2005-09-25

Mamoj de la ŝtonepoka reĝino

En ĵurnalo mi legis pri Renesanca Foiro en usona urbo Gilroy, kie oni enscenigis mezepokan straton. Ĉu homoj tiam estis aliaj ol nun? Mi rimarkis frazon: Eĉ la reĝino Elizabeta 1a tiutempe povis montri sin nudbrusta. Kaj: En la Meza Epoko oni povis malkaŝi mamojn, sed ne krurojn.

Kaj Renata diris: - Kaj nun vi certe deziras ke vi vivus en la Meza Epoko. Tiam vi devus ankaŭ akcepti la malriĉecon kaj la malsanan nutraĵon de tiu tempo, kaj la religiajn postulojn kaj malliberecon de ordinaraj homoj. Kaj memoru ke tiutempe la meza daŭro de homa vivo estis nur 30 jaroj.

- Nu, mi diris, - verŝajne nur el moda vidpunkto plaĉus al mi la Meza Epoko.

- Ni iam enscenigis Ŝtonepokan grandbienon, diris Renata, - kaj la nudbrusta elemento ja plaĉis al la turistoj.

- Ĉu partoprenis vi?

- Jes, kun kvar aliaj junulinoj, antaŭ du jaroj, dum tri semajnoj, de la 11a ĝis la 15a. Krom du tagoj kiam pluvis.

- Ĉu tutnudaj?

- Ne, ni portis felojn ĉirkaŭ la koksoj. Kaj por diri la veron, ni portis kalsonetojn sub la feloj, sed tion ne vidis la turistoj.

Kaj mi tre ŝatus viziti tian grandbienon, por vidi Renatan, la ŝtonepokan reĝinon ...

2 comments:

MCG said...

Interesa afero pri malkaŝo de mamoj. Ja estus iom pli natura ol la malkaŝo de la kruroj, hahaha, ĉar de kruroj ĝis seksorgano estas pli mallonga distanco...

Anonymous said...

Nu, eble tial ke en kelkaj kulturoj multaj viroj opinias ke virinoj devas havi longajn femurojn ...