2008-06-25

Orfiŝe

Renata portis T-ĉemizon kun teksto, anglalingve: "Mi 'stas virgulino". Mi: "Bela T-ĉemizo, he!" Ŝi: "Dankon. Mi aĉetis tri, diverstekstaj." Ŝi demetis la ĉemizon, ni iris sur la terason, ŝi demetis ankaŭ la mamzonon. Varma sunbrilo en la posttagmezo. Mi: "He, kaj nun vi estas virgulino?" Renata: "Nu, kion? Ŝajnas ke vi hodiaŭ havas la cerbon kaj la memorkapablon de orfiŝo ..."

Mi: "La T-ĉemizo, teksto, anglalingve, ĉu?" Ŝi: "Kaj vi, kiam vi lernis la anglan lingvon?" Nu, mi ne demandis pri tio ĉu estas ŝia tempo de la monato.

Renata, poste, kuŝanta sur la teraso: "Kaj Jana, kion vi pensas pri ŝi? Aŭ eble vi ne memoras ke ŝi akompanis nin al la rokaĵoj ..." Mi: "Ŝi plaĉas al mi. Konsentite." Renata: "Vi deziras amori kun ŝi, ĉu?" Mi: "Nu, ne, tion mi ne pensas. Kaj vi, kion vi pensas pri Jana?"

Renata: "Ŝi ne plaĉas al mi." Mi: "Kial ne? Vi pensas ke ŝi estas spionino, ĉu?" Renata: "Ne, ŝi simple ne plaĉas al mi. Cetere, ne ĉiu ruso estas spiono." Mi: "Jen, ŝi malplaĉas al vi simple pro tio ke ŝi dormas en la lito de Flavio, ĉu?" Renata kuŝiĝis surventre: "Mi ne deziras amori kun Flavio, se tion vi pensas. Konsentite, iam, antaŭ longa tempo, mi sentis deziron pri li. Sed nun ne plu." Mi: "Kaj nun, kial ne plu?" Renata: "Li estas la edzo de mia fratino. Tion ne forgesu."

Dum kelkaj minutoj ŝi parolis pri Adriana. Poste, sen interŝtupo: "Kial ni ne aĉetas ujon kun orfiŝoj?" Foje plaĉas al mi kiam Renata diras "ni", foje malplaĉas. Mi: "Bone, kial ne?" Renata: "Ruĝan kaj bluan." Mi: "La ruĝa estas la ino kaj la blua estas la ulo, ĉu?" Ŝi: "Kompreneble." Mi ne demandis pri flava orfiŝo.

Mi metis sunoleon sur la dorso de Renata. Ŝi: "Kion vi faris en la arbaro?" Mi: "Kiu, kiam?" Ŝi: "Vi kun Jana, ĉu vi ne memoras?" Mi: "Ŝi devis pisi. Tute natura afero. Kaj, se tion vi deziras scii, ankaŭ mi utiligis la eblecon." Ŝi: "Nu, la eblecon de kio?" Mi: "De pisi, kompreneble. Cetere, ŝi unue demandis al Flavio ĉu li povu akompani ŝin. Poste ŝi demandis al vi. Ŝi ne deziris sola iri en la arbaron."

Renata: "Bone, nun mi komprenas. Mi ne komprenis tion kion ŝi diris. Nu, ĉu vi alrigardis kiam ŝi pisis?" Mi: "Renata, honeste, nun mi iras al la Komerca Centro kaj aĉetos du orfiŝojn kun ujo." Ŝi: Ruĝan kaj bluan."

2008-06-24

Rokaĵe

Sabate ni kun Renata, Flavio kaj Jana fine revizitis la rokaĵojn. Laŭ Renata oni lastatempe tute silentis pri la rokaĵoj, tiel ke verŝajne ĉiuj jam forgesis pri la fermigaj debatoj. Ĉu ankaŭ Franka akompanu nin? Nu, Renata demandis kaj redemandadis, sed fine Franka, ĉu bedaŭrinde aŭ malbedaŭrinde, decidis ne pasigi kun ni la tagon.

Ni senvestiĝis. Renata malgraŭ ĉio ankoraŭ timis ĉeeston de rigardemuloj, tial ni ekokupis lokon tuj apud la rivero, for de ĉiuj arboj kaj aliaj kaŝejoj. Ankaŭ Jana senhezite tuj nudigis al si la bruston, sed mi vidis tion ke ŝi surpriziĝis komprenante ke ni tute senvestiĝis. Ŝi ne demetis la kalsoneton. Verŝajne Flavio ne rakontis al ŝi ĉion pri la rokaĵoj. Aŭ eble li tion rakontis, kaj ŝi ne komprenis.

Mi ĝuis la vidon de la mametoj de Jana, kiujn mi antaŭe vidis nur dum mallonga brilumo. Fine Jana vidis sufiĉe da aliaj nudaj ulinoj, kaj post plonĝo en la malvarman akvon de la rivero ŝi diskrete demetis al si la kalsoneton.

Mi kun Flavio rigardadis la du inojn kiuj kuŝis surventre sur la bantukoj. He, belaj postaĵoj! Ulaĉo faris obscenan mangeston, sed kiam li ekvidis la reagon de Flavio, li tuj foriris.

Jana, fine, devis pisi. Flavio montris al la plej prokcima parto de la arbaro, sur la alia flanko de la rokaĵoj. Jana: "Vi akompanu min, ĉu?" Flavio kapneis, verŝajne ne komprenante la kialon de tio. Jana demandis al Renata, sed ŝi aŭ ne komprenis aŭ ankoraŭ timis la ĉeeston de rigardemuloj. Fine mi akompanis Janan.

Ni eniris la arbaron. Jana: "Ne rigardu, he!" Ŝi iris malantaŭ arbon kaj sidiĝis sur la kalkanoj. Mi aŭdis la sonon de ŝiaj gutoj kontraŭ la tero. Ankaŭ mi pisis, sur la alia flanko de la arbo. Subite mi ekvidis Janan, veninte de malantaŭ la arbo, kiu rigardis min. Ŝi komplice ridetis al mi, kaj mi sentis la hardiĝon de mia ilo. Ni rapide reiris al nia loko ĉe la rivero.

Posttagmeze, kiam ni revenis hejmen, mi amoris kun Renata. Mi pensis: ĉu Flavio en tiu ĉi momento amoras kun Jana? Tio, kompreneble, ne estas malverŝajne. Mi pensis pri la rigardo de Jana, kaj forte orgasmis. Renata, poste: "La rokaĵoj denove ekscitis vin, ĉu?"