2008-08-15

Lude

Dum la lastaj tagoj de nia kampadeja restado, nun jam antaŭ semajno, mi multe paroladis kun Anja. Pri kio? Nu, kompreneble pri ĉio. Ni iris ĉirkaŭ la lako, man-en-mane, genudaj. Ni ĉirkaŭbrakiĝis kaj mi gustumis la bonodorojn de Anja, la someran ŝviton, preskaŭ sekigita per la varma suno.

Ni amoradis. Mi lekis al Anja la allogajn interfemuraĵojn. Ŝi suĉis min. Ni sesdeknaŭis. Anja rajdis min. (Anja nun nomis tion "vakerina pozicio". Mi antaŭe ne aŭdis tiun esprimon.) Dum tiuj tagoj mi nur unu fojon amoris kun Renata (dum Anja kaj Adriana pasigis la tempon apud la lako).

Anja parolis pri Adriana: "Ŝi devas foriri." Mi: "De la kampadejo?" Anja: "De la urbo, de la lando, hejmen." Mi: "Mi pensis tion ke plaĉas al vi Adriana?" Anja: "Ĝuste. Plaĉas al mi. Tial." Bone, mi komprenas. Mi: "Vi parolu kun Renata, ĉu?" Anja kapjesis.

Finiĝis miaj ferioj. Mi denove tediĝas en la laboreja pejzaĝo kie ĉio nun ŝajne ŝanĝiĝas. Ĉu mi laboros ĉe Ekonomio? Nun eble eĉ verŝajne. Mi paroladetis kun Elizabeta pri tio, kampadeje. Jes, Elizabeta pasigis tempon en la naturista kampadejo. Kaj, jes, mi ŝatus labori kun Elizabeta. Ni atendas la eldiron de Lada, lunde. Sur la muro de la Akceptejo ankoraŭ pendas komputila elprintaĵo kun la nomo de la Rufulino. (Sed neniu poŝtkarto. Nu, la rufulino jam revenis al la urbo, tion mi scias.)

Denove mi amoris kun Renata. Mi petis al ŝi ke ŝi rajdu min: "Vakerina pozicio." Renata: "He, enlite ne diru al mi la vortaĵojn de Anja!" Nu, mi prenis Renatan de malantaŭe. Poste ŝi vere rajdis min ("Se tion vi deziras ... ") Fine mi orgasmis inter ŝiaj mamoj.

Kun Flavio mi televidile rigardadis kelkajn konkursojn de la olimpiaj ludoj de Ĉinio. La naĝantoj portas kostumojn kiuj kaŝas preskaŭ la tutan korpon. Kie iras la mondo? (Laŭ Flavio la kialoj estas akvodinamikaj, ne moralaj.) Bone, mi ne deziras rigardi nudajn virojn, sed la virinoj bedaŭrinde ankaŭ portas tiajn kostumojn. Laŭ Flavio la Dolfeno ne partoprenas la olimpiajn ludojn. ("Mi ĵuras je la Petveturanta Gvidisto al la Galaksio! Honeste!") Se la Dolfeno vere ne estas en Ĉinio mi devas tuj retrovi ŝin. Verŝajne nun ŝi deziras nek trejni nek televidile rigardi la konkurson pri altosaltado (aŭ aliajn ludojn de la Olimpio).

Dum Flavio rigardadis naĝiston kiu laŭdire venkis jam sepfoje, Jana permesis al mi ke mi tuŝetu al ŝi la mamojn. Poste ŝi foriris, kaj mi revenis al la televidilo.

No comments: