2005-09-27

Ĵaŭdon, pasintsemajne

Mi ankoraŭ ne diris ke revenis la Ĉefo de Vendo. Bone, li revenis ĵaŭde, kun nigra okulo.

(Tion certe faris al li la edzino, diris Lada.) Kaj se la Dikulo havas edzinon, ŝi verŝajne povas bati nigra lian okulon.

Mi povis vidi ke Johana estis nervoza, tre multe kaj mallaŭte paroladis kun du aliaj virinoj de Vendo, kaj je la 9a aŭdiĝis altaj voĉoj el la oficejo de la Ĉefo. Estis evidente ke li maldungis Johanan.

Kaj posttagmeze ŝi sidis en unu el la aŭtoj de Transporto. Lada dungis ŝin kiel ŝoforo. Surprizis min ke Lada faris tion.

Kaj Roĝero diris: "He, he. Ĉu ŝi nun uzos nian duŝon?" Roĝero estas ŝoforo ĉe Transporto kaj la ŝoforoj havas duŝejon kun tri duŝoj. Ĝis nun estas nur viraj ŝoforoj.

Kaj koncerne antaŭa posto: Laŭ Flavio la meza daŭro de homa vivo en la ŝtona epoko ne estis 30 jaroj, sed 29,6 jaroj. Kiel li povas scii tion?

No comments: