2006-08-25

Ni revenis hejmen

Mankas vorto en la vortaro de Esperanto: vorto pri la sento de vestaĵoj kontraŭ sunbronzita haŭto post dek du tagoj da nudumado. Verŝajne la maljuna verdulo neniam spertis nudecon dum tiom da tempo. He, malspertulo!

Kiam ni revenis hejmen, la metiistoj jam finigis la novan bankuvon. Jen tripersona bankuvo, kio oni nomas tion? Kaj tra la dormĉambra fenestro ni vidis la policon aresti dekduo da genarkotikemuloj post koncerto. Jes, ni forestis dum iom da tempo.

Alia afero: Sur la Placo ĉiuj portas vestaĵojn (jes ja, mi scias ke oni ĉiam faras tiel), kaj mi ne tuj vidis ĉiujn nudajn dorsojn, ventrojn, troe movemajn mamegojn, femurojn, interfemuraĵojn, umbilikojn, mampintojn, traboraĵojn, postaĵajn disfendiĝojn ktp. Mi ne tuj vidis ĉu bela ulino glate razas sin aŭ ĉu ŝi kreskigas abundan hararon. Tio mi devis imagi al mi. Jen nova aventuro. Jen konata aventuro.

Hieraŭ mi vizitis Flavion. Jes, Golo pravis: Flavio aĉetis amorpupon. Unue li montris al mi la kaseton, poste ankaŭ la pupinon. Ĉu vere eblas amori kun tiaĵo? Li montris al mi la mamojn, sufiĉe firmajn kaj ne malbelajn. Kiam mi ekscivolis pri la subventro de la pupo, Flavio haltigis min. Ŝi (la pupino) portis kalsoneton. Se mi ne eraras, estas unu el la kalsonetoj de Ildiko.

1 comment:

Jadun Jonikima said...

Dankon, Riĉjo. Ĉu libro? Ne, la taglibro ekzistas (ankoraŭ) nur en la reto. Mi skribas ĝin de tago al tago. Sed eble iam ... :-)