2007-03-21

Eroj

Sabate mi vizitis festenon kun Erika, en la studenta domo, aŭ pli ĝuste: du festenojn. Mi iris tien kaj reen inter la tria kaj la kvara etaĝo. Mi vere preferis la festenon de la kvara etaĝo, kaj en tria etaĝo ebria ulino ĉiam minacis pri tio ke ŝi senvestiĝu. Poste mi ne retrovis Erikan.

Flavio jam vidis la filmon de Al Gore, pri la estonteco de nia mondo. Lia impreso: "Bone, la klimato plivarmiĝas, la maroj plialtiĝas, kaj la dinosaŭroj reaperos. Jen kie la problemo? Al ĉiuj plaĉas varma vetero, la plaĝoj prokcimiĝas al la homoj, kaj mi ĉiam dezirus renkonti veran dinosaŭron."

Pasintan ĵaŭdon mi vizitis la naturistan banadon, kun Renata. Ulo, kiun mi antaŭe ne vidis, rakontis kiel li, kun sia edzino (tre larĝa postaĵo), ĉiujare vizitis la kroatan naturistejon de Monsena, sed nun ne plu, ĉar tieaj religemuloj sukcesis fermi la kampadejon. Tion mi ne komprenas. Kial religemuloj faras tiel? Ĉu ili nun preĝas ĉe la marbordo? (Ili povus eĉ malsekiĝi).

Hieraŭ mi diskutis tion kun Erika (jam delonge retrovita). Ŝi: "Nu, mi pensis ke Monsena estas veturejo de Formulo Unu, kaj jen mi scias ke mi devas porti bankostumon ĉe la kroata marbordo." Poste mi glitigis manon en ŝian pantalonon, palpis al ŝi la sekson, fine fingrumis ŝin orgasmen. Erika ankoraŭ ne memoras kien ŝi iris el la du festenoj. (Laŭ mi ŝi tion memoras.)

2007-03-11

Bildoj kaj respondoj

Laŭ Flavio ekzistas en la interreto tiom da bildoj pri nudaj ulinoj, ke oni povus pensi ke ĉiuj inoj, pli malpli, serĉis kontakton kun tia industrio. Kiaj estos la bildoj de Erika? Ĉu staranta, sidanta, kuŝanta, ĉe rivero, en domo, en lito? Kaj plej grave: kiom da nudeco? Al la plej belaj ulinoj ŝajne sufiĉas nuda brusto. Al aliaj: for la kalsoneton, pli riskaj pozoj, femuroj disigitaj, lipoj disigitaj, traboraĵoj, cice kaj lipe, aĵoj inter la lipojn: fingro, du fingroj, karoto, banano, maizo, tri fingroj, mano, peniso. Ĉu peniso? (Flavio laŭdire havas nudbildojn pri ĉiuj ulinoj kun kiuj li amoris, krom unu.)

Nu, ni parolu pri aliaj aferoj. Dum la lasta semajno mi parolis tri fojojn kun Anja, telefone. Kiam mi vidis Anjan, lastatempe? Jes, en ŝia vilaĝo. Nun ni renkontiĝos denove, ne en ŝia vilaĝo, sed en apuda urbeto, hotele. Mi scias ke Anja mendis du ĉambrojn. (Sed ĉiuj ĉambroj havas duoblan liton, ĉu ne?)

Mi pensas ke Anja deziras edziniĝi. (Mi konas Anjan, malgraŭ ĉio). Samtempe mi jam la trian monaton pagas la lumonon de Erika, kaj Renata (ankoraŭ) deziras viziti grupseksajn orgiojn (aŭ reviziti, laŭdire), kun mi. Kaj mi ne forgesu Nataŝan, kaj mi ankaŭ dezirus amori kun Sonjo, la fratino de Golo.

Mi havas demandojn, sed ne respondojn. Eble Erika devas trovi siajn limojn kaj mi devas trovi la miajn. Kaj kiaj estas la limoj de Anja? Post ĉio.

2007-03-03

Inoj estas inoj

Erika informiĝis ĉe ĉiuj supermerkatoj en la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj, sed ĉiuj merkatistoj jes konis unu la aliajn kaj ŝi ne trovis novan postenon. Poste ŝi denove komenciĝis pri la anoncetoj de diversaj fotistoj.

Mi: "Vi gajnos malmulte, kaj dum jaroj ĉiuj anoj de iu orienta vilaĝo scias kie trovi nudbildojn de vi en la interreto." Nu, evidentiĝis ke ŝi jam parolis kun ina fotisto. Mi: "Ĉu fotistino? De la anoncetoj?" Erika: "Ne, alia studentino rekomendis ŝin. Ŝi jam pozis dufoje. Ŝi proponis tre senkulpajn pozojn, ĉe la bordo de rivero kaj simile." Mi: "Ĉe la bordo de rivero, certe, komence de marto." Erika: "Nu, eble ne ĉe la bordo de rivero kaj eble ne nun. Eble unue en ŝia studio. Kaj mi tre ŝatus se vi akompanus min ..." Nu, kion diri? "Bone, mi akompanos vin."

Renata havis aliajn zorgojn: "Rigardu viajn harojn! Se nek vi nek Dinjo okupiĝas pri tiu parto de via korpo, mi denove devas helpi al vi."

Mi protestis. Estas miaj haroj kaj mi ne deziris resti senhara. Tial mi lasis la harojn kreski, esperante ke Renata ne rimarkis tion. Sed inoj estas inoj: "Bone, kun tiom da haroj, mi ne plu deziras suĉi vin ..." Kiu diris ke la inoj ne regas la mondon?

Ŝi komencas lavi min, kun ŝampuo kaj varmega akvo. Mi hardiĝas inter ŝiaj fingroj. Poste aperas ŝia elektra venusrazilo. Helpu! Renata: "Kial ne?" Nu, kiel klarigi tiun bazan timon al persono de alia planedo? Mi diras: "Uloj ne estas inoj ...!" Feliĉe ŝi tuj komprenas tiun argumenton. Ŝi zorge senharigas min per mia propra razilo, la ovojn, la trunkon kaj la pubon, senprobleme. Mi: "Ne ŝaumo, ĉu?" Si: "Ne, ovo ne estas vango ..." Mi: "Kaj ĉu linio?" Ŝi: "Ne, uloj ne estas inoj."

Bone, post dudeko da minutoj mi denove estas senhara. Renata: "Jen! Belege!" Ŝi leĝere kisas al mi la pinton de la kapo. Mi: "Denove suĉinda, ĉu ne?" Ŝi: "Certe. Sed ne nun ..." Nu, kiu diris ke la inoj - ktp.