Kun Renata mi iris trans la Placo. Ni pasis preter maljunulo, kiu sidas sur benko. Renata: "He, tiu ulo rigardaĉas al mi la postaĵon." Mi rigardis la ulon. Li portis nigrajn sunŝirmilojn kaj blankan bastonon. Evidente ke li estas blinda. Antaŭ kelkaj semajnoj ulaĉo vere rigardadis la postaĵon de Renata, eĉ defore fotadis ĝin. Li malaperis en la Komercan Centron antaŭ ol Renata sukcesis mortbati lin. Tial ŝi nun dum kelke da tempo zorge atentas la rigardojn de viroj.
Poste Renata montris al mi bildon pri statueto kiun trovis arkeologistoj, farita en Ŝelklingen antaŭ tridek kvin mil jaroj kaj retrovita en Germanio antaŭ kelkaj tagoj. La statueto bildigas virinon, senkapa, senpieda, senbraka, kun grandaj mamoj kaj pubaj lipoj klare videblaj. (Alian tagon Ĝoni la Vakero montris al mi kelkajn vipornajn filmetojn. Ŝajne ne multe ŝanĝiĝis dum la pasintaj tridek kvin mil jaroj.)
Ĵaŭdon, nun jam antaŭ kelkaj semajnoj, mi kun Renata lastan fojon partoprenis la naturistan banadon, en la baseno de la Altlernejo. Aperis ankaŭ Tina kun Ĝoni la Vakero. Ĝoni komentis pri la pubaj haroj de Renata kaj tenis la manoj kvazaŭ li fotus ŝin. Renata ekfurioziĝis kaj puŝis Ĝonin en la basenon. Ĉi-ĉio okazis du tagojn post la okazaĵo sur la Placo. Ĝoni: "He, mia fotilo sekiĝas!" Aŭdinte tiun vorton kelkaj inoj ekis iom da malpaco, ĉar al naturistoj ĝenerale ne plaĉas fotiloj. Poste maljunulo plendis al mi pri tio ke ĉiam ekestas bruado kiam ĉeestas mi, kaj pri tio ke min akompanas jen unu jen alia ulino, foje eĉ du samtempe. (Laŭ Renata tiu viro estas la prezidanto de la loka klubo naturista.) Fine li esperis tion ke mi estonte ne vizitu la banadon. Bone, al mi tio ne estos problemo. Cetere, tiu estis la lasta kunveno antaŭ la somero kaj, verdire, mi tediĝis de tia nudumado.
Post la rimarkoj de Ĝoni mi pensis tion ke Renata tuj razu al si la pubon. Sed tio ne okazis. Post la triopo kun Franka, mi preskaŭ ĉiun fojon lekas al Renata la pubon, malgraŭ la haroj. Ni eĉ foje sesdeknaŭis, sed Renata tiel forte premas al si la subventron kontraŭ mian vizaĝon ke mi preskaŭ sufokiĝas. Mi preferas leki ŝin kiam ŝi kuŝas surdorse. La haroj bele prezentas ŝiajn korpajn bonodorojn.
Mi revidis Maŭran, hazarde, mallonge, en la tria etaĝo de la Komerca Centro. Ŝi diris: "Saluton", poste mallevis al si la rigardon kaj pluiris. Mi turniĝis. Ŝi estis kun amikino, eble tial ŝi simple pluiris. La amikino duone turniĝis, kaj dum momento ŝi rigardis min. Mi nur rigardis Maŭran.
Dum la lastaj monatoj mi ne serĉis Maŭran, ne eĉ Mandy-n. Nur unufoje mi vizitis la Studantan domon, dum la paskaj tagoj, esperante ke mi ne trovu Maŭran kaj Mandy-n. Mi ne vidis ilin. Estis la silentaj tagoj kaj laŭta muziko, en la tria etaĝo, aŭ eble en la dua, malhelharulino malrapide senvestiĝis laŭ la ritmoj de la muziko, Fine ŝi portis etan kalsoneton. Mi trinkis botelaron da biero kaj dormiĝis en la lito de studantino pri la greka lingvo, maldikulino. Mi palpis al ŝi la mametojn, ŝi serĉis mian ilon, ni ambaŭ estis ebriegaj kaj ne amoris.
No comments:
Post a Comment