2007-02-10

Novaj najbaroj ktp

Hodiaŭ mi vekiĝis inter Erika kaj Renata. Erika ankoraŭ dormis, kaj mi iomete kisiĝis kun Renata. Poste, antaŭ matenmanĝo, Erika portis ruĝan T-ĉemizon kiu apenaŭ kaŝis al ŝi la koksojn, nenion plu. Kiam mi alrigardis la malsupraĵon de la ĉemizo, ŝi suprenigis ĝin kaj mi vidis la belan kaveton de la umbiliko kaj la nudajn lipojn de ŝia subventro. (Renata: "Honeste ...!")

Ni matenmanĝis. Renata parolis pri la novaj najbaroj. Bone, ni havas novajn najbarojn. Mi ne pensas ke mi menciis la malnovajn najbarojn: du gemaljunuloj, sufiĉe ĉarmaj kaj ĝentilecaj. Ni salutiĝis en la lifto, jen ĉio. Nun ili loĝas en Aŭstralio.

La novaj najbaroj venis el Aŭstralio (eble ili simple ŝanĝis loĝejojn, tre praktike). Ŝi estas niaaĝa (ne tro bela), li estas iom pli maljuna. Mi pensas ke unu el ili (eble ke li) estas la nepo de la maljunuloj. Eble la najbarino fakte estas denaska aŭstraliano (ĉu aŭstralianinoj estas blondaj?). Ilia loĝejo estas la inverso de la nia, kaj de la dormoĉambro oni rigardas la avenuon, ne la parkon.

Erika jam perdis sian postenon ĉe la supermerkato. (Kial? Nu, ŝi forestis dum la festotagoj sen permeso. Mi: "Vi trovos postenon en alia supermerkato." Ŝi: "Ne, ĉiuj merkatistoj konas unu la aliajn."). Ŝi ankoraŭ loĝas en la studenta domo, sed kiel sensalajre pagi la luprezon? Erika menciis la anoncetojn de fotistoj kiujn mi vidis ĉe la enirejo de la domo. Surprizis min ke Erika eĉ konsideris tian laboron.

Fine mi pagis al ŝi la lumonon por januaro kaj februaro. Poste mi pensis: Jen kion verŝajne faras ankaŭ la kvindekjaruloj kiun mi vidis en la koridoroj de la studanta domo. La penso ne plaĉis al mi. Mi provis iome senkulpigi min al Erika, sed ŝi ekridis la kisis min survange. Ŝi trovis la penson amuza, interesa ktp, sed ne malplaĉa.

Pasintan semajnfinon, kiam mi tranoktis ĉe Erika, ŝi aludis al tio dum la amorado. Ŝi rajdis min, kaj jen ŝi flustris: "He, mia subtenanto". Mi: "Ne plaĉas al mi". Ŝi: "Ĉu la pozicio?" Mi: "La penso pri la kvindekjaruloj." Ŝi sidis senmove, ridis denove, kaj mi sentis la muskolojn de ŝia vagino. Poste ŝi komencis rajdi min denove, kaj kiam mi forte orgasmis ŝi varme kovris min per ŝia korpo.

No comments: