2005-09-17

Anja intervjuiĝis

Anja intervjuiĝis en librovendejo, de la televido. Ni vidis ŝin en la Televida Ĵurnalo hieraŭ. La ĵurnalisto demandis ĉu ŝi legis libron de Paŭlo Koeljo. Anja respondis ke ŝi legis "La Alkimiston" kaj trovis ĝin bona.

Oni faris demandojn al ses personoj kiuj hazarde vizitis la vendejon. Alia virino respondis ke ŝi legis "La diablon kaj fraŭlinon Prym", maljuna sinjoro asertis ke li legis ĉiujn librojn de Koeljo, sed ne povis memori titolojn. Juna viro kredis ke Paŭlo Koeljo estas mezdistanckuristo el Kenio kiu nun kuras por La Unuigitaj Arabaj Emiratoj.

La intervjuoj estis okaze de la traduko de la libro "Dek unu minutoj". La ĵurnalisto diris al Anja ke la titolo alludas al la meza daŭro de koito. Anja diris rapide: "Ĉe ni daŭras multe pli longe!" Mi tre fieris pri tio respondo kaj donis al ŝi amplenan kison.

Anja ricevis senpagan ekzempleron de "Dek unu minutoj", kaj nun ni legos ĝin.

1 comment:

Anonymous said...

Mi legis tiun libron antaŭ du jaroj, kaj mia vidpunkto rilate virinojn ege ŝanĝiĝis.

Gratulojn por via ĉarma blogo :) tre interesa!

Nicola, nenifaranto