2005-09-30

Aŭtunaj tagoj

Grizaj tagoj, la suno frue subiras. Forestas la etaj supraĵoj kiuj apenaŭ kaŝas la mamojn kaj la ventron de hodiaŭaj junulinoj - aŭ pli korekte: ili estas kovritaj de pli varmaj vestaĵoj.

Sed ankoraŭ regas la straton la algluantaj kaj anatomie formitaj pantalonoj, kiuj beligas la postaĵojn kaj la femurojn de la samaj junulinoj.

Mi vizitis Flavion. Vizitis Flavion ankaŭ Ildikó el Hungario. Lena estas ĉe la amikino en la ĉefurbo. Mi deantaŭe ne konis la nomon Ildikó, sed evidentiĝis ke estas ina nomo. Blonda, nigrokula, mezalta, svelta, sufiĉe sportiva. Ŝi sidis sur la ergometra biciklo kiun havas Flavio sed neniam uzas, pedalante malrapide, kaj mi surpriziĝis kiam ŝi akceptis botelon da biero. Kaj poste ankoraŭ unu.

De la maniero laŭ kiu li tuŝetis ŝin, mi konkludis ke ili dormis en la sama lito. Kaj ne nur unufoje. Flavio parolis al ŝi en miksaĵo de angla, hungara kaj germana lingvoj.

Mi iris hejmen kaj trovis Anjan sola, malpleniganta la saŭnon. Ŝi portis nur helruĝan kalsoneton kaj ŝvitis pro la laboro. Mi helpis ŝin dum duonhoro, poste ni faris amoron sur la sidiloj de la saŭno. Komence ŝi rajdis min, poste mi prenis ŝin de malantaŭe, ĝuante ŝiajn belan dorson kaj postaĵon.

La praavo de Anja venis el Finnlando post la rusa revolucio. Li starigis saŭnon kaj poste dometon en la arbaro. Tial Anja kvazaŭ ne povas vivi sen saŭno. Sed dum la somero ni plenigas ĝin de ĉio kion ni ne bezonas.

1 comment:

Anonymous said...

La unuan skibajxon esperantan mi legis pri la koitado. Bonfartu plu kaj plu fiku.