2005-07-31

Festeno

Sabate ni aranĝis festenon, ĉeestis ŝajne pli ol cent homoj, aŭ eble mi nombris duoble, ĉar ne mankis al ni biero aŭ vino.

Iu ulo, amiko de amikino de Anja, parolis kun Renata kaj iel-tiel deziris ke ŝi kisu lin, sed ŝi insistis, en iom ebria angla, ke li petu tion en esperanto. Li alparolis min, petante ke mi helpu, kaj mi, sciante kion li volas, instruis al li la frazon: "Tiru al mi la orelojn!" Post kelkaj minutoj li estis kapabla eldiri tion kiel denaskulo, malgraŭ la vinon kiun li trinkis.

Li denove prezentis sin al Renata kaj diris la magian frazon. Renata ekridis surprizigite, ektiris al li la orelojn, kaj kisis lin sur la frunto. Poste ŝi amikeme ŝovis lin en la sofon kaj iris por trovi al si novan botelon da biero.

Virino kun ruĝa hararo, amikino de amiko de mi, montris al ni siajn pircingojn, kaj ĉar almenaŭ unu el ili iras tra mampinto, ŝi lasis nin admiri du sufiĉe belformajn mamojn.

Mi dancis kun Renata kaj sentis ŝian varman korpon kontraŭ la mia, dum ŝi ridante tiretis al mi la orelojn. Fine ŝi kisis min. Surbuŝe.

2005-07-29

Ŝako

Hieraŭ vespere mi ludis ŝakon kun Renata. La unuan fojon venkis mi, kaj la duan fojon venkis ŝi. Kiam ni komencis la trian partion, sonigis la telefono. Estis amiko el la vilaĝo, kiun mi ne vidis dum du aŭ tri jaroj. Li venos al la urbo, kaj mi petis lin viziti nin.

Kiam finiĝis la telefonado, Renata estis okupata kunmeti la novan libroŝrankon kun Anja, kaj ni ne daŭrigis la ludadon.

La ŝakfiguroj estas el vitro, kaj oni povas vidi la helruĝajn ungojn de Renata tra la vitro.

2005-07-28

Nokte

Foje estas nokto, eĉ nun dum la somero. Anja kaj mi havas sufiĉe grandan dormoĉambron, kun fenestro al la parko, tiel ke povas esti kaj silente kaj agrable malvarme dum la nokto.

Kiam ni kunloĝiĝis Anja aĉetis belan piĵamon. Tiutempe ŝi ĵus legis libron de iu franca verkisto, kaj sur la kovrilo estis bildo de viro kaj virino portantaj unusolan piĵamon, la viro portis la pantalonan parton, dum ŝi portis la supran parton, kiu atingis ŝin ĝis la femuroj. Bona ideo, Anja pensis, kaj tiel estis.

Poste ni ĉiam dividas la saman piĵamon, sed post la dua nokto ni iomete "ŝanĝis la bildon": Ekde la tria nokto mi portas la supraĵon kaj Anja portas la pantalonojn ...

Kiam Anja estis knabino kaj loĝis ĉe siaj gepatroj, ŝi portis ĉiam longan noktan jupon, sed poste, kiel juna virino, ŝi ofte dormis nuda aŭ kun nura kalsoneto. - Ĉu junula ribeligo? mi demandis iam. - Ne, simple ĉar estis pli agrable tiel, ŝi respondis tiam.

Nun, matene, mi vidas ŝin ellitiĝi, en piĵama pantalono kaj kun nuda brusto. Ŝi forŝovas la kurtenojn kun sperta movo, tiel ke oni ne vidu ŝin de la parko. Poste ŝi iras en la kuirejon, ankoraŭ duonnuda, startigas la kafomaŝinon, pluiras al la banejo, duŝas kaj vestiĝas. Dum mi staras ĉe la fenestro, portanta mian butonitan piĵamosupraĵon, kaj rigardas la homojn kaj la hundojn en la parko.

Tre plaĉas al mi loĝi kun Anja.

2005-07-26

Mankantaj vortoj, mankantaj vestaĵoj

Mi konstatas ke mi lastatempe komencis iomete pensi en esperanto. La kialo estas nature ke Renata loĝas ĉe ni kaj dum la lastaj naŭ tagoj ni parolis preskaŭ nur esperanton hejme.

Mi ankaŭ konstatas ke mankas al mi multaj vortoj. Ekzemple, vortoj pri diversaj vestaĵoj. Mi ne multe okupas min pri tiuj vortoj, sed somere, vidante la homojn sur la Placo, mi ne memoras la vortojn pri ĉiuj tiuj mallongaj kaj algluantaj vestaĵoj kiuj apenaŭ kovras la mamojn, ventrojn kaj postaĵojn de ŝajne la plimulto de junaj virinoj. (Pardonu al mi ke mi ne multe atentas la virojn kaj iliajn vestaĵojn ...)

Hieraŭ, survoje al la plaĝo, Anja kaj Renata diskutis bankostumojn, ĉu unupecaj aŭ dupecaj? Bikino estas unusenca vorto, sed kio estas monokino? En kelkaj landoj monokino estas bankostumo kiu kovras la tutan torson, kaj en aliaj landoj kaj kulturoj ĝi estas nura kalsoneto (bikino sen supraĵo). Kaj en esperanto?

- Kiel oni diras topless en esperanto? Anja demandas.
Mi ne scias. Kiel dirite, mankas al mi multaj vortoj.
- Nudbrusta, Renata proponas.
Laŭ mi, tio estas tro simple:
- Sed ankaŭ viro povas esti nudbrusta, sed nur virino povas esti topless.
- Kaj ĉu unu el vi du kunportis la Plenan Ilustritan Vortaron? Renata ridetas.
Almenaŭ mi ne.
- Kaj ĉu vi pensas ke la bildo kiu ilustras la vorton nudbrusta, montras veran esperantistinon? Renata daŭrigas.
- Certe, Anja opinias, - ĉiuj bildoj en la PIV devus og devas montri esperantistojn.
- Ankaŭ la bildo pri astronaŭto? Laŭ mi, neniam estis esperantisto en la spaco.
- Laŭ mi, mi diras, - ne ekzistas nek esperantistaj astronaŭtoj nek nudbrustaj esperantistinoj!
Kaj Renata ekridas:
- Vi vidu!

Kelkaj pensoj

Eble legantoj ekhavis malĝustan impreson, vidu antaŭan poston, sed vidante Renatan nuda mi ne povis malhelpi altiron. Kion fari? Mi loĝas jam preskaŭ tri jarojn kun Anja, kaj ni havas bonan rilaton. Sed ne okazas ĉiutage ke fremda virino nude sunumas sin sur nia teraso. Almenaŭ preskaŭ fremda, mi ja konas ŝin nur semajnon.

Nenio povas kaj devas okazi. Kaj estus ankaŭ malĝuste se legantoj kredas ke mi nur pensas pri la korpo de Renata. Estas interese paroli kun ŝi, kaj ŝi estas tre inteligenta virino.

Kiel longe ŝi ankoraŭ loĝos ĉe ni? Unuflanke mi dezirus ke la somero baldaŭ finiĝos, tiel ke ĉio revenos al ordinara, ke fremdaj virinoj portos sufiĉe da vestoj, kaj ke Anja kaj mi denove vivos solaj ...

2005-07-25

Du nudaj amikinoj

La du amikinoj sunumas sin sur la teraso ... Anja, mia amikino, kaj Renata - la ŝia.

Kiam ili venis hejmen tiun ĉi posttagmezon, ili tuj elektis la terason. Estas varmega tago. Ili demetis la jupojn kaj T-ĉemizojn - Renata ankaŭ dehakis la mamzonon. (Anja ne havas tre grandajn mamojn kaj tial preferas ne porti mamzonon kiam estas tro varme ...) Poste ili rapide subenŝovis la kalsonetojn kaj kuŝigis sin surventre.

Mi demandis al ili ĉu ili dezirus malvarman trinkaĵon. Jes, bieron, certe! Mi admire rigardis al la bela postaĵo de Renata.

Poste ili sidiĝis kaj ni trinkis glacie malvarman bieron. Jes, certe, Renata havas pli grandajn mamojn ol Anja, kun fortikaj, brunaj mampintoj.

Tiun ĉi semajnon ni parolis preskaŭ nur esperanton, ĉar Renata loĝas ĉe ni ĝis kiam ŝi trovos propran loĝejeton. La venontan monaton komencos la universitata jaro. Certe, ŝi plaĉas al mi.

La amikinoj de mia amikino estu ankaŭ miaj amikinoj ...!