2005-10-02

Kial Flavio ne parolas Esperanton

Estas, laŭ mi, sufiĉe evidente ke Flavio kaj Ildikó ne facile interkompreniĝas, pro manko de komuna lingvo. Kiom longe restos la nure erotika altiriĝo?

- Kial vi ne parolas Esperanton? mi demandas al li, konante lian malkomprenemon.
Li rigardas min kun grandaj okuloj:
- Kial mi parolu Esperanton al ŝi? Ŝi ja ne komprenas Esperanton!
- Ĉu vi demandis al ŝi?

- Jes, vi jam diris ke surstrate en Budapeŝto oni povas renkonti personojn kiuj parolas Esperanton, sed mi jes demandis al ŝi, vidu, ni kuŝis en lito kaj mi sentis bezonon paroli pri la grandaj demandoj, kaj mi demandis kiel kosmonaŭtoj demandas al marsanoj: ĉu vi parolas la anglan, la araban, la ĉinan ktp, kaj eĉ: ĉu vi hazarde parolas esperanton? Nu, evidentiĝis ke ŝi parolas la hungaran kaj kelkajn vortojn de la germana kaj kelkajn de la angla. Sed tion mi ja jam sciis. Kaj ĉar mi ja regas 40 vortojn el la hungara, kaj 69 vortojn el la germana kaj 201 el la angla, ni ja povas sufiĉe facile interkompreniĝi. Ĉu ne?

Nu, kion diri?

Flavio daŭrigis la monologon:
- Kaj ĉu vi scias kial tiom malmulte da homoj parolas Esperanton? Estas pro tio ke vi ne plimultiĝas. Kaj ne demandu al mi kiu diris tion, ĉar tion diris vi. (Jes, li pravas, sed kiu diris tion al Flavio? Nu, eble mi). Kun kiu do mi parolu Esperanton?
- Ĉu eble kun Renata?
- Ĉu kun Renata? Mi hieraŭ multe parolis kun Renata. Ŝi nun vivas ĉi tie kelkajn monatojn kaj jam bone komprenas la lingvon. Estas inteligenta ulino.

Denove li pravas. Kaj pri la antaŭhieraŭaj okazintaĵoj mi verŝajne skribos en venonta posto.

Kaj tiam Ildikó eliris el la banejo, vestita per mallonga jupo kaj senmanika bluzo, kaj Flavio komencis demonstri sian lingvoscion.

No comments: