2005-09-28

Granda Frato

Mi iel-tiel ne komprenas kial homoj lasas sin enŝlosigi en domo, dum 140 tagoj, sen kontakto kun la ekstera mondo, garditaj de 68 kameraoj kaj 189 mikrofonoj - sed tio estas la koncepto de Granda Frato kiun ni nun povas rigardi televidile 24 horojn tage. Kaj Renata tiel lernis kelkajn novajn vortojn, kelkaj el kiuj sonas amuzaj en nia dialekto ...

La partoprenantoj ŝajne rapide forgesas pri la okuloj de Granda Frato, kaj du el ili laŭdire jam faris amoron en la domo. Ili ĉiuj estas junaj, aĝaj inter 19 kaj 32 jaroj, maljunulo elvoĉiĝis jam la unuan semajnon.

Ni rigardas scenon el la banejo, kie nun duŝadas junulo kaj du junulinoj. Unu el la junulinoj havas belajn mametojn, ŝi estas unu el tiuj kiuj laŭdire jam faris amoron, tiuj de la alia laŭ mi estas tro grandaj. Ŝi havas tatuaĵon sur la maldekstra pugo. Mi kredis ke tatuaĵoj estas out. Verŝajne Anja kaj Renata pli atente rigardas la junulon.

Anja demandas: - Se mi partoprenus Grandan Fraton, ĉu vi tolerus ke mi duŝas nuda tiel ke la tuta lando povas vidi min?

Mi ja iom post iom alkutimiĝis al tio ke aliaj homoj vidis Anjan nuda.

- Nu, se vi tion dezirus. Vi ja ne povus ne duŝi dum 140 tagoj, kaj nude antaŭ la kameraoj ŝajnas esti la sola ebleco.
- Kaj se mi faris amoron kun alia partoprenanto?
- He, tion mi nature ne tolerus!

- Anja, diras Renata, - ĉu vi deziras partopreni? Aŭ ĉu io alia?

Kaj mi diras: - Mi proponas ke vi ambaŭ aliĝas al Granda Frato. Tiel mi povas rigardi vin duŝi ĉiutage.

La televido montris scenon el la salono, kie tri junuloj paroladas.

Renata diras: - Kion signifas "tsemak"?
- Kion? Tio ne estas vorto.

Kiel dirite, mi ne komprenas kial homoj lasas sin tiel enŝlosigi. Sed mi ja bone komprenas kial homoj deziras rigardi ilin.

No comments: