2006-05-09

Parko

En la parko, inter ludantaj hundoj kaj seriozaj gebadmintonemuloj, mi vidis junulinon kun nerazitaj akseloj (senmanika supraĵo). Ne ofte oni vidas tion. Sed kredu min, estis tre bela junulino, certe ne pli ol 25-jaraĝa, kun ne tro grandaj mamoj. La malhelaj akselharoj kontrastis kun la blonda hararo de ŝia kapo.

Posttagmeze Renata parolis kun Anja. Mi ne scias kiu telefonis al kiu. Eble Renata telefonis al Anja, aŭ eble Anja telefonis al Renata. Aŭ al mi. Nu, kiel dirite, mi ne scias. Poste Renata malbonhumoris.

2006-05-07

Pubharoj

Ni estas nudaj en la kuirejo. Renata karese lasas miajn pubharojn gliti inter siaj fingroj. Ŝi diras: "Kial vi ne razas al vi la harojn?"

"Ĉu vi pensas?"

"Mi pensas ke aspektus tre bele al vi. Multaj viroj faras tion. Ĉu mi razu ilin al vi?"

Mi: "He, prefere ne."

Kiam oni komencis razi al si la pubon? Ĉu tutmunde oni faras tiel? Antaŭ ne tiom multaj jaroj ĉe ni ĉiuj ja kultivis grandan kreskaĵon. Poste la inoj ektondis kaj forrazadis al si la harojn, unue ĉe la flankoj, poste laŭ la lipoj, fine ĉe la venera monto. Kelkaj virinoj lasas etan postsignon de la antaŭa kreskaĵo, kiel linion aŭ punkteton, kaj aliaj forrazas al si ĉion. Ne mise komprenu min. Tio tre plaĉas al mi. Sed kial viroj faras tion, kaj kial tion faru mi?

Bone, se virino razus al mi la pubajn harojn, mi ja elektus Dinjon. Kial? Nu, unue ĉar mi fidas ŝian profesian lertecon, ja ŝi estas bonega frizistino. Cetere, se Dinjo okupiĝus pri miaj plej privataj partoj, mi imagas al mi ke mi sentus la pezon de ŝiaj mamoj kontraŭ miaj femuroj.

He, mi pensas pri alia virino dum Renata perfingras min. Sed mi profunde ĝuas la orgasmon kaj pardonas al mi ĉion. Renata kun manpleno de spermo ŝampuas al mi la harojn. Mi diris: "Eble ... sed nur eble ..."

2006-05-06

Struta kolektado

Golo kaj Flavio lastatempe legadis la libron "La Ludo" de Neil Strauss. Mi ne legis ĝin. La aŭtoro priskribas siajn travivaĵojn ĉe la Kolektantaj Artistoj en Nov-Jorko - temas pri la arto de "kolekti" virinojn. Helpe de kelkaj principoj kaj multe da praktikado, Strauss (la nomo signifas "struto") sukcesis kolekti centojn (aŭ ĉu milojn?) da virinoj.

Bone, kiam mi, someran tagon, vizitas la Placon, mi verŝajne vidas cent junulinojn kun kiuj mi ŝatus amori. (Sed, aliflanke, ĉarma postaĵo aŭ invita dekolto eble kaŝus tre nesimpatikan ulinon. Aŭ ulinon kun tre malsimpatika edzo.)

Grava principo de la "profesiaj" kolektantoj estas, laŭ Flavio, ke oni ne uzu tiajn frazetojn: "Saluton! Kiel viaj okuloj estas belaj". Anstataŭe oni uzu frazojn kiuj vere kaptas la atenton: "Tiu pantalono ja aspektus pli bele verdkolore" aŭ: "Ŝajnas ke via frizistino ĵus finiĝis la bazan lernejon". (Tiaj laŭdire pensigaj frazoj funkcias nur kun inteligentaj virinoj). Laŭ mi Flavio ne bezonas tian scion. Kaj koncerne Golon, mi pensas ke li ĉiutage uzas tiajn frazojn, kaj malgraŭ tio oni neniam vidas lin kun virino.

Nu, hodiaŭ ĉe la arkadoj mi vidis turistinon, belan, kun blonda hararo, ŝajne firmaj mamoj kun videble fortikaj pintoj - kaj ludema postaĵo apenaŭ kovrita de la mallonga jupo. Bone, mi tuj devis konkludi ke estas ĉio krom simpatika la ulo kies mano firme tenis la ŝian. Eble, kiel struto, mi devus sable kaŝi mian kapon.

2006-05-05

Vortoj en la banĉambro

Foje mi matenmanĝas kun Renata, foje mi matene vidas ŝin nur en la banĉambro. Nu, mi kuŝis en la bankuvo kaj rigardis kiel Renata razis al si la akselojn kaj faris aliajn malpli interesajn aferojn kiujn matene faras virinoj.

Antonio jam ripetis sian someran proponon, kaj mi rakontis tion al Renata. Bone, ĉu Renata vojoĝos al Italio ĉi-somere?

Ŝi duone turniĝis kaj diris: "Mi nature tre ŝatus viziti Italion. Kaj partopreni Kongreson. Sed vi jascias ke mi ne havas monon por tia vojaĝo ..."

Antonio "aranĝos ĉion", ankaŭ la vojaĝon. Mi diris tion al ŝi.

Renata diris: "Kaj ĉu mi nun devas amori kun Antonio?"

Mi: "He, nature ke ne".

Ŝi: "Kiam mi vidas lin, mi ĉiam havas la impreson ke li deziras amori ankaŭ kun mi. Mi vidis liajn okulojn".

Ĉu la fino de la afero? Mi rigardas Renatan, la longan hararon, la freŝan haŭton kaj la belformajn mamojn. Se Renata vojaĝus, ankaŭ mi vojaĝus. Jes, mi eĉ partoprenus UK-on ...

Mi rakontas al ŝi la vortojn de Anna el la filmo: "Ĉiuj virinoj bezonas tri virojn: unu por distriĝo kaj amuzaĵo, unu por stimuliga konversacio - kaj unu por bona amorado."

Kion opinias Renata? Sed ŝi diras nur: "Kaj kiu el ili estas vi?"

Ŝi rapide demetas la kalsoneton kaj eniras la duŝejon. La akvo de la duŝo finigas la konversacion. Mi preskaŭ ekdormas en la varma akvo de la kuvo. Kiam revenas Renata, tute malseka, ŝi kisas min sur la frunto, ridas pro la sapo, kaj diras: "Vi ne tiom pensu!" Kaj ŝi estas for.

2006-04-30

Ĉio pri Anna, dana filmo

Sabate kun Golo mi vizitis Flavion. Ni intencis okupiĝi nin pri laserludoj, sed anstataŭe ni fine vidis danan filmon, "Ĉio pri Anna", iom erotika filmo.

La loĝejo de Flavio ankoraŭ atestis pri la hieraŭa festeno, kaj oni trovis alkoholaĵoj ie-tie. Mi resignis pri tio, sed Golo (kiu ne partoprenis la festenon) kaj Flavio (kiu jes partoprenis) malplenigis botelon da vino.

Certe, Gry Bay, kiu rolas kiel Anna, estas alloga junulino, kun sia norda blondeco, tutnuda kun firmaj mametoj kaj razita pubo. Kaj mi havis la impreson ke Johano kaj Franko vere penetras ŝin dum la amoraj scenoj.

Komence de la filmo Anna diras: "Ĉiuj virinoj bezonas tri virojn: unu por distriĝo kaj amuzaĵo, unu por stimuliga konversacio - kaj unu por bona amorado. Johano estis ĉiuj tri." Nu, eble, sed por mi estas malfacile kompreni ke Johano estus la celo de ĉiuj tiuj deziroj. Kion trovas la virinoj?

Anna ŝajne tre plaĉis al Golo, sed Flavio kaj mi proponis ke ni iam revidos la naŭ kantojn. Jen vere bona filmo!

2006-04-29

La larĝa rideto de Renata

Hieraŭ - festeno ĉe Flavio. Mi ne drinkis pli ol kutime. Renata rapide ebriiĝis, kaj iam dum la vespero ni havis kverelon. Mi ne sciias kiel ĝi komenciĝis. Ŝi batis al mi per siaj manoj, dum ŝi kriis: "Vi estas stultulo! Stultulo! Stultulo!". Mi sentis ŝian parfumon kaj la jam konatan bonodoron de ŝia korpo. La batoj estis sufiĉe pezaj, sed ne treege trafaj, kaj mi survivis sen tro gravaj vundoj.

Kiam Renata laciĝis, ŝi plorante ĉirkaŭbrakis min. Sed tiam, aŭ iom pli frue, ŝi (aŭ mi), renversis botelon da vino, kaj la posedanto de la botelo komencis enmiksiĝi en niaj aferoj.

Poste (aŭ eble jam antaŭ la kverelo, mi ne plu memoras), mi sidis en sofo parolante kun Sonjo, la fratino de Golo. Ŝi paroladis, kaj mi karesis al ŝi la dorson, unue sentante la ŝnuron de ŝia mamzono tra la T-ĉemizo, poste, evidente kun la mano sub la ŝtofo, mi vole aŭ nevole dehakis al ŝi la mamzonon. Ŝi diris: "He! Kion vi faras!". Mi pensas ke ŝi iom tuje forlasis la sofon. Kaj poste? Mi estas certa pri tio ke mi poste vidis ŝin sen mamzono, estis facile vidi tion ĉar la T-ĉemizo estis tre strikta.

Ĉi-matene, kiam ni fine vekiĝis, Renata petis al mi pardonon. "Kial? Pro kio?". Ŝi rakontis sian version de la kverelo kaj la batado, kiun mi tiam apenaŭ memoris. Mi diris: "Eble vi fakte pravas ...". Kaj kun larĝa rideto ŝi kapjesis. Kaj nun mi dezirus kompreni ĝisfunde la signifon de tiu rideto.

2006-04-27

Propono de Antonio

Antonio proponis ke ni vizitu Italion ĉi somere. Li diras: Vi partoprenu vian Universalan Kongreseton, unu semajnon, kaj du semajnojn vi loĝu ĉe mi. Ni ĉiuj iru al Italio! Ankaŭ Renata! Basta!

Jes, mi ne dubas pri tio ke li deziras ke Renata kunirus!

Bone, semajno en Florenco (Firenze, laŭ Antonio), kaj du semajnoj ĉe Antonio? Li diras: Vi amos la italajn knabinojn! Amos!

Kaj kiel estas la italaj virinoj? Laŭ mi: altaj, sveltaj, firmaj mametoj (ĉu oni plaĝe sunumas sin nudbruste?), belvizaĝaj, malhelaj (sed mi ankaŭ vidis blondharajn italinojn), elegante vestitaj, en malgrandaj aŭtoj, aŭ sur zumantaj vespoj. Kaj malgraŭ ĉi ĉio, Antonio trovis palhaŭtulinon kiel Nataŝan ...

Kiam mi demandis al li ĉu li jam komencis lerni esperanton, li levis la manojn: He, mi ne bezonas esperanton, mi ja parolas la italan. (Nu, pri tio eble ne pensis maljuna Zamenhof.)

2006-04-26

Printempa suno

Printempo sur la Placo, multaj gehomoj, la unuaj nudaj umbilikoj. Fine mi ĝojas. Mi rigardas la virinojn, iliajn gajajn, varmajn korpojn. Pala haŭto, mamoj sub algluantaj ĉemizoj, misteraj okuloj sub ŝirmokulvitroj, koloraj ungoj de piedfingroj.

Printempa suno sur la Placo, ankoraŭ neĝo sur foraj montoj. La unuaj turistoj, mi vidas grupon de israelaj turistoj, jen ino kun bele nigraj okuloj.

Kun Flavio mi trinkas glason da biero surtrotuare ĉe Antonio. Mi interŝanĝas kelkajn vortojn kun Nataŝa. Flavio ne tre plaĉas al ŝi, ŝi rapide reeniras. He, kiel Flavio al iu ne plaĉas? Nu, ja. Tri kanadaj turistinoj demandas al ni la vojon al la Ponto. Flavio gestade indikas la direkton, dum mi admiras la plej belan. Laŭ mi ŝi eĉ ne surhavas mamzonon, mi klare perceptas la pintojn tra la leĝera ŝtofo de ŝia ĉemizeto.

Kiam ili foriras, ni observas la postaĵojn. Ili transiras la Placon, du el ili duone turniĝas kaj rigardas niadirekte. Ni amikeme altigas niajn glasojn. La Plej Bela Kanadanino mansignas al ni. La virino sen mamzono. He, printempo estas bela inventaĵo!