2008-07-28

Adriana

Mi atendis Adrianan en la flughaveno. (Renata restis en la kampadejo.) La aviadilo malfruis. En la flughaveno troviĝis ankaŭ Flavio, kun Jana, kiu ankaŭ atendis Adrianan. Bone, Flavio kompreneble estas la edzo de Adriana, sed al mi ne ŝajnas saĝe atendi kun amantino la gravedan edzinon. Feliĉe Jana komprenis tion (Rusio estas kultura lando) kaj ni sukcesis turnigi Flavion. Flavio kaj Jana iris hejmen, kaj mi sola atendis la alvenon de la aviadilo.

Kiam mi fine ekvidis Adrianan, ŝia ventro estis malpli granda ol tio kion mi antaŭe imagis al mi. Sed la sepa monato fine ne estas la naŭa monato, eble jen ĉio. Ni ĉirkaŭbrakiĝis kaj veturis reen al la urbo. Estis malfacile paroli kun Adriana. Ekzemple, ŝi jam forgesis eĉ la korelativan tabelon. Tial ĉiuj ŝiaj eldiroj estis malfacile relativeblaj. Cetere, tiun nokton, mi ne deziris resti sola kun Adriana. Mi telefonis al Mandy. Feliĉe, kiam ni revenis hejmen, Mandy jam sidis antaŭ la pordo.

Adriana tuj enlitiĝis. Mi sidis sur la teraso, kun Mandy. Ni trinkis botelon da ruĝa vino. Mandy: "Vi amoris ankaŭ kun ŝi, ĉu?" Mi: "Jese." Ŝi: "Vi ne estas la patro de la infaneto, ĉu?" Mi: "He, mi pensas ke ne." Mandy: "Ĉu vi ne estas certa?" Mi: "Flavio estas la patro de la infano." Ŝi: "Vi fine certas pri tio, ĉu?" Mi: "Kompreneble." Mi pensis pri tio ke ankaŭ Mandy amoris kun Flavio. Verŝajne ŝi ankaŭ amoris kun aliaj uloj, sed tio ne estas mia afero, ĉu ne?

Mi: "Kial vi ne akompanos nin al la kampadejo?" Mandy: "Mi preferus resti ĉi-tie. Mi ĉiam deziras tian terason." Mi: "Bone, vi restu ĉi-tie. Kial ne? Vi povas sunumi nuda sur la teraso sen tio ke ĉiuj vidas vin." Mandy: "Jes, mi pensas tion ke mi deziras sunumi min nuda ĉi-tie." Mi donis al ŝi la ŝlosilojn de la loĝejo. Ŝi: "He, dankon."

Ni amoris. Ŝi: "He, vi ne rerazis al vi la akselojn ..." Mi: "Verŝajne vi pravas. Kaj vi ne rerazis al vi la piĉon." Mi metis fingron en la ujon de Mandy kaj komencis leki ŝin. Kompreneble ne estas problemo ke ŝi dormas en mia lito, sed mi esperas ke Mandy ne invitas aliajn ulojn en mian liton. Samtempe la penso pri tio ekscitigis min. Ĉu ankaŭ Mandy amoris kun tiu islanda profesoro? Mandy suĉis min, poste mi prenis ŝin de malantaŭe. Mi rigardis ŝian dorson kaj forte orgasmis.

En la mateno mi kun Adriana reveturis al la kampadejo, dum Mandy restas en la loĝejo. Pluvegas.

No comments: