2007-12-31

Kvadratoj

Mandy: "Bone, knabetoj, kaj kion diris al vi la pingveno?" Flavio: "Mi ne scias. Mi eĉ ne ne vidis la pingvenon, sed mi scias ke li estis tie. Estas demando pri kredo." Mi: "Mi ne scias kion diris la pingveno. Sed li parolis al mi. Ĉu ne sufiĉas? Pingveno kiu parolas al vi! Ĉu pingveno foje parolis al vi?"

Mandy: "Ne ... neniam." Ni pasigis la vesperon en la saŭno, kun Mandy kaj Flavio. Flavio jam dufoje palpis al Mandy la mamojn. Ŝi frape rebatis lian manon: "He, vi, ĉu vi pensas ke mi estas ĉiesulino?" Flavio: "Tion mi ne diris." Mandy: "Ĝuste, vi nenion diris." Ŝi ankoraŭ portis la kalsoneton. Flavio: "Bone, kial vi saŭne portas vestaĵojn?" Ŝi: "Jen mia afero." Flavio: "Ĉu vi havas novan traboraĵon kiun vi ne kuraĝas montri al ni?" Mandy: "Ne ..." Flavio: "Ĉu novrazita?" Ŝi: "He, ĉu ne disvastiĝis la onidiroj? Ŝajnas ke mi nun estas la sola ulino de la okcidenta duonsfero kiu ne forrazas al si la pubharojn." Flavio: "Mojose."

Mi: "Mi demandis al la rufulino pri la pingveno. Mi pensas ke li estas ŝia amiko." Flavio: "Interese." Mandy: "Ĉu vi demandis al tiu rufulino ĉu ŝia amiko estas pingveno?" Mi: "Jes. Kaj ŝi konfirmis ke li aspektas kiel pingveno kiam li vestiĝas per smokingo." Mandy: "Serioze, ĉu vi jam freneziĝis?" Flavio: "Ĉu li?" (Ĉu ne ĉiuj freneziĝas je la fino de la jaro?)

Mi: "Ĉu vi interesiĝas pri triangulo?" Mandy: "Ĉu ĉi-nokte? Honeste, mi pensas ke unu el vi ne sukcesos starigi sian lateron de la triangulo." Mi: "Ĉu Flavio?" Flavio: "Cetere, sekso ne estas demando pri eŭklida geometrio." Mandy: "Ĝuste. Tion mi provis klarigi al li."

Mandy duŝadis, verŝajne sen la kalsoneto. Mi, al Flavio: "Mi deziras enlitiĝi." Flavio: "Bone, jen viaj unuaj saĝaj vortoj de la vespero. Memoru ke ne lakton vi trinkis." Mi: "He, pardonu ke mi ruinigis vian vesperon." Li: "Nu, estis interesa vespero, kaj estos verŝaje eĉ pli interesa nokto. Nur unu aferon mi ne komprenas: kiel vi sukcesis paroli al via rufulino pri la pingveno? Laŭ mi, vi eĉ ne vizitis la laborejon hodiaŭ." Mi: "Ne, ŝi estis ĉi tie." Flavio: "Mi ne vidis ŝin." Mi: "Bone, vi ankaŭ ne vidis la pingvenon." Li: "Ĝuste. Bonan nokton." Mandy: "Bonan nokton." Mi, fine, post tri kaj duona minuto: "Bonan nokton." Poste mi sukcesis sole trovi la liton. Aŭ almenaŭ tion mi kredis.

2007-12-30

Pingveno

Mandy kuŝis surdorse, la femuroj disigitaj, ni ĵus amoris. Inter ŝiaj pubaj haroj, la lipoj montras ŝian malfermitan sekson. Ĝi estas varma kaj malseka, kaj sekrecias la odorojn de ina sekso. Mandy: "Kion vi faras?" Mi: "Rigardas. Rigardadas eĉ." Ŝi, dormeme: "Nu, kion vi pensas?" Mi: "Mi ne pensas. Mi nur rigardadas. Kaj enflaras viajn bonodorojn."

Mi ege surpriziĝis, vendrede, kiam mi denove vidis la rufulinon deĵori ĉe la akceptejo. Evidentiĝis ke mi komprenis nur la esencon, sed ne la detalojn: ŝi laboros dum la resto de la jaro, kaj semajnon de la nova jaro. Ŝi tediĝis de la laboro kaj de la urbo kaj ne pli zorge respondas la telefonajn alvokojn kaj ne pli ĝentile alparolas la vizitantojn. Ŝi ne vojaĝos al Skotlando, sed ien ajn, ŝi ankoraŭ ne scias kien. Ŝi ridetas al mi, kaj mi denove ekvidas ŝiajn delikatajn brakojn kaj ŝiajn senharajn akselojn. Ŝi portas senmanikan ĉemizon, malgraŭ la regulojn de la firmo. Ĉu ŝi cetere estas same senhara? Nu, mi konjektas ke jes.

Nu, kial mi laboris je la alia flanko de la konstruaĵo, kaj kial mi sciiĝis pri la rufulino nur tri semajnoj antaŭ ŝia vojaĝo al Antarkto? Cetere, laŭ Elizabeta, ŝi havas amikon. Ĉu pingveno?

Mi iris hejmen, al Mandy. Ni manĝis, trinkis botelon da vino, ruĝa, kaj amoris sur la tapiŝo. Poste ŝi ekdormis, kaj mi portis ŝin en la liton. Mi surmetis la kovrilon. Mi jam vidis sufiĉe.

Mi iris al la Placo, serĉis la rufulinon. Ĉu ŝi estas ĉe la Placo? Ne, kompreneble ke ne. Ŝi jam diris ke ŝi ĉiun vesperon ordigas siajn loĝejon kaj posedaĵojn, ŝi transloĝas meze de januaro. Kie estas ŝia loĝejo? Nenian ideon, morgaŭ petu informojn ĉe Ekonomio. Apud la Placo mi trovis Flavion. Ni trinkis kelkajn glasojn da biero ĉe Antonio. Flavio: "Mia edzino forlasis min." Unue li estis trista, ege malgaja, poste ni ekridadis. Mi demandis ĉu li vidis la rufulinon. Li: "Jes, mi vidis kvar rufulinojn kaj amoris kun du da ili." Mi: "Kaj mi amoris kun Adriana, trifoje." Flavio trovis tion tre amusa. Ni trinkis ankoraŭ kelkajn glasojn da biero kaj botelon da vino. Sur la Placo mi ekvidis grandan pingvenon kiu parolis al mi. Flavio: "He, kion li diras?"

2007-12-27

Intencoj

La rufulino foriris sen diri adiaŭ. Nur antaŭ semjano Elizabeta menciis ke ŝi transloĝos al Skotlando kaj iĝos artistino. Ekde novjaro la postenon ĉe Akceptejo okupu alia ulino.

Bone, Renata kaj Adriana vojaĝis hejmen. Dum kelkaj tagoj Mandy loĝas ĉe mi. Kia dormemulino! Unu matenon mi eliris frue, dum Mandy dormis, kaj kiam mi revenis ŝi dormis ankoraŭ. Mi reenlitiĝis. Kiam Mandy vekiĝis, ŝi diris: "He, ni dormis dum dudek kvar horoj." Ŝi sidiĝis en la lito, kun nudaj mamoj. Mi: "Ne, dormis verŝajne dum dudek kvar horoj vi, mi ne." Mi menciis kelkajn eksterdomajn okazaĵojn. Mandy: "Kial vi ne vekis min?" Poste ni amoris. Unue ŝi suĉis min, sen kondomo, poste mi amoris ŝin demalantaŭe, kun kondomo. Ege plaĉas al mi la aspekto de ŝia postaĵo dum la amorado.

Baldaŭ Nova Jaro. Ĉu mi havas novjarajn intencojn? Certe. Kelkaj el ili koncernas la rekonkeradon de Anja. Jes, jam temp' está, ĉu ne? Laŭ Nataŝa, Antonio nun jam ofte vizitas Anjan. Ĉu vere? Aŭ ĉu Nataŝa imagas tion al si? Ĉu Anja vere, fojon post fojo, amoras kun la itala dikulo? Unufoje, duan fojon, tri fojoj, eble, sed daŭran rilaton ne. Kion vi pensas? Eble, malgraŭ ĉio, Antonio estu parto de la solvo: nova vizito al la damnita hotelo ĉe la rando de la montaro, Antonio, Nataŝa, Anja kaj mi. (Aŭ eble mi vizitus la hotelon kun Flavio kaj Golo, kaj ni vidu kiu la unua enlitigus la deĵorantinon.)

Jes, mi ankaŭ tre ŝatus ree amori kun Nataŝa. Sed, stranga afero, Natŝa ne deziras amori kun mi dum ŝi pensas ke ŝia edzo havas amaferon. (Antaŭe, kiam ŝi suspektis nenion, ŝi mem volonte trompis sian edzon.)

Hieraŭ mi kun Mandy iris al la Studenta Domo, kie ŝi trovis en la poŝtkesto la konatan fakturon. Ni intencis amori en ŝia ĉambro, sed la ĉambro nun estis tiom malvarma ke ni tuj elpensis aliajn intencojn. Poste, ĉe mi, Mandy kuŝis surventre, sur la salona tapiŝo, nuda, dum mi masaĝis al ŝi la dorson, la femurojn kaj fine la postaĵon. Ĉu Mandy jam dormis? Miaj fingroj esploris la fendon de ŝia postaĵo. Ne, Mandy nun ne dormis.

2007-12-20

Adriana

Pasintan sabaton, Renata ellitiĝis frue, foriris. Mi denove ekdormiĝis. Post tempo, longa aŭ mallonga, ŝi revenis al la lito, sub la kovrilon. Jen mi komprenis, ankoraŭ duone dormanta, ke ne estas Renata, estas Adriana. Mi havis fortan erektiĝon, ĉu jam dum la tuta nokto, ĉu nur pro la ĉeesto de Adriana? Mi ne scias.

Mi sentas la korpon de Adriana. Senvorte ŝi subigas min, kaj mia ilo facile trovas ŝian ujon. Adriana rajdas min, mallerte, ekscitiĝe. Mi orgasmas, poste ni dormas.

Denove mi vekiĝis, tiun fojon mi vere vekiĝas. Apud mi, jen Adriana. Ĉu ni amoris? Certe, ne estis nura sonĝo. Mi rigardas ŝian vizaĝon, ŝi ne dormas. Ŝi disigas al si la femurojn kaj mi denove penetras ŝin. Kia varmeco. Ŝi kuŝas surdorse, kun fermitaj okuloj, dum mi moviĝas. Poste, kisiĝo, karesado.

Ni duŝadas, matenmanĝas, promenas en la parko, poste amoras trian fojon. Posttagmeze, kiam Renata revenis, la fratinoj momente rigardas unu la alian. Renata tuj komprenas. Eĉ mi tion komprenas.

Marde Renata kaj Adriana veturis hejmen, por la festotagoj.

2007-12-12

Geedziĝo

La geedziĝo de Flavio kaj Adriana komenciĝis eŭrope kaj finiĝis kiel brazila telenovelo. Nu, dum la urbodoma seremonio ambaŭ tre zorge ludis sian rolon. Kiel atestanto mi skribis mian nomon en la protokolo. (Renata estis la atestanto de Adriana.) Laŭ Golo, la civila seremonio adoptiĝis laŭ la preĝeja seremonio en 1806 kaj poste ne ŝanĝiĝis. Tiel oni nun ankoraŭ, ĉe la rando de 2008, parolis pri "ci, Flavio filo de Aŭgusto kaj ci, Adriana filino de Simeono." Ne etose kongruas kun la oficeja ĉambro el la 80-aj jaroj, kaj kun la oranĝkolora hararo de Adriana.

Poste Flavio sola iris hejmen, dum mi kun la fratinoj kaj Golo manĝis ĉe Antonio. Renata ĵetis glason en la direkto de Antonio, sed trafis la muron. Ĉiuj tial pensis ke estas tradicio el la lando de la fratino de la novedzino. Renata proponis ke Golo transprenu la rolon kiel novedzon. Fine li iris en la necesejejon kaj ne revenis. Kiam finiĝis la manĝo restis ankoraŭ la trinkaĵoj.

Kiam ni revenis hejmen, poste, mi kun Adriana ĉirkaŭbrakiĝis. Adriana: "Mi ne deziras dormi sola." Mi: "Mi volonte prenos vian virginecon, sed ne dum via geedziĝa nokto, honton al vi!" Adriana ploris, ĉu pro mia rimarko, ĉu alial, ĉu ĉial. Fine ŝi dormis kun Renata.

Meze de la nokto mi telefonis al Golo, sed li ne respondis. Ĉu li ankoraŭ estas en la necesejejo de Antonio? Fine mi telefonis al Flavio. Ankaŭ li ne respondis.

2007-12-11

Rufuline

Frumatene, la fratinoj ankoraŭ dormas, mi sidis en la bankuvo, dum mi pensas pri la rufulino de Akceptejo. La akvo hejtegis. Eniris Adriana, en la helverda T-ĉemizo, kiun ŝi portis dum la lastaj noktoj. Ŝi: "He, bonan matenon, ĉu vi jam vekiĝis?" Mi: "Bonan matenon, ellitiĝis, jese, vekiĝis, ankoraŭ eble ne."

Adriana sidiĝis sur la necesejo. Kiam ŝi ekvidis ke mi rigardas ŝiadirekten, ŝi kunpremis al si la femurojn. Fine ŝi sekigis al si la subventron: "Ĉu ne malplaĉus al vi kompanio?" Mi: "Bonvolu." Ŝi demetis la T-ĉemizon kaj eniris la kuvon. Dum momento mi rigardis la lipojn de ŝia pubo, matene varmajn. Ŝi sidiĝis, ne kiel mi esperis, ĉe la alia flanko de la kuvo, sed male, miaflanke, kun la dorso kontraŭ mi. "He, atendu!" Mi devis relokigi al mi la ilon, tiel ke ŝia postaĵo ne platpremu ĝin.

Eniris Renata: "He, kia bela pareto!" Ŝi ekpremis tukon kaj rapide forlasis la ĉambron. Interese. Mi karesis al Adriana la mamojn, poste serĉis ŝian interfemuraĵon. Ŝi decideme forprenis mian manon. Mi: "Ĉu ankoraŭ neniam?" Ŝi: "Almenaŭ ankoraŭ ne."

Dum la ĉelaboreja Sankta Nikolao la rufulino de Akceptejo montris la ĉebruston al Georgo de Transporto. Dum la antaŭaj semajnoj mi kelkfoje parolis kun ŝi. Ĉarma, trankvila ulino, nigre vestita, ĉiam, kvazaŭ gotika. Elizabeta rakontis al la rufulino ke mi parolas Esperanton. Tio nature ne nepre estas taŭga konversilo. Cetere, ĝenas ĉiam la eternaj telefonoj kaj la aro da vizitantoj. Dum la meztaga paŭzo, ŝi ĉiam eliras sola, kun rapidaj paŝoj, kvazaŭ ŝi deziras resti sola, kaj faras rondeton ĉirkaŭ la konstruaĵo. Eble mi jam enamiĝis.

2007-12-02

Diferencoj

Ni malplenigis aron da boteloj da ruĝa vino, sud-afrika, kun Golo kaj Flavio. Golo: "Kiom?" Flavio: "Vi pagis ŝian lumonon, vere, ĉu? Bone, sed vi ja dum monatoj pagis la lumonon de Erika, ĉu ne?" Mi: "Diferas la aferoj." Flavio: "Jes, estas diferenco, vi pravas."

Mi: "Ne diru ĉi-ĉion al Renata." Flavio: "Mi ne parolas kun Renata." Ĝuste, prokcimiĝas la geedziĝo de Adriana kaj Flavio, kaj Flavio parolas nek kun Adriana nek kun Renata. Laŭ Golo du geedzigontoj ne vidu unu la alian dum la lastaj tagoj antaŭ la geedziĝo, laŭ tradicio el la naŭa jarcento. Laŭ mi li ne bone komprenas la hodiaŭan situacion. Flavio proponas ke li transprenu la tutan aferon. Golo diras ke li pripensu tion.

Ni forlasis la loĝejon de Flavio, por trovi la danĝeran krimulon kiu ĵetis ŝtonon tra la fenestro de Antonio. Mi ankoraŭ pensas ke Renata ĵetis la ŝtonon, sed Flavio ne deziras paroli kun Renata, tial ni devas trovi alian kulpulon. Unue ni serĉas la frakasitan fenestron. Ni ne trovas ĝin. Tio, laŭ Flavio, estas tre suspektinde, kaj montras nur en unu direkto. Laŭ Golo oni simple jam enmetis novan fenestron. Ne, oni devas, laŭ mi, ĉiam atendi ĝis kiam oni trovis la kulpulon. (Mi aldonas, al Golo: "Laŭ leĝa tradicio de la dekkvara jarcento, antaŭ Kristnasko.")

Sur la Placo kelkaj punkulinoj deziris mortbati Golon. Eble li diris ion al ili. Fine, tamen, unu el ili, ridaĉe: "Li verŝajne eĉ ne havas kacon ..." Ili foriris, ridante. Apud la Preĝejo de la Sep Virgulinoj kelkaj nigerianinoj batalas pri la atento de Golo. Fine mi sukcesis fortiri lin, dum Flavio dum kelka tempo paroletas kun la ulinoj.

Renata vekis min: "Golo dormas sur la sofo, ĉu vi scias?" Mi: "Se vi vidis lin, tio verŝajne estas la kazo." Doloregas al mi la kapo.