2008-07-14

Rumi

Dum la semajnfino vizitis nin Rumi la bulgarino kaj Udo la germano. Lundon ili veturos al la naturista kampadejo kie ili pasigos grandan parton de la somero. Venontan lundon ankaŭ ni kun Renata ekokupos nian kampadejan bangalon.

Bone, Rumi kaj Udo alvenis vendrede, malfrue. La bulgarinon mi vidis vestita la unuan fojon, eĉ vere. Udo proponis germanan bieron, sed pensante pri la vinaj orgioj de la pasinta nokto, sufiĉis al mi unu botelo. Ni tuj enlitiĝis, kaj mi ekdormis kiam mia kapo trafis la kusenon.

Sabate, agrable malfrue, ni havis verdan matenmanĝon, nudaj sur la teraso. Ni parolis per vortoj el diversaj lingvoj. Rumi ankoraŭ havas sian umbilikan traboraĵon, cetere duoblajn traboraĵojn je la cicoj: stangetoj vertikale kaj horizontale. Treege bele. Poste ni iris en la urbon. Ni vizitis Flavion. Rumi parolis kun Jana, ŝajnas ke bulgarinoj kaj rusinoj posedas multajn komunajn vortojn. (Ĉu rusoj kaj bulgaroj havas komunajn vortojn? Tion mi ankoraŭ ne scias.)

En la vespero ni fine konsumis la germanan bieron. Dimanĉon, matene, mi trovis Rumi-n en la banĉambro. Ŝi demetis la traboraĵojn dum ŝi lavis al si la mamojn. Poste ŝi remetis la stangetojn. Ekscitiga vidaĵo. Rumi faris demandon koncerne plaĝretpilko. (Kion ekzakte? Mi ne scias.) Ŝi altigis al si la manojn kvazaŭ ekbatante pilkon. Ŝiaj mamoj bele moviĝis. Mi kapjesis plurfoje. Poste ni matenmanĝis.

No comments: