2005-07-26

Mankantaj vortoj, mankantaj vestaĵoj

Mi konstatas ke mi lastatempe komencis iomete pensi en esperanto. La kialo estas nature ke Renata loĝas ĉe ni kaj dum la lastaj naŭ tagoj ni parolis preskaŭ nur esperanton hejme.

Mi ankaŭ konstatas ke mankas al mi multaj vortoj. Ekzemple, vortoj pri diversaj vestaĵoj. Mi ne multe okupas min pri tiuj vortoj, sed somere, vidante la homojn sur la Placo, mi ne memoras la vortojn pri ĉiuj tiuj mallongaj kaj algluantaj vestaĵoj kiuj apenaŭ kovras la mamojn, ventrojn kaj postaĵojn de ŝajne la plimulto de junaj virinoj. (Pardonu al mi ke mi ne multe atentas la virojn kaj iliajn vestaĵojn ...)

Hieraŭ, survoje al la plaĝo, Anja kaj Renata diskutis bankostumojn, ĉu unupecaj aŭ dupecaj? Bikino estas unusenca vorto, sed kio estas monokino? En kelkaj landoj monokino estas bankostumo kiu kovras la tutan torson, kaj en aliaj landoj kaj kulturoj ĝi estas nura kalsoneto (bikino sen supraĵo). Kaj en esperanto?

- Kiel oni diras topless en esperanto? Anja demandas.
Mi ne scias. Kiel dirite, mankas al mi multaj vortoj.
- Nudbrusta, Renata proponas.
Laŭ mi, tio estas tro simple:
- Sed ankaŭ viro povas esti nudbrusta, sed nur virino povas esti topless.
- Kaj ĉu unu el vi du kunportis la Plenan Ilustritan Vortaron? Renata ridetas.
Almenaŭ mi ne.
- Kaj ĉu vi pensas ke la bildo kiu ilustras la vorton nudbrusta, montras veran esperantistinon? Renata daŭrigas.
- Certe, Anja opinias, - ĉiuj bildoj en la PIV devus og devas montri esperantistojn.
- Ankaŭ la bildo pri astronaŭto? Laŭ mi, neniam estis esperantisto en la spaco.
- Laŭ mi, mi diras, - ne ekzistas nek esperantistaj astronaŭtoj nek nudbrustaj esperantistinoj!
Kaj Renata ekridas:
- Vi vidu!

1 comment:

MCG said...

Saluton! Bela blogo! Mi devas aldoni ghin al mia listo!