2008-07-08

Sapo

Renata havas islandan sapon. Mi vidis ĝin jam antaŭ monatoj, kiam Renata petis ke mi lavu al ŝi la dorson, uzante tiun sapon. Ĝi enhavas algojn kaj vulkanajn mineralojn el la varmaj fontoj de Islando, kiuj (laŭ Renata) purigas kaj nutras la haŭton. (Renata: "Palpu al mi la postaĵon. Molhaŭta, ĉu ne?" Jes, tiam mi tuj konstatis ke ŝia haŭto estas pli mola ol antaŭe. Verŝajne ŝi ĵus aĉetis la sapon.)

Nun, kiam mi eksciis pri la profesoro pri mezorienta arkeologio, mi denove vole-nevole ekpensis pri la sapo, kaj facile retrovis ĝin en la banĉambro. Vere, la haŭto de Renata ĉiam estas same mola. Verŝajne ŝi ĉiutage lavas al si la sidvangojn kun tiu sapo.

Mi: "Ĉu tiun donis al vi via islandano?" Renata: "Ne ... cetere, li ne estas mia islandano. Li estas mia profesoro de mezorienta arkeologio." Mi: "Ĝuste." Renata. "Se tio interesas al vi, mi petis al li ke li traduku la islandan tekston de la pakaĵo." (Ŝi denove menciis la vulkanajn mineralojn kaj la algojn.)

Mi: "Ĉu ankaŭ li partoprenos la grupseksajn orgiojn?" Ŝi: "Kion?" Mi: "La profesoro mezislanda kaj lia bela edzino tridekkvinjaraĝa." Renata: "Ne, mi estas certa pri tio ke ne." Mi: "Kial ne?" Ŝi: "Nu, eble tion ne interesas al ili, ĉu?" Mi: "Bone, vi jam sukcesis konvinki min pri tio ke mi nepre ĉeestu tiujn orgiojn. Estos ĵaŭde, ĉu ne? Kial vi ne venigu ankaŭ ilin?" Ŝi: "Kial vi diras ĉi-ĉion?" Mi: "Eble plaĉus al mi vidi lian edzinon ..."

Renata: "Venu, karulo. Ĉesu tion." Ŝi kuŝiĝis sur la lito, surventre, kaj mi kisis al ŝi la du sidvangojn dum mi pensis pri la edzino de la profesoro, kiun mi ankoraŭ ne vidis. Poste Renata suĉis min. Fine, kiam ni amoris, mi jam forgesis pri ĉiuj aliaj inoj de la mondo. Ni orgasmis samtempe.

Renata, poste: "Ĉu mi diris tion ke mi invitis Anjan al la kampadejo?" Mi: "Ne, tion vi ne diris. Kaj Anja, kion diris?" Renata: "Nur tion ke ŝi devas pripensi la aferon." Ĉu Renata denove deziras kunigi la tutan mondon en tiun kabanon de la naturista kampejo? Mi: "Kaj Adriana, ĉu?" Renata: "Jes, Adriana." Mi: "Kaj Golo, ĉu?" Renata ekridis: "Ĉu Golo?" Mi: "Kial vi ne demandas al li?" Ŝi: "Bone, mi demandos al li. Certe ke mi demandos al li."

No comments: