ofte legas ĵurnalojn, almenaŭ ne tre atente. Sed, miascie, ankaŭ la usona prezidanto ne legas ĵurnalojn. Mi rigardas la televidan ĵurnalon, semajne almenaŭ dufoje aŭ trifoje, kun Renata. Estas vere, mankas la lokaj novaĵoj, tial mi sciiĝis ne pri la rokaĵoj, sed pri la usona prezidanto, ekzemple pri tio ke li ne legas ĵurnalojn.

Bone, Renata ĝisdatigis min koncerne la rokaĵajn novaĵojn. Nekredeble: Certaj gehomoj deziras fermi la rokaĵojn. Mi: "Ĉu fermi? Tio estas: vere bari la aliron, ĉu?" Renata: "Jes, nun vi bone komprenas la aferon."

Kial? Nu, pro la krimaj kaj subversaj agoj kaj aktivecoj kiuj, laŭdire, okazas tie. Mi: "Mi vidis nenion." Renata: "Vi rigardis la belajn ulinojn, jen ĉio." Mi: "Kaj vi, friponemulino, ĉu vi partoprenis la krimajn kaj subversajn agadojn?" Ŝi: "Ne, honeste, sed mi havas okulojn." (Jes, ŝi havas tre belajn okulojn.)

La plej granda problemo verŝajne ne estas ke certaj gehomoj deziras fermi la rokaĵojn. Pli grave estas ke multaj gehomoj, nun pro la ĵurnaloj, konatiĝis kun la ekzisto de la rokaĵoj. Antaŭe ĝi estis la sekreto de kelkaj drinkuloj, de kelkaj genudemuloj, de kelkaj amoremuloj, de kelkaj rigardemuloj, kaj, laŭdire, de kelkaj krimuloj. (Ĉu ankaŭ de tiu krimulo kiu frakasis la fenestron de Antonio?)

Mi: "Sed pripensu la aferon. Kiel oni povas fermi tian areon? Ĉu starigi elektran barilon? Ĉu armitaj gardistoj? Ĉu devigi la uzon de burĥinoj?" Renata: "Certa pedelo proponis ke oni uzu la rokaĵojn kiel deponejo de putraĵoj kaj de toksaj forĵetaĵoj. Eble vi ankoraŭ, malgraŭ ĉio, enŝteliĝos malantaŭ la barilojn, sed mi kredas ke vi tie ne plu ekvidus nudajn mamojn."

Kial gehomoj eldonas ĵurnalojn? Ĉu la venonta prezidanto de Usono legas ĵurnalojn? Renata: "Trankviliĝu. Nun ankoraŭ estas marto. Post kelkaj semajnoj eble ĉiuj forgesos ĉion."

Poste ni amoris. Mi rigardis en la belajn okulojn de Renata. Kion ili vidis? Fine mi amoris ŝin de malantaŭe. Mi rigardis la dorson kaj la molan postaĵon. Dum bela momento mi forgesis pri la rokaĵoj, kaj pri la ĵurnaloj kaj pri ĉiuj pedeloj de la mondo.

No comments: