2005-08-10

La naŭ kantoj de Winterbottom

Ni vidis la filmon "Naŭ kantoj" (9 songs) de Michael Winterbottom, angla reĝiisto.

La filmo temas pri junulo kaj junulino, gestudantoj. Dum longaj periodoj ili estas nudaj en ilia loĝejeto, en la lito, en la banejo, en la kuirejo. Ili faras amoron, kaj la bildoj estas tre intimaj. De tempo al tempo ni vidas scenojn el koncertoj (ĉu la naŭ kantoj?), aŭ de Antarktiko.

Margo Stilley, kiu ludas la junulinon (Lisa), estas alta, svelta kaj ĉarma. Ŝi havas malgrandajn, belformajn mamojn, kiel tiujn de Anja.

Ni ne komprenas la hungarajn subtitolojn. Lena probas traduki el la angla, sed Flavio deziras revidi la multajn nudscenojn, kaj ni iel-tiel perdas la rakonton. Ni diskutas ĉu ili vere faras amoron, aŭ ĉu estas ŝajnaĵo. Sed tiam venas sceno kiu donas rektan respondon al ĉiuj demandoj: jes, ili vere faras amoron antaŭ niaj okuloj. Lena diras ke ŝi estas iom ŝokita.

Estas belega filmo. Kaj mi demandas al Flavio ĉu Margo Stilley ankaŭ ludas en kelkaj el la aliaj filmoj kiujn li aĉetis en Budapeŝto, sed tion li ne scias.

2005-08-09

La vortoj de Renata

Ne ofte mi ĉeestas la kunvenojn de la loka Klubo Esperantista. Mi ne estas membro (Anja estas). Sed hieraŭ okazis la prelegeto de Renata. Ŝi montris lumbildojn, parolis pri sia lando, siaj vojaĝoj (mi ne sciis ke ŝi vizitis Nepalon), kaj sian studfakon (arkeologio kaj historio).

Ĉeestis entute 35 homoj, plejmulte maljunuloj, sed ankaŭ kelkaj pli junaj, kaj eĉ kelkaj allogaj junulinoj. La prezidantino tradukis de tempo al tempo, ĉar ne ĉiuj komprenas esperanton. Ĉiuj tamen laŭdis ŝian belan lingvaĵon, ĉar ŝia elparolo ja estas iom alia ol la nia.

Post la prelego ni trinkis kafon kaj babilis. Plej ofte oni parolas nacilingve (laŭ mi oni povus nomi la klubon Klubo Esperantista "La Krokodilo"), sed hieraŭ, ĉar ĉeestas alilandano, ni ĉiuj penis paroli esperanton. La temaro estis la ĉiama: kial tiom malmulte da homoj parolas la internacian lingvon? Kaj: Kiel varbi novajn membrojn?

Mi diris: Mi estas denaskulo - sed ne denaska esperantisto. Mi opinias ke ni devas fari kiel faras la parolantoj de ĉiuj aliaj lingvoj. Ni devas plimultiĝi. Kaj la infanoj devas lerni la lingvon antaŭ ol instruisto trovas ilin kaj plenigas iliajn kapojn kun anglaj, rusaj aŭ hispanaj vortoj.

Mi deziris ellabori tiujn pensojn, sed ja ekmemoris ke la plimulto de la ĉeestantoj verŝajne estas tro maljunaj, tiel ke oni ne povas postuli ke ili plimultiĝu.

Virino kvardekjara, instruistino, kiu verŝajne sentis sin ofendita, firme rigardis min: Kaj kiom da infanoj havas vi, sinjoro?

Prave. Ne multe faris mi por pligrandigi la homaron. Mi povis respondi ke ŝi, la instruistino, havas tri infanojn, kaj neniu el ili parolas esperanton. Sed laŭ mi ne tre utilas personaj atakoj.

Sed ĉe la eliro unu el la allogaj junulinoj alparolis min. Ŝi nomiĝas Karolina (ne Karulino). Ankaŭ mi deziras internacian familion, miaj infanoj estu denaskaj esperantistoj, ŝi diris. Mi diris ke ŝi certe trovos taŭgan alilandanon, kaj proponis ke ŝi partoprenu internacian tendaron ie (ĉar unue ŝi ja mem devas lerni la lingvon).

Kiam ni venis hejmen, mi gratulis Renatan pro la bela prelego. Ŝi ridetis al mi kaj diris:

Kaj vi, vi deziras plimultiĝi. Mi deziras al vi ĉion bonan.

Ho, vi zamenhofa lingvo, kun via alloga neakurateco!

2005-08-08

Mi eraris

Hieraŭ mi vizitis Flavion, kiu ĵus venis hejmen el Hungario. Eble ni trinkis tro multe. Jes, ni trinkis tro multe. Sed unue mi faris malkovron: mi (denove) eraris.

En antaŭa posto mi esprimis la opinion ke nur virinoj povas esti priskribita per la angla vorto topless (nudbrusta, sen supraĵo).

Sed en libro ĉe Flavio (li havas tre multajn librojn), etimologia vortaro de la angla lingvo, en 37 tomoj, mi legis pri la vorto topless, ke ĝi uziĝis jam en 1937, priskribante novmodan uzon de vira bankostumo. Jes, sur foto el 1922 mia praavo fakte portas tuttorsan bankostumon - mi demandas min nun ĉu li ankaŭ, almenaŭ unufoje en sia vivo, kuraĝis baniĝi nudbruste.

Nur en 1966, laŭ la etimologia vortaro, oni ekuzis la vorton topless parolante pri virinoj.

Bone, viroj komencigis la nudbrustan modon, ne virinoj, kaj vizitante hodiaŭan plaĝon oni povas konstati ke tio estas verŝajna, tamen bedaŭrinda, fakto.

Kaj tiam Flavio aperigis 96 botelojn da hungara biero.

2005-08-07

Turistoj

Mi vidis belegan postaĵon kaj sekvis ĝin preter la arkadojn. Nature la virino ne estis sola, ja ĉiuj ŝajne kunportas sian propran gardiston. Atinginte la Placon, ili turniĝis, kaj miaj okuloj fiksas paron da rondaj mamoj (elbe tro rondaj).

Defore mi aŭdis voĉon, evidentiĝis ke estas la kunportita dikulo kiu parolas al mi. Dum mi rigardas la panojn de lia edzino, li demandas al mi la vojon al la Preĝejo de la Sep Virgulinoj. We're Americans, li aldonas. Kial li diras tion?

Mi povus montri intereson kaj demandi ĉu ili estas de Argentino, Brazilo, Ĉilio ... kaj estas ĉiam amuze demandi al usonanoj ĉu ili estas kubanoj. Sed ne hodiaŭ.

Montrante la direkton al MakDonaldo, mi ekmemoras ke la preĝejo estas en la sama direkto. Bone, mi montris al ili la vojon. Ili diras thank you kaj vagas for.

Dum momento mi denove fiksas la postaĵon de la virino, kaj mi probas ne imagini ŝin enlite kun la dikulo. Eble li vere estas ŝia privata gardisto.

Kelkajn horojn pli poste mi denove vidas ilin, ĉe trotuara kafeo. Ŝi mansignas al mi kaj ridetas, evidente ili trovis la preĝejon. Malgraŭ ĉio turistoj daŭre venas al nia urbo.

2005-08-06

Malseka hararo

Denove mi lasis tondi al mi la hararon. Estas ĉiam Dinjo kiu faras la tondadon. Mi ĉiam antaŭe telefonas kaj demandas ĉu hodiaŭ Dinjo laboras. - Jes, ŝi estas ĉi-tie, sinjoro, respondas la Majstrino.

Kaj eble vi tuj divenis kial. Dinjo estas virino apenaŭ dudek-jara, ne tiom alta, kun longa, nigra hararo kaj enigmaj okuloj. Plaĉas al mi la tuŝeto de ŝiaj mamoj al miaj ŝultroj kaj la aspekto de ŝia bela vizaĝo en la spegulo.

Ne ĉiuj havas la feliĉon senti la pezon de ŝiaj mamoj. Foje mi vidis ŝin tondi la hararon de sinjoro, starante je braka distanco. Eble li odoris male, aŭ diris ion malbonan. Poste mi pli ol kutime ĝuis la kontakton kun ŝiaj mamoj.

Hodiaŭ komencis pluvi, pluvegi, kvazaŭ tropika pluvo. Kiam Anja venis hejmen ŝi estis tute malseka, kaj la mampintoj klare videblis tra la ŝtofo de ŝia malseka T-ĉemizo. Mi helpis ŝin senvestiĝi, premis al ŝi la pintojn de ŝiaj mamoj. En la dormejo, mi subenŝovis ŝian kalsoneton kaj sentis la allogan odoron de ŝia malseka kaj ŝvita korpo. Ni faris amoron sur la lito.

Poste, mi ludis ŝakon kun Renata.

2005-08-05

Someraj tagoj, nudbrustaj esperantistinoj

Hodiaŭ la varmeco estas preskaŭ neeltenebla. Mi decidis resti hejme, en la relativa malvarmeco de la domo, dum la inoj, miaj inoj, iris al la plaĝo. Ni pasigis grandajn partojn de la lastaj tagoj sur la plaĝo. Du tagojn ni eĉ sukcesis okupi etan buĥton duone malantaŭ roko, kun bona sablo.

Ankaŭ Nataŝa, amikino de Anja, iris kune hodiaŭ. Nu, certe plaĉus al mi vidi la mamojn de Nataŝa. Sed ne hodiaŭ - estas, kiel dirite, tro varme. Kaj kial ŝi, kun sia vintropala haŭto, iras al la plaĝo ĝuste hodiaŭ? Jes, en la varmeco homoj ne agas normale. Sed eble ŝi kovras sian haŭton, pli ol Anja kaj Renata, la du nudbrustaj esperantistinoj (vidu finon de antaŭa posto). Nuntempe ĉe ni ne multaj junulinoj sunumas sin sen la supraĵo, malgraŭ tio, ke neniu malpermesas tion.

Bone, trinkante botelon da malvarma biero, mi imaginas al mi la plaĝon: Anja kuŝanta surventre, kun nuda, bronzita dorso kaj bela postaĵo apenaŭ kovrita, kaj Nataŝa sidante en la ombro de la roko, bikine vestita, dum ŝi mansignas, en manko de komuna lingvo, al la ĉiam agema Renata, kiu ludas badmintonon kun du italaj turistoj.

Por mi vere estus plej nature baniĝi senveste, sed, ĉu pro moralo aŭ ĉu pro la fortaj radioj de la suno, homoj komencis pli kaj pli vestiĝi surplaĝe. Tial ankaŭ mi gardas mian nigran bankalsonon, kiun iam donis al mi Anja. Sur la plaĝo ni vidis bikinojn en ĉiuj grandecoj kaj koloroj, kaj la knabinoj de hodiaŭ ŝajne komencas uzi mamzonon eĉ antaŭ ol ili ekhavas brustaĵojn.

Kaj certe, kelkaj knabaĉoj daŭre gapas al la malmultaj vidindaĵoj. Nu, ankaŭ mi uzas la okulojn se eblas, ekzemple hieraŭ kiam nin najbaris junulina kvaropo, tri el kiuj lasis nudaj la mamojn, kaj mi iomete parolis kun unu el ili (fratino de kolego), sed mi tute ne gapaĉis.

Kaj serĉante duan botelon, mi daŭre pensas:

Ĉu pro moralaj kialoj oni denove vestiĝas? Sed ni ne vivas en la 19-a jarcento, kaj moralo ŝajne tute malaperas de la societo ...

Mi demandas al mi kiel estas nun en aliaj landoj. Ĉu same koloraj estas iliaj plaĝoj? Kaj, se ankaŭ tie la suno brilis, kiel estis sur litovaj plaĝoj dum la UK?

2005-08-03

Ĝoni la Vakero

Hodiaŭ venis Ĝoni. Ni ĉiam nomas lin Ĝoni, ĉar li ĉiam amis vakerajn filmojn, kaj, kiel knabo, deziris fariĝi vakero. Estis li kiu telefonis dum la ŝakludado, kaj fakte ne estis la unuan fojon ke li maltrankviligis ludadon ...

Ŝerce mi diris al Anja kaj Renata ke ili ne sunumu sin sur la teraso dum Ĝoni alvenas, ĉar li estas vilaĝano kaj ne kutimas al tio. Renata proponis ke ili faru bonvenan dancon kun bastojupetoj kaj bananoj, kaj mi aplaŭdis tion, sciante ke ili espereble ne faros tiel.

Ĝoni amikeme mansalutis al la du virinoj, kaj poste ni (li kaj mi) iris en la urbon. Ĝoni ne multe ŝanĝiĝis, li portas bluĵinsajn pantalonojn kaj eĉ vakerajn botojn, malgraŭ la varmeco. Mi proponis manĝi ĉe Antonio (tamen ne en la suba etaĝo), sed la vakero havis aliajn ideojn. Kiam oni estas en la urbo, oni manĝas urbege. Ne ĉe BurĝoReĝo apud la Placo, sed ĉe MakDonaldo. Bone, ni iradis ĝis la Ponto.

Ĝoni edziĝis dufoje, la unuan fojon kiam li havis 17 jarojn. Poste ili disigis, kaj li edzigis la fratinon (de la unua edzino). Laŭ mi, tiel oni faras en la urbo, ne en la vilaĝo.

Bone, sed nun Ĝoni la Vakero estas en la urbo, kun kelkaj kontaktoj kaj multaj planoj, kaj diras ke li trovas Renatan bela. Mi probis konvinki lin pri la malo.

2005-08-01

Ĉe Antonio

Anja kaj mi manĝis ĉe Antonio (restoracio apud la Placo), en la suba etaĝo, inter la malvarmetaj muroj de la malnova domo (laŭdire el la 15a jc!).

Ni diris je via sano! al la partoprenantoj de la UK. Ŝajnas ke Anja deziras partopreni la Universalan Kongreson, sed laŭ mi la kongreso jam finiĝis kaj Vilno ne estas nia najbara urbo. Anja faris foton, kun la fotilo de sia poŝtelefono, de mi kaj kelnerino (Nataŝa), kaj sendis.

Post kelkaj minutoj venis mesaĝo, kun iom obskura bildo pri japanino (aŭ koreanino) kun d-ro L. L. Zamenhof (verŝajne busto).

Anja montris la bildeton al Nataŝa (fratino de amikino sia), kiu portis al ni novajn glasojn da biero.