2006-07-25

La mamoj de Sonjo

Sabate mi kun Golo iris al la plaĝo - por rigardi la inojn. Estis varma tago, ne estis surprizo ke ĉeestis multaj homoj, ankaŭ multaj belaj junulinoj. Preskaŭ ĉiuj portis bikinon aŭ ban-burkaon. Ni vidis kelkajn nudbrustajn inojn, la plejmulto jam pli ol tridek-jaraĝaj, dum du sufiĉe junaj estis germaninoj (mi aŭdis kelkajn germanajn vortojn kiam Golo sukcesis treti sur la piedon de unu el ili).

Kial niaj ulinoj ne plu plaĝe montras la mamojn? Ĉu eble la mamoj nuntempe estas tiom grandaj ke ili ĉiame devas porti mamzonon. (Jes, estas vere, mi pensas ke dum la lastaj jaroj la mamoj ĝenerale pligrandiĝis.) Ni revidis la germaninojn, nu, ankaŭ ili havas grandajn mamojn.

Sabatvespere: festeno. Mi okupiĝis kun Sonjo. Ŝi portis ĝinzon kaj blankan, leĝeran supraĵon. Ŝi sidis en sofo, dum mi demalantaŭe parolis en ŝian orelon kaj pririgardis ŝian dekoltaĵon. Mi pensas ke Sonjo jam delonge rimarkis mian intereson. Dum momento ŝi antaŭentiris la ŝtofon de la supraĵo, kaj mi plene vidis la rondetajn mamojn kun grandaj helruĝaj pintaĵoj. "Kion vi pensas?" ŝi demandis. Mi permane ekkaptis al ŝi la mamojn. Ili estas (eĉ) pli firmaj ol mi pensis.

Poste ŝi demetis la supraĵon kaj mi ekscitigis al ŝi la cicojn per mia ankoraŭ malvarma bierbotelo.

Sonjo havas traboraĵon ĉe la brovo. Mi tiretis al ŝi la mampintojn kaj demandis ĉu ŝi ne deziras novan traboraĵon. Ŝi diris: "Ne. Sed mi deziras novan botelon da biero. Kaj cetere mi jam havas alian traboraĵon."

Kiam mi revenis kun la biero, ŝi jam remetis la supraĵon. Kaj la alia traboraĵo? Ŝi ne volis malkaŝi tion, sed mi ja pensas ke mi jam scias kie ĝi estas. Sonjo denove lasis min tuŝeti al ŝi la mamojn, poste kisetis min sur la vangoj kaj lasis min sola. Nekredeble ke ŝi estas la fratino de Golo.

4 comments:

Anonymous said...

Jes mamoj cxiam gravas:]

Unknown said...

Bonega blogo, kara! Vi havas tre naturan manieron rakonti ĉi tiajn aferojn...mi kaj aliaj E-amikoj faris grupon ĉe Facebook nomita "Esperantista Fiularo", kompreneble ne estas nur sekse fia, sed ankaŭ alie fia, plolitike, religie ktp...nu, ĉu vi ŝatus trovi samideanojn kun samaj interesoj? :)
Amike, Karlos.

Jadun Jonikima said...

Dankon por tio. Jes, mi pensas ke estas bona ideo krei tian grupon ĉe fejsbuko. Ĉu eblas trovi tiun grupon ankaŭ se oni ne havas konton ĉe fejsbuko? Mi ne havas tian konton.

Blake said...

Estas tre ineresa blogo! Dankon!