2007-10-20

Kvardek du

Antaŭhieraŭ, dum ni atendis, atendadis, Renatan kaj Adrianan, mi kun Flavio pasigis la tempon ĉe Antonio. Konforme al la bela kaj varmeta vetero, Antonio ree metis kelkajn tablojn sur la trotuaron. Ni babilis kaj observis la inojn kiuj iris tien kaj reen sur la Placo. Foje ni havas la samajn perferojn, Flavio kaj mi, foje malsamajn. Multaj inoj portis leĝerajn ĉemizetojn, aŭ portis malfermitaj siajn aŭtunajn jaketojn. Kaj belaj postaĵoj nature estas de ĉiuj sezonoj.

Ni nombradis la inojn kun kiuj ni ŝatus amori. Fine la nombrado de Flavio atingis kvardek unu, dum mi ankoraŭ restis ĉe dudek sep. Laŭ mi Flavio nombris multajn inojn pli ol unufoje. Flavio: "Se ulino refoje iras tien kaj reen, tio ne signifu ke mi ne deziras amori kun ŝi." (Pasis denove rufulino kun etaj mamoj.)

Fine Renata kaj Adriana aperis ĉe nia tablo. Flavio: "Kvardek du!" Renata: "Ĉu kvardek du? Nu, kion?" Flavio: "Dum ni atendis, atendadis, ni trinkis kvardek du glasojn da biero. He, kie vi restis?" (Nu, kie restis la inoj? Ili aĉetumadis.) Ni rigardis, enrigardadis, la saketojn kun novaj vestaĵoj. Adriana montris al ni novan mamzonon. Fine ni tediĝis pri la teknikaj aspektoj de ina vestado.

Mi al Flavio: "Kiu fine estas la kvardek dua glaso? Ĉu la granda aŭ ĉu la eta?" Flavio: "Laŭ la Petveturanta Gvidisto al la Galaksio, la respondo al la demando plej granda, grava, fina kaj lasta estas: kvardek du." Nu, mi ne dubas pri tio. Eble mi eĉ timis tion.

2007-10-02

Observoj

Renata kaj Adriana hieraŭ vidis sinmontremulon. Kion oni nomas tian ulon? Ĉu ekshibiciisto? Ne, plej verŝajne li ne faras tiel profesie, espereble li dumtage havas alian profesion. Ĉu eble ekshibiciulo? Cetere, kial li tiele nudigas sin dum la malvarmaj vesperoj de la aŭtuno?

Bone, Renata kaj Adriana konsentis pri tempo kaj loko ("Tuj antaŭ la oka, apud la Ponto, je la fora flanko de la rivero"). Mi imagis al mi la scenejon: la du kriantaj ulinoj kaj la viro en grizkolora, longa jako, kiel inspektoro Kolombo de la usonaj filmoj. Sed la inoj ne memoris la jakon. Inoj ĉiam, ĉie ĉion faras, multtaske, sed observado ne nomiĝu inter iliaj plej elstaraj kapabloj. Kiom li aĝas? Adriana: "Maljunulo, pli ol tridek jarojn." Renata: "Ne, almenaŭ kvardek kvin."

Renata ege ofendiĝis pri la okazaĵoj, dum Adriana trovis la situacion pli ol amuza. Ŝi eĉ pli amuziĝis pri la sinteno de la fratino, kaj Renata denove indigniĝis pri la leĝera spirito de Adriana, k.t.p.

Ili ne konsentis pri tio ĉu ili vidis la erektiĝon de la ulo. Laŭ Renata ili vidis nuran molaĵon, dum Adriana vidis aliajn aferojn: "Ĝi estis hardega ... kaj eĉ pli granda ol la via!" Jen, nun mi sentis la bezonon fine ŝanĝi la temon. Mi ie trovis botelon, kaj post kelkaj glasoj da ruĝa vino nur mi memoris la okazaĵojn apud la Ponto.

Kial inoj ne tiel montras sian korpon? Kia maljusta mondo. Mi estas certa pri tio ke mi memorus ĉiujn detalojn se mi malfruvespere, printempe aŭ aŭtune, en strateto apud la Ponto aŭ aliloke, renkontis inan sinmontremulon.