2007-09-22

Decidoj

Renata denove menciis siajn ideojn pri geedziĝo. Ĉu mi edziĝu al Adriana? Ĉu Adriana konas la svatadon de sia fratino? Eble, se ŝi mem farus la proponon ... (Hieraŭ Adriana portis T-ĉemizon kun la teksto: "etaj frandaĵoj". Ĉu ŝi komprenas la aludon? Eble tion oni ne klarigis al ŝi.)

De tempo al tempo mi ankoraŭ ludas kun la mamoj de Adriana. Unue mi karezas ilin tra la ŝtofo de ŝiaj vestaĵoj, poste, sed ne ĉiam, ŝi nudigas al si la bruston. Mi suĉas al ŝi la pintojn aŭ kaŝas al mi la vizaĝon inter la du mamoj. (Dufoje ŝi permesis al mi la studon de ŝia pubo. "Rigardu, ne tuŝu!")

Kompreneble, se mi edziĝis al Adriana, la rilato kun Anja estus neebla. Anja ne akceptus tian situacion. En kelkaj kulturoj viro rajtas havi eĉ kvar edzinojn (kaj kvar bopatrinojn). Tiel mi povus edziĝi samtempe al Anja, Renata, Sonjo kaj Adriana. (Mi menciis tion al Renata por ke ŝi komprenu ke mi jam profunde pripensas la aferon.) Verŝajne Sonjo tuj malakceptus tian proponon. Bone, Erika, malgraŭ ĉio, estu la kvara edzino. (Ĉar Renata kaj Adriana estas fratinoj, mi havus nur tri bopatrinojn. Ĉu tiel pensas ankaŭ la viroj en poligamiaj landoj?)

Laŭ Renata ekzistas kulturoj en kiuj la inoj, ne la uloj, havas plurajn edzojn. (Kie ekzistas tiaj kulturoj? Nu, en Afriko kaj altmontaraj regionoj de Orient-Azio.) Evidente, la plej moderna kaj demokrata solvo estus geedziĝo de grupoj, ekzemple de kvar inoj kaj kvar uloj, aŭ du inoj kun kvin uloj, k.t.p. (Ĉiuj loĝas kune, ĉiu ulo amoras kun ĉiuj inoj, ĉiu ino kun ĉiuj uloj, kaj eble ankaŭ la inoj unu kun la aliaj, tio laŭdire okazas en multaj kulturoj.) Kie ekzistas tiaj grupaj geedziĝoj? Nu, verŝajne nur en Usono, lando de libereco.

Geedziĝo nature ankaŭ estas multekosta afero, precipe la festenoj. (Flavio diris: "Se mi edziĝus al ĉiuj ulinoj kun kiuj mi amoris, mi jam estis viro pli ol malriĉa ...")

No comments: