2005-09-25

Elektro

Sen elektro nuntempe funkcias kvazaŭ nenio. Mi eĉ ne povis skribi blogon. Kaj ni ne povis rigardi La Reĝon de la Bovoj kun Patricia Pillar aŭ Grandan Fraton.

Sed mi povis kuŝi, en la mallumo, dum horoj kun la brakoj ĉirkaŭ Anja.

Ni frue enlitiĝis. Ankaŭ Renata frue enlitiĝis, sola. (Aŭ ni ludis ŝakon en la vagema lumo de kandelo.)

1 comment:

Anonymous said...

La Regxo de la Bovo? Kun Patricia Pillar?
Brazila dramserio?
Nun vi bezonas diri al ni kie vi logxas! Vi parolas pri multaj aferoj, sed mi ne trovis de kie vi estas, kaj el kie via(j) gasto(j) venas... Mi estas tre scivolema, hahaha :-)