2005-10-22

Belaj postaĵoj

Hodiaŭ mi vidis du junajn virinojn sur la Placo. Unu el ili havis tre belan postaĵojn, kaj estis tiel ke mi ekvidis ilin. Ŝi portis pantalonon kiu gluiĝis al la haŭto. Kaj la amikino? Ŝia postaĵo estis kaŝita de alia vestaĵo, kaj mi ne povis vidi ĉu ĝi estas bela aŭ ne.

Nu, mi opinias ke virino kiu havas belan postaĵon devus montri ĝin. Kaj se virino ne havas belan postaĵon, ŝi devas mem decidi ĉu ŝi deziras montri ĝin aŭ ne.

Mi rimarkis kelkfoje ke amikinoj formas paron, unu bela kaj unu ne tiom bela. Ĉu vi komprenas min? La pli bela ŝajnas eĉ pli bela kontraste al la alia, kaj la ne tiom bela kvazaŭ sunumas sin en la beleco de sia amikino.

Antaŭ kelkaj jaroj Anja kaj Klaŭdina estis tia paro. (Anja nature estis la plej bela). Kaj Klaŭdina edziniĝis al diplomato kiu dekomence interesiĝis nur pri Anja. Kaj nun ili vivas en bela domo en Madrido. (Klaŭdina estas la fratino de Nataŝa.)

2 comments:

Manuel said...

Nu, se mi renkontas iun Klaŭdinan en mia urbo, mi sendos mian pritakson pri sia beleco ;-)

Anonymous said...

Dankon, miajn salutojn al ŝi!