Sabate mi kun Flavio kaj Renata vizitis arkeologian elfosaĵon en la kamparo. Tio estas la loko kie oni konstruos la novan regionan malliberejon. Laŭ Renata, kaj aliaj, oni devus konstrui muzeon, ne malliberejon, ĉar laŭ la arkeologoj la trovaĵoj datiĝas el la ŝtona epoko. Flavio fotis la fosaĵojn, sed mi kredas ke la plejmulto de la fotoj montras Renatan.
Estis malvarma tago, kaj mi pensis pri la enscenigon de Renata, kun duonnudaj ŝtonepokulinoj. Sed laŭ Renata ankaŭ la homoj de la ŝtona epoko travivis la malvarmajn tagojn de la vintroj, pere kavernoj kun konstanta temperaturo, la varmeco de la fajroj, amaso da feloj kaj korpa kontakto. La lasta verŝajne estis la plej grava. Ĉu mi malgraŭ ĉio dezirus vivi en la ŝtona epoko?
La elfosaĵoj montras ke ĉi tie vivis homoj antaŭ pli ol 7000 jaroj. Jes, ankaŭ mi deziras muzeon, kun enscenigo de la vivo de ŝtonepokuloj. Malliberejoj oni povas konstrui en la ĉefurbo. Kelkaj gejunuloj jam starigis tendaron por malhelpi la konstruon de la nova malliberejo. Mi feliĉe jam antaŭlonge konvinkigis Renatan ke ŝi ne aliĝu, ĉar kompreneble ne estas saĝe por alilandano partopreni en tiaĵoj.
Kiam ni venis hejmen ni estis tre malvarmaj, sed Anja jam hejtigis la saŭon, kaj Renata eĉ invitis Flavion. Estas amuze kiel rapide homoj forgesas. Flavio masaĝis al Renata la ŝultrojn kaj la nukon en la varmeco de la saŭo kaj poste ni kuretis por dum momento ĝui la malvarmecon de la teraso.
No comments:
Post a Comment