2007-02-18

Vino

Mi metis du glasojn sur la tablon. Poste mi alportis naŭ botelojn da vino. Renata elektu! Ŝi: "He, ĉu ni pli malpli ebriiĝu?". Mi: "Ĉu ĉiujn vi deziras trinki?" Ŝi: "Kial ne?"

"Nu, kial ne? Sed vi almenaŭ elektu kiun ni malfermu la unua." Ŝi elektis sud-afrikan vinon. Estas agrable de tempo al tempo ebriiĝi duope. Ni malfermis kelkajn botelojn. Mi memoras ke mi rakontis al ŝi kiel ulino el la vilaĝo metis kolon de botelo en sian truon. Mi vidis nenion, kaj eble estis ŝerco, tutsimple. Renata: "Ĉu tiel?" Mi: "Ne, tio ne estas la kolo de la botelo, tio estas la fundo."

Renata diris: "Ĉu vi pensas ke mi, se mi forgesas mian akuzativon, ĉu vi pensas ke mi revirguliniĝus?" (Ne facilas paroli tiel kun dika lango, kaj nur hodiaŭ mi komprenis la sencon. Bone, Renata ankoraŭ memoras la komenton de Flavio. Nu, ĉu ŝi deziras esti virgulino?).

Poste mi akompanis Renatan en la banĉambron, ĉar ŝi ne deziris esti sola kiam la vino petis al ŝi viziti la necesejon. Mi verŝajne jam estis pli ol dutrione ebria, kaj mi ne rigardis, kaj se mi rigardus, mi verŝajne ne ĝuus la vidon, pro la ebrieco. Mi ankoraŭ ne scias kiom da boteloj ni malfermis. Kiam Renata sekigis al si la interfemuraĵon, ŝi diris: "Ĉu inoj ĉi-lande rajtas veturigi aŭtobuson?"

Ĉi-matene, kiam mi vekiĝis, ni kuŝis laŭlarĝe de la lito. Mi vidis la gambojn kaj la koksojn de Renata, dum la torso kaj la kapo estis sub la kovrilo. Mi rigardetis la novan linion da haroj. (Ĉu Renata diris ke ankaŭ Lada havas tian? Verŝajne ke ne.)

Mi leĝere matenmanĝetis, dum Renata restis pli ol horon en la banĉambro.

No comments: