2008-05-11

Brilumi

Kun Renata mi diskutis la vorton "brilumi". Ŝi: "Nu, kaj kion ekzakte signifas?" Mi: "Signifas: Nudigi parton de la korpo, kiun oni kutime kaŝas, ekzemple la mamojn." Mi priskribis la brilumadon de Jana. Renata: "Kaj tiam, laŭ vi, ŝiaj mamoj briladis?"

Mi: "Ne. La mamoj ne brilas. Sed estas kiel ekbrilo de lampo: oni tuj ekvidas tion. Tial estas brilumi, ne brili." Renata: "Kial ne simple diri ke ŝi montris al vi siajn mamojn. Mi trovas ĝin senutila vorto."

Poste, sur la trotuaro ĉe Antonio, mi trinkis kafon kun Flavio. Mi klarigis al li pri la vortofarado en Esperanto. Flavio: "Brilumi, ĉu? Nu, ĉiuj konas la anglan vorton. Ĝi estas jam internacia."

Flavio havis aliajn problemojn: "Lena faris viziton, subite ŝi staris antaŭ la pordo. Unue ŝi estis kaj ĝentila kaj trankvila, sed vi konas ŝin, ŝi renkontis Janan kaj mi rakontis al ŝi pri la gravediĝo de Adriana. Kaj jen ŝi ekfurioziĝis. He, mi kaŝas nenion, mi ne havas miajn amantinojn subteretaĝe, kiel oni faraĉas en Aŭstrio. Nu, kial la inoj ne amas min?" Mi ekridis: "He, la inoj ne amas vin, ĉu?"

Flavio: "Sufiĉas. Jen, mi kunprenis al vi kelkajn librojn kiuj eble interesos al vi. Mi supozas tion ke vi ankoraŭ ne komencis legi pri la pingveno." Mi: "Ĉu denove la hitleraj taglibroj?" Flavio metis ŝtokon da libroj sur la tablon. La kovrilo de la unua libro montris bildon pri ulino, kun grandaj mamoj, kaj supraĵo kiu substrekas la ĉebrustan disiĝon - kaj teksto: Mi estas Ĉarlota Simonzo, nova romano de Tom Wolfe." Laŭ Flavio temas pri juna studantino (li elparolis angle la nomon de la ĉefrolulino: Charlotte Simmons), kiu ek-spertas la seksajn morojn de usona universitato. Mi: "Kaj kiom kaj kiamaniere iliaj moroj diferas de la niaj?" Flavio: "Mi ne scias. Tion scios vi. Vi konas vian studantan domon, ĉu ne? Bone, vi konas unu el la flankoj, baldaŭ vi konos ankaŭ la alian."

La dua libro estis "Ŝumajsi" de Turki Al-Ĥamad. Flavio: "Temas pri amo kaj amoro malantaŭ la nigraj vualoj de Saŭda Arabio." (Mi foliumis la libron. En saŭdarabiaj libroj ŝajne ne estas bildoj.)

Flavio: "He, tiu kafo suĉumas!"

No comments: