2008-07-16

Fremduline

Hieraŭ kiam mi venis hejmen, mi trovis Renatan sur la teraso kun junulino kiun mi ne tuj rekonis. Ili kuŝis sur tukoj, sunumante. La fremdulino stariĝis kaj leĝere ĉirkaŭbrakis min: "He, ĉu vi ne rekonas min?" Nu, estis Tina, la belulino de la orgia nokto. Ŝi portis nigran kalsoneton, sufiĉe grandan, cetere nenion. Plaĉis al mi la vidon de ŝia eta ĉebrusto.

Ni tagmanĝis. (La du inoj revestiĝis.) Ni parolis pri la fiaskigita orgio. La loka ĵurnalo jam publikigis la artikolon de la ĉeestinta ĵurnalisto: li priskribis la drinkan diboĉon kaj esprimis sian surprizon pri la manko de nudeco, seksumado ktp. Mi pensas ke li bone kaptis la etoson, sed la artikolo ne plaĉis al Renata. Tina altigis al si la ŝultrojn: "Venu la venontan fojon. Tiam estu pli da kondomoj kaj malpli da drinkaĵoj."

Mi demandis al Tina ĉu ŝi havas amikon. Ŝi: "He, mi havas amikinon." Evidente ke ŝi vivas kun alia ino: "Ŝi estas lesbanino, mi estas ambaŭseksemulino. Eble mi preferas inojn, sed foje ankaŭ ulojn." Laŭ la maniero kiel Tina kaj Renata rigardis unu la alian mi nun ne plu dubis pri tio ke ili kune pasigis la tagon, enlite.

Poste ni denove iris sur la terason. La inoj senvestiĝis, sed Tina ankoraŭ ne demetis la kalsoneton. Renata rakontis pri nia venonta vizito al la naturista kampadejo. Ĉu Tina vizitos nin? Ne, Tina ne vizitos nin: "Nudismo, ĉu? Por mi nudeco estas ligita al seksumado." Ŝi je kelkaj centimetroj malaltigis al si la randon de sia kalsoneto, poste rekaŝis al si la haŭton: "Tiel nudeco estus invito al amoro, ĉu ne?"

No comments: