2005-10-24

La stultaĵoj de Flavio

Flavio ĉi-nokte dormis sur la sofao, ĉe ni. Li venis hieraŭ vespere ja la 8a kaj petis azilon. Kaj la kialo? Nu, mi nature tion antaŭvidis: Lena venis hejmen el la ĉefurbo, kaj ne tiom ĝojiĝis trovi alian virinon en la domo. Kaj Ildiko ne antaŭe vidis Lenan kaj baldaŭ venis la unuaj insultoj.

Kaj nun la etoso ĉe ni estas iom malbona, Anja ĉagreniĝas ĉar Lena estas ŝia amikino, kaj Renata opinias ke Flavio estas malkuraĝulo ĉar li ne tuj iras hejmen kaj solvas la situacion. Kaj mi, amiko de Flavio, kion mi faras?

Hieraŭ ni jam hejtigis la saŭnon, sed la du inoj ne deziris ke Flavio venu kune, do estis tre mallonga vizito al hejtbanejo. La varmeco iom reĝojiĝis nin, sed ĉi-matene, kiel dirite, la etoso estas malbona.

Feliĉe mi havas mian laboron kaj ne devas resti hejme. Eble mi hodiaŭ nur malfrue hejmenvenos. Nu, eble mi nun komencas agi kiel Flavio, sed estas la naskiĝtago de Lada kaj ŝi invitis nin al iu restoracio. Mi gratule ĉirkaŭbrakis ŝin kaj por la unua fojo sentis la firmecon de ŝiaj mamoj. Mi tre ĝojiĝas ke Lada laboras ĉe ni.

No comments: