2010-03-31

Pece

Unue ni ekhejtigis la saŭnon, poste ni amoris: unue mi metis al Renata oleon inter la femurojn kaj masaĝis al ŝi la pubon ĝis kiam ŝi ĝeme orgasmadis, poste ŝi metis oleon sur sian jam ŝvitan bruston kaj mi koitis inter ŝiaj mamoj dum ŝi permane kunpremis la duonojn kaj fine mi sperme trafis al ŝi la bruston, la kolon kaj la mentonon. Guto eĉ trafis al ŝi la frunton kaj glitis en ŝian okulon. Renata ekridis kaj forviŝis ĝin.

Ni duŝadis. Kiam ni prokcimiĝis al la saŭno, soniĝis la porda sonorilo. Renata observis la rigardilon, poste malfermis la pordon kaj jen la Gotikulino. Mi vidis tion ke ruĝiĝis la pala vizaĝo kiam ŝi ekvidis nin. Renata: "Ni jam preparis la saŭnon. Ĉu vi akompanos nin?" La Gotikulino kapjesis kaj heziteme komencis senvestiĝi.

Tio okazis jam antaŭ kelkaj semajnoj, pri kiuj mi ankoraŭ ne skribis. Post la saŭnado (la Gotikulino nun havas traboraĵon je ambaŭ cicoj), la du ulinoj malaperis en la dormoĉambron. Mi telefonis Maŭran. Maŭra ankoraŭ havis acidan mienon pro la gravedulino de la studanta domo ("Manlaboro. Jen parolo de ĉiesulino. Ŝi verŝajne eĉ ne scias tion kiu estas la patro de la infano.") Mi invitis ŝin al la mezepoka restoracio de Antonio, ŝi akceptis. (Mi tuj regretis, ĉar mi deziras revidi Nataŝan, sed kompreneble ne en la kompanio de Maŭra. Nu, eble Nataŝa hodiaŭ ne ĉeestas, jen tion mi pensis.)

Kiam ni eniris la restoracion, Nataŝa tuj venis al nia tablo. Oni facile vidas tion ke ŝi estas graveda. Ŝi demandeme rigardis min, sed cetere agis tre profesie, proponante pladojn, vinon kaj likvoron. Maŭra havis tre belan aspekton kaj jam malaperis la acida mieno. Mi de tempo al tempo rigardis en la direkton de Nataŝa, sed ŝi okupiĝis kun aliaj gegastoj. Poste mi akompanis Maŭron al ŝia hejmo. (Maŭra: "Ĉu vi konas ŝin?" Mi: "Kiun?" Ŝi: "La gravedan kelnerinon." Mi, post paŭzo: "Mi konas Antonion, la restoraciestro. Nataŝa estas lia edzino. Ŝi atendas ilian duan infanon." Ni atingis la domon. (Maŭra: "Ni ne povas amori." Mi: "He, kial ne?" Ŝi: "La gepatroj hejmas." Mi: "Ha, jen, viaj gepatroj." Ŝi: "Venu, mi prezentos vin al ili." Mi. "Eble hodiaŭ ne estas la perfekta tago por tia prezentado." Ŝi altigis al si la ŝultrojn: "Bone. Eble ke ne.") Ni iris tien kaj reen laŭ la vojo. (Mi: "Ni povas amori tie, malantaŭ la heĝo." Ŝi: "He, agu normale.") Ni kisiĝis kaj adiaŭis. Ĉu revenis la acida mieno?

Mi telefonis al la mezepoka restoracio. Respondis Nataŝa. Verŝajne ne estis bona ideo paroli kun ŝi. (Mi: "Mi deziras paroli kun vi." Nataŝa: "Pri kio?" Mi: "Mi deziras paroli kun vi." Ŝi: "Tion vi jam diris. Nu, parolu. Cetere, kiu estas via amikino? Bonmaniera ulino, ĉu vi estas ŝia tipo?")

Kiam mi revenis hejmen, Renata kun la Gotikulino televidile rigardis elsendon pri inspektoro Poirot. Ili jam ludis ŝakon. (Laŭŝajne venkis la Gotikulino, mi rekonis la situacion: la blanka reĝo kuŝis sur la tabulo, kaj la Gotikulino kompreneble ĉiam regas la nigrajn pecojn.)